|
楼主 |
发表于 2010-9-2 09:32:37
|
显示全部楼层
附:2005年版PIV“kap/o”词条原文:
[sup]*[/sup]kap/o 1 Parto de la korpo de la trablastaj animaloj, supra ĉe la dupieduloj, antaŭa ĉe la aliaj, enhavanta la buŝon, cerbon kaj la organojn de pluraj sensoj: kapo de homo, de ĉevalo, de drako, (analoge) de pupo; levi, mallevi, turni, balanci, skui, moveti, ŝanceli, klini la kapon; dehaki la kapon al iu; sin ĵeti en la akvon, la kapon antaŭen; pendigi tiun kanajlon la kapon malsupren; ni dormadis kapon ĉe kapo; antaŭo, malantaŭo de la kapo; senti doloron en la kapo; kiu kapon posedas, kombilon jam trovos (se oni posedas la gravaĵon, oni trovas facile akcesoraĵon); kapo majesta, sed cerbo modesta; la virino rigardis lin de la kapo ĝis la piedoj; li estis en armaĵo de l’ kapo ĝis piedoj; (f) krei la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj. → facio, muzelo, vizaĝo. 2 Tiu sama korpa parto, rigardata kiel sidejo de inteligento kaj saĝo: havi bonan, klaran kapon; obstina kapo; kapo estas por tio, ke ĝi zorgu pri ĉio; kalkuli en la kapo; streĉado de la kapo; mi havas aliajn aferojn en la kapo; saĝa kapo duonvorton komprenas; pro kapo malsaĝa suferas la kruroj (se oni havas malbonan memoron, oni devas kuri pli ol unufoje); rompi al si la kapon (cerbumi); ne rompante al mi la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj ne havas ...; multo en kapo, sed nenio en poŝo; al neniu venis en la kapon enmeti ... (neniu ekpensis pri tio); enskribi, enmeti, bone noti, bone ŝlosi ion en la kapo; frenezan ideon enpreni al si en la kapon; enbati ion en sian kapon (zorgi por bone memori ion), en ies kapon; ordigi al iu la kapon (malmilde riproĉegi. ↘ lavo, prediko, sapumi, tani); li ne havas kapon de ministro (li ne estas tre lerta. ↘ pulvo); perdi la kapon; havi iom da vaporo en la kapo (esti ebrieta); turni la kapon de la virinoj (enamigi ilin al si); lia sango estos sur lia kapo (li respondos pri lia morto); mi metos ilian konduton sur ilian kapon (mi respondigos ilin pri ilia konduto). → cerbo, konscio, penso, prudento, rezono. 3 Tiu sama parto, rigardata kiel simbolo de la tuta homo: li estas instruita kapo; diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?; la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados; amata objekto de studado de la flamaj kapoj. 4 Tiu parto, rigardata kiel signo de individuo; persono, unuo: kiom da kapoj, tiom da opinioj; kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj; prenu po unu omero por ĉiu kapo; tagmanĝo po dek frankoj por kapo; prikalkulu la komunumon laŭkape. 5 (f) Estro, ĉefo: la viroj estas kapoj de domoj; ĉar la kapo de Sirio estas Damasko; edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio. 6 Pli-malpli densa, globa aŭ preskaŭ globa parto de vegetaĵo, i.a. de ŝoso: kapo (dense volviĝintaj folioj) de brasiko, laktuko; kapo (floro) de papavo; artiŝokkapo. 7 BO Preskaŭ globa aŭ globa infloresko, kiu ne havas involukron kaj kies floroj estas aŭ senpedunklaj aŭ mallonge pedunklaj: kapo de trifolio. → kapitulo, glomerulo. 8 Supra, plej alta parto de objekto: la metala kapo de la bastono; kapo de pinglo, de najlo, de akso; kvadrata, sesflanka, mergita, martelita kapo de bolto, de ŝraŭbo; kapo de kolono (kapitelo); kapo de martelo, de hakilo, de masto; kapo de kuplostango; serĉa kapo de raketo; freŝe kaj verde la arbo etendis sian potencan kapon. 9 Plej antaŭa parto de io: kapo de ŝipo (pruo); kapo de kometo; kapo de listo, de gazeta kolumno; kuŝi ĉe la kapo de la protokolo; li marŝis ĉe la kapo de la irantaro; kapstacio. → fronto, kabo, kapuso. 10 EL Parto de diskaparato aŭ magnetofono, kiu skribas aŭ legas informojn sur la disko aŭ bendo: magnetkapo, legokapo, skribokapo. |
|