标题: (转帖)王崇芳之---Realeco aŭ Nerealeco? 现实还是虚无? [打印本页] 作者: anniespera 时间: 2010-7-7 10:55 标题: (转帖)王崇芳之---Realeco aŭ Nerealeco? 现实还是虚无? Ĉe la sojlo de nia nuna jarcento la usona gazeto TROVO elektis per publika taksado 20 grandajn danĝerojn, kiuj minacos la homaron en la 21-a jarcento, el kiuj unu estas la ideo pri la nerealeco de la mondo. En la gazeto estis skribite, “ĉu povas esti, ke ni vivas en tute nereala mondo? Ja tia ideo ekzistas en la homa kapo ekde la komenco de la historio. Zhuang Zhou, ĉina filozofo, iam priskribis tian nerealecon per poeziecaj vortoj. Li sonĝis, ke li estas papilio, kaj post kiam li vekiĝis, li demandis al si: “ĉu mi tiam estis viro, kiu sonĝis, ke mi estas papilio, aŭ ĉu nun mi estas papilio, kiu sonĝas, ke mi estas viro?”
La citaĵo pri la papili-sonĝo de Zhuang Zhou fontas el la libro ZHUANGZI. Jen la originala teksto:
Iam Zhuang Zhou sonĝis, ke li estas papilio, papilio gaje flirtanta tien kaj tien. En sonĝo li forgesis pro ĝojego, ke li estas Zhuang Zhou. Kiam li subite vekiĝis, li mire trovis, ke li denove estas Zhuang Zhou. Li tute ne estas certa, ĉu estis Zhuang Zhou, kiu sonĝis, ke li estas papilio, aŭ ĉu estis la papilio, kiu sonĝis, ke ĝi estas Zhuang Zhou.
Mi havas ĉemane ekzempleron de MINI-VORTARON DE CITAĴOJ, eldonita en 1983, en kiu mi trovis du famajn dirojn el la verkoj de du ĉinaj antikvaj filozofoj, el kiu unu estas Laŭzi kaj la alia estas Zhuang Zhou. La citaĵo el la verko ZHUANGZI estas ĝuste tiu pri la papili-sonĝo de Zhuang Zhou. Jen estas ĝia anglalingva traduko: “I do not know whether I was then a man dreaming I was a butterfly, or whether I am now a butterfly dreaming I am a man.”