标题: (转帖)王崇芳之--- LA HOMO KAJ LA SEZONOJ [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-7-4 10:11 标题: (转帖)王崇芳之--- LA HOMO KAJ LA SEZONOJ LA HOMO KAJ LA SEZONOJ介绍尤里·巴基的散文诗LA HOMO KAJ LA SEZONOJ
(POEMO EN PROZO)
Kiam en belega somera vespero oni sidadas sur benketoj antaŭ la domoj, tiam vole-nevole oni pensadas pri la mondo, pri la majesta universo. La nekalkulebla stelaro bilas, la luno lumas, kaj kelkfoje steloj kuras tra la firmamento. Tiam la avino diras, ke iu mortis.
Ankaŭ nia tero estas nur eta stelo. Ĝi kuras, kuregas sur la vojo, kaj obeas al la eternaj leĝoj. Nia tero estas spegulo de la tuto.
Mi tre ŝatas tiajn somerajn noktojn, ĉar ili vekas en mi ne ĉiutagajn pensojn. Tiuj pensoj estas puraj., mildaj, kaj ili okupas mian animon, kaj mia koro havas solenajn sentojn.
La vivo de la tero estas spegulo de la universo, kaj la vivo de la homo estas spegulo de la tero.
La infaneco montras la printempon. La infano estas kiel freŝa floreto. La floreto estas pura, delikata, ĝi serĉas la varman lumon de la suno, kaj ankaŭ scias nenion pri malhelaj ombroj, ŝtormoj, uraganoj.
La homa juneco montras la junecon de la naturo: la someron. Tiam la homo kiel la tero vivas en ardeco. Li fervore laboras, li gaje kantas kaj kelkfoje ankaŭ ploretas, sed ĉiufoje la ĉagrenon li rapide forgesas, ĉar post foriro de la grizaj nuboj denove aperas la bonkora sunvarmo.
La matureco de la homo estas spegulbildo de la aŭtuno. Milda trankvilo, maturaj pensoj post la longa laboro okupas la homan koron. La sunbrilo jam ne estas tiel forta, kiel dum la mezo de la somero; sed ĝi estas milda kiel bonkora rideto de avino. Larmoj en la okuloj, ofta pluvado en la naturo.
Post la aŭtuna matureco venas la vintra maljuneco. Neĝo kovras la teron, blankaj haroj la homan kapon. Frosto ekkuŝas sur la koron. La suno brilas ankoraŭ, sed ĝi jam ne donas varmon. Grandaj grizaj nuboj kovras la firmamenton, prujno kuŝas sur la kampoj, kaj glacio sur la rivero, kaj… kaj venas, iom post iom alvenas la morto. La vivo de la naturo ekdormas, dormas ĝis nova printempo.
La espero pri nova printempo de la homaro akompanas ĉiun bonan homon dum la vivo. Tiu espero estas eterna fajro, kiun ni ĉiam portas en ni. Genaracio sekvas generacion, kaj ĉiu generacio estas nova printempo.
Post ĉiu vintro venas printempo, kaj post degelo de la glacio aperas ĉiam nova vivo.
(verkita de Julio Baghy)
(el Esperanto en Praktiko – Mezgrada, kompilita de Wang Chongfang)
Klarigoj:
1. 作者简介:
Julio Baghy于1891年生于匈牙利的塞格德(Szeged)。中学毕业后他成为一名演员。第一次世界语大战中断了他的演员生涯。他应征入伍,在前线服役时被俘。他在俄国的西伯利亚战俘营中度过了艰难的六年,于1921年回到布达佩斯。1967年3月18日因病逝世。Baghy在1911年接触到世界语。在西伯利亚战俘营中他为不同民族的战俘开办了世界语讲习班。这一时期的生活在他后来写的中篇小说VERDA KORO(绿色的心)中有详尽的描述(这部小说语言浅显规范,是世界语初学者的良好读物)。回到布达佩斯后Baghy从事世界语诗歌和散文创作。他的作品深受各国世界语者的喜爱。主要作品有Preter la Vivo (诗集《生活拾零》), Pilgrimo (诗集《朝圣》), La Vagabondo Kantas (诗集《流浪者的歌》), Dancu Marionetoj (小说集《跳吧,木偶们!》, Viktimoj (小说集《牺牲者》),Printempo en Aŭtuno (小说《秋天里的春天》), Sonĝe sub Pomarbo (诗剧《苹果树下的梦》)等。