标题: (转帖)王崇芳之---DU FRATOJSimpla, Sed Tre Kortuŝa Popola Rakonto [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-7-3 15:48 标题: (转帖)王崇芳之---DU FRATOJSimpla, Sed Tre Kortuŝa Popola Rakonto 一篇朴实而感人的民间故事
Rekomendaj Vortoj:
El la de mi legitaj popolaj rakontoj neniu povas tiel forte tuŝi mian koron, kiel tiu ĉi “Du Fratoj”. Ĝi havas nenian komplikan intrigon kaj estas skribita en tre simpla stilo. Kial do ĝi posedas tian grandan kortuŝan forton? La kialo kuŝas nur en tio, ke ĝi prezentas ĝuste la plej belan homan senton — la amon, la fratan amon, la amon de homo al homo.
Tiu ĉi popola rakonto estas diferenca de aliaj samkategoriaj rakontoj, en kiuj kutime unu el la du fratoj estas iom egoisma kaj la alia, per siaj laŭdindaj agoj, edifas la unuan kaj sekve, kun la malnova miskompreno aŭ malpardonemo dispelita, pli bona frata amo estas restarigita inter ili. Kontraŭe, en la ĉi-suba rakonto, kiun ni legos, ĉiu el la du fratoj pensas pri la alia kun la sama ama koro kaj volonte oferas parton el sia propra havo por la bono de la alia sen ties scio. En la nuna mondo, en kiu ĉies klopodoj kaj penoj estas senescepte por honoroj kaj mono, se ni povos legi pli da tiaj bonaj rakontoj, kiel do nia animo ne povos esti purigita kaj nobligita?
Iam vivis du fratoj. Ili edziĝis. La pli juna havis kvar infanojn kaj la alia neniun. Post la morto de sia patro ili ne dividis la teron, sed ĝin kune prilaboris. La tritiko maturiĝis. Ili rikoltis, draŝis kaj dividis la grenon en du egalajn partojn.
Estis vespero. La pli aĝa frato enlitiĝis, sed ne povis ekdormi. Li pensis, ĉu ni juste dividis la grenon? Mia frato havas pli grandan familion. Al li estas necesa pli multe da greno por la infanoj. Mi do iru rapide kaj almetu iom el mia greno al la lia, sed tiel, ke li ne sciu!”
Dum la nokto la pli juna frato vekiĝis kaj komencis pensi pri la sama afero. “Mi kaj mia edzino estas junaj kaj sanaj,” pensis li, “kaj nun ankaŭ niaj infanoj komencis helpi al ni. Pli da infanoj, pli da manoj. Sed mia frato estas sola kun sia edzino, kaj li estas pli malforta ol mi: mi devas transmeti iom el mia greno al la lia.” Li do leviĝis, iris kaj transportis iom el sia greno sur la parton de sia frato.
Dum la tago ili vidis, ke la du partoj estas denove egalaj. Ili miris pri tio, sed neniu diris eĉ unu vorton. En la alia nokto ili faris la samon. Pro la malsama tempo de la agoj, ili ne povi renkontiĝi. La du partoj de la greno denove restis tute egalaj.
Tiamaniere ili alportadis la grenon unu al alia dum kelkaj noktoj.
Fine la du fratoj renkontiĝis. Tiam ambaŭ ekkomprenis, kial la du partoj de la greno restas ĉiam egalaj. Kun okuloj malsekaj de larmoj ĝojaj ili reciproke ĉirkaŭprenis sin kaj decidis kune loĝi dum sia tuta vivo kaj en ĉio helpi unu al la alia. Kaj ili estis treege feliĉaj.
Klarigoj:
1. Iam vivis du fratoj. 从前有兄弟两人。
“Iam vivis …” 从前有……(常用于故事开关)
2. La pli juna havis kvar infanojn kaj la alia neniun. 弟弟有四个孩子,哥哥一个孩子也没有。
句中的la pli juna = la pli juna frato; la alia = la alia frato.
“la pli juna frato”的意思是“弟弟”,因为故事中只有兄弟两人,所以la alia frato必然是哥哥。