|
楼主 |
发表于 2010-9-7 12:18:58
|
显示全部楼层
附:2005年版PIV“kontraŭ”词条原文:
[sup]*[/sup]kontraŭ. I- Prep. montranta: 1 Lokon, kiu estas antaŭ iu persono aŭ objekto, sed apartigita disde ĝi per libera interspaco: la urbodomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua; li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia; du vilaĝoj kuŝas sur la du bordoj, unu kontraŭ la alia; la domo kontraŭ ni; pendigu lin kontraŭ la suno; buŝo kontraŭ buŝo mi parolas kun li; okulo kontraŭ okulo; vizaĝo kontraŭ vizaĝo; aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj fronton kontraŭ fronto. 2 Objekton, kiu malhelpas pluigon de movo: la muro, kontraŭ kiun ili flugis (haltigis ilin); la salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri; por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo (por malebligi eniron). 3 Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: ne karesu la katon kontraŭ la haroj; naĝi kontraŭ la fluo; palaco, kies muroj brilis ... kiel folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno; (f) agi kontraŭ mia konscienco, kontraŭ la kutimoj; kontraŭ sia volo; kontraŭ ĉia atendo; paroli kontraŭ sia penso. 4 Objekton, por kiu oni interŝanĝas ion: Damasko donis komerce al Tiro grenon kontraŭ armiloj; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj; kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; la ĉifonojn ... mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. 5 Personon aŭ objekton, kunkiu oni komparas alian: supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas; multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro; tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan; ŝi pensis, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin. → anstataŭ, por. 6 Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo: frapi sin kontraŭ muron; levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon; ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn; (f) vi estas tro bona kontraŭ mi; agi fiere kontraŭ iu; ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ li; kontraŭ neniu oni devas esti maljusta; esti favore agordita kontraŭ iu; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokosd kaj ne estos aŭskultata; malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo. 7 Personon, al kiu estas direktata malamika, malfavora ago: li savis Danielon kontraŭ leonoj; kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta; ŝi levas la bastonon kontraŭ lin; du kontraŭ unu; Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin; iri milite kontraŭ iun; ekmarŝi, batali, pafi kontraŭ iun; ili grandanombre estis kontraŭ mi; la komitato nenion havas kontraŭ Svisujo; tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni; mi ricevis nenian plendon kontraŭ li; konspiri, fari juĝan proceson, murmuri, indigni, malbondiri, boji kontraŭ iu. 8 Objekton aŭ aferon, al kiu estas direktata malhelpa, defanda, ŝirmanta ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato; kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas; dubo gardas kontraŭ risko; eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko; motivoj parolantaj kontraŭ la enkonduko de ...; kontraŭ la fakto, ke vi ĉerpis el mia Ekzercaro, mi absolute nenion havas; (garantii) al Esperanto plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj; garantio, asekuro kontraŭ io; diskuti la “por “ kaj la “kontraŭ”; voĉdoni por aŭ kontraŭ; eĉ negranda nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa. Rim. Ĉar kontraŭ per si mem ne montras direkton, oni povas uzi post ĝi la akz-on, “kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj”, kaj akcenti la ideon de movo. → tra, Rim.1. II- Pref. kun la sencoj 1, 3, 7 kaj 8 de la prep.: kontraŭflanke, kontraŭvizaĝe, kontraŭleĝa, kontraŭnature, kontraŭverma, kontraŭdiri, kontraŭparola, kontraŭagi, kontraŭstari, kontraŭvole ktp. → anti/ III- Memstara morfemo.
kontraŭa Tia, ke ĝi estas kontraŭ iu aŭ io: se blovis ia vento, ĝi havis kontraŭan direkton; Li venigis de la kontraŭa flanko venton; rekte kontraŭa rezultato; la plej kontraŭaj postuloj; aferoj, kiuj estas kontraŭaj al la honoro; la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo; MA kontraŭa antaŭsigno, signumo.
kontraŭe 1 Antaŭe, sed aparte de io aŭ iu: (estis marĉejo kaj ) rekte kontraŭe troviĝas ĝardenoj; la kontraŭe troviĝanta domo; la najbaro de kontraŭe. → fronte, vidalvide. 2 En inversa pozicio, direkto: la vento blovis kontraŭe; (f) kontraŭe al viaj leĝoj; agi kontraŭe al ĉia konveneco. → spite. 3 Tute alia, kompense; eĉ plie: beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela.
kontraŭi (tr aŭ al) Esti kontraŭa: kontraŭi al proponoj; kontraŭi opinion.
kontraŭaĵo Io, kio kontraŭas: la prefikso “mal” signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo; kiom da kontraŭaĵoj kaj ĉagrenoj povus esti evitataj, se nur oni volas pace akordiĝi!.
kontraŭeco Eco de io kontraŭa: akra kaj profunda kontraŭeco inter du sistemoj, du gvidantoj.
kontraŭiĝi Iĝi kontraŭa, malhelpi: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo!.
kontraŭulo Homo, kiu kontraŭbatalas ion, kiu apartenas al kontraŭa partio: atakadi siajn kontraŭulojn; ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo; konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto; kial la kontraŭuloj de “h” tiel atakas la malfeliĉajn “gh” kaj “jh”?.
转自http://verdareto.com/forumo/cina/ |
|