佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4555|回复: 1
打印 上一主题 下一主题

[转]Resumo pri esperant-agado por budhismo en Ĉinio

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-10-19 17:36:02 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Koncize pri esperant-agado por budhismo en Ĉinio
2010-10-18
de Miaohui
[align=justify] [align=justify]    En 2002 aperis esperanta rubriko en budhisma retejo prizorgata de Miaohui.[align=justify] [align=justify]    En 2004 Miaohui starigis esperantan retejon "Budhana Retejo Esperantista", kaj la retpaĝaro estas http://www.ebudhano.cn/[align=justify] [align=justify]    Esperantaj tradukoj de "Budhismaj fabloj" kaj "Amo al la vivoj" serie publikiĝis en la retejo "Budhana Retejo Esperantista". Samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia volontule voĉlegis ĉiujn rakontojn de ambaŭ libroj sinsekve. La enhavo kaj sono de la libroj plaĉis al samideanoj.[align=justify] [align=justify]    En 2006 Miaohui ekdonis esperantajn kursojn per la interreto, kaj kelkaj kursanoj fariĝis budhanoj. Dum ilia intervidiĝo kun la Majstro Zhimin, estro de Monaĥejo Duobaojiangsi, Majstro Zhimin esprimis sian subtenon al la aktivado apliki Esperanton por budhismo.[align=justify] [align=justify]    En la sama jaro en la bulteno de Monaĥejo Duobaojiangsi oni publikigis artikolon por prezenti Esperanton kaj esperantan aktivadon por budhismo. Sekve de tio, en Monaĥejo Duobaojiangsi estis esperantaj kursoj.[align=justify] [align=justify]    En aŭgusto Ĉina Radio Internacia elsendis la raporton de Majstro Lenyan. La titolo de la artikolo estas "Esperanto utilas al budhismo".[align=justify] [align=justify]    En 2006 &quotarolu mondo" de Brazilo elsendis partojn de "Budhismaj Fabloj", "Amo al la vivoj" kaj "Bona demando kaj bona respondo" dum kelkaj monatoj.[align=justify] [align=justify]    En majo 2007 usona profesoro sonjoro Dennis instruis Bekkurson en Monaĥejo Duobaojiangsi laŭ invito. La kurso daŭris dudek tagojn, kaj pli ol tridek kursanoj lernis ĉe li. En la kurson partoprenis ankaŭ veteranaj esperantistoj en kaj ekster Ĉinio por la nova instrua metodo.[align=justify] [align=justify]    En la sama jaro sinjoro Aŭgusto el Hispanio ankaŭ vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi kaj donis dutagan kurson. Dum la restado en la monaĥejo li interbabilis kun estro de la monaĥejo kaj plivigligis esperantan aktivadon en la monaĥejo.[align=justify] [align=justify]    En la novjara tago de 2008 pola samideano Deniel vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi, kaj dum sia restado okazis aktivadoj de esperantaj kurso kaj interkomunikado.[align=justify] [align=justify]    En 2008 pli ol 2500 ekzempleroj da diskoj de "Budhismaj fabloj" estas produktitaj kaj dissenditaj en kaj ekster Ĉinio.[align=justify] [align=justify]    En 2009 Miaohui revenis al Tiefosi, kie li monaĥiĝis, kaj pro subteno de Majstro Shouyang, la centro de esperanta aktivado ankaŭ translokiĝis en la monaĥejon.[align=justify] [align=justify]    En 2009 "Budhismaj fabloj" eldoniĝis de Ĉina Esperanto-eldonejo ĵus antaŭ la 8a Ĉina Kongreso de Esperanto.[align=justify] [align=justify]    En 2009 Miaohui partoprenis en la 8a Ĉina Kongreso de Esperanto, kaj faris paroladon en faka kunsido, ricevis intervuojn de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Internacia Radio. Ĉina Radio Internacia elsendis la tutan intervjuon kelkfoje.[align=justify] [align=justify]    En 2010, Tiefosi akceptis gastadon de samideanoj el kelkaj landoj, kaj okazis du senpagaj esperantaj kursoj en la monaĥejo. En unu el ili dek gejunuloj lernis la elementan lecionon kaj 5 lernis la mezgrandan lecionon. En somera kurso 5 studentoj kaj mezlernejanoj lernis elementan lecionon. Nun en la monaĥejo restas 3 el la kursanoj por daŭrigi la praktikon de Esperanto.[align=justify] [align=justify]    Antaŭ la 97-a Japana Kongreso de Esperanto Miaohui eldonis 6000 ekzemplerojn da diskoj, en kiu estas la tutaj enhavoj tekstaj kaj sonaj de "Budhismaj fabloj" kaj "Amo al la vivoj". [align=justify] [align=justify]    Miaohui partoprenis en la kongreso kaj faris paroladon pri esperanta aktivado en la rondo de ĉina budhismo.[align=justify] [align=justify]    Post nelonge Miaohui eldonos esperantajn tradukojn de "Amo al la vivoj" kaj novan eldonon de "Budhismaj fabloj". Kaj krome "Budhana Retejo Esperantista" baldaŭ eklanĉos esperantan elsendon pri budhisma literaturo pere de interreto.[align=justify]
(Redaktoro: Liu Zijia)

http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-10/18/content_304263.htm
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-10-31 16:28:34 | 只看该作者

Modifita versio

Konciza resumo pri esperanta agado por budhismo en Ĉinio
   
  En 2002 aperis esperanta rubriko en budhisma retejo prizorgita de Miaohui.
  En 2004 Miaohui starigis esperantan retejon "Budhana Retejo Esperantista", la reta adreso estas http://www.ebudhano.cn
    Miaohui esperantigis librojn "Budhismaj fabloj" kaj "Amo al la vivoj", kaj serie publikigis ilin en la retejo "Budhana Retejo Esperantista". Samideano Zhao Jianping, profesia parolisto el Ĉina Radio Internacia, volontule voĉlegis ĉiujn rakontojn de ambaŭ libroj sinsekve. La enhavo kaj sono de la libroj plaĉas al samideanoj.
    En 2006, Miaohui ekdonis esperantajn kursojn per la interreto, kaj kelkaj kursanoj fariĝis budhanoj kaj membroj de BLE. Kelkaj samideanoj vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi, kie Miaohui estas, kaj intervidiĝis kun Majstro Zhimin, estro de la monaĥejo. Informiĝinte detale pri Esperanto kaj esperantaj aktivadoj por budhismo fare de Miaohui kaj aliaj samideanoj, Majstro Zhimin esprimis sian sinceran subtenon al Esperanto kaj la aktivado apliki Esperanton por budhismo.
    Post nelonge en la bulteno de Monaĥejo Duobaojiangsi oni publikigis artikolon por prezenti Esperanton kaj esperantan aktivadon por budhismo. Sekve de tio, en Monaĥejo Duobaojiangsi ekestis esperantaj kursoj.
    En julio Majstro Lenyan partoprenis en esperanta kongreso okazinta en Wuyi montaro de Fujiang provinco, faris raporton kun titolo "Esperanto estas utila al budhismo", kaj akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia dum la kongreso. En aŭgusto Ĉina Radio Internacia elsendis la raporton de Majstro Lenyan.
    Dum kelkaj monatoj en 2006 &quotarolu mondo" de Brazilo disaŭdigis partojn de "Budhismaj Fabloj", "Amo al la vivoj" kaj "Bona demando kaj bona respondo" esperantigitaj de Miaohui.
    En majo 2007 usona profesoro sonjoro Dennis Keefe instruis Esperanton per metodo de Bekkurso en Monaĥejo Duobaojiangsi laŭinvite. La kurso daŭris dudek tagojn, kaj pli ol tridek kursanoj lernis ĉe li. En la kurso partoprenis ankaŭ veteranaj esperantistoj en kaj ekster ĉinio por la nova instrua metodo.
   
   
  En la sama jaro sinjoro Aŭgusto Casquero el Hispanio ankaŭ vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi kaj donis dutagan kurson. Dum la restado en la monaĥejo li interbabilis kun Majstro Zhimin kaj plivigligis esperantan aktivadon en la monaĥejo.
  Je la novjara tago de 2008 pola samideano Deniel vizitis Monaĥejon Duobaojiangsi, kaj dum sia restado okazis aktivadoj de esperantaj kurso kaj interkomunikado en la monaĥejo.
  En 2008 pli ol 2500 ekzempleroj da diskoj de "Budhismaj fabloj" estis produktitaj kaj donacitaj al samideanoj en kaj ekster ĉinio.
  En 2009 Miaohui revenis al Monaĥejo Tiefosi, kie li monaĥiĝis. Dank' al la subteno kaj helpo de Majstro Shouyang, la estro de monaĥejo, la centro de esperanta aktivado ankaŭ translokiĝis en la monaĥejon. Nun ĉiuj samideanoj en kaj ekster ĉinio estas bonvenaj en la monaĥejo. La detala adreso de la monaĥejo estas Tieofosi, Qianxian, Shaanxi CN-713306, Ĉinio.
  En 2009 "Budhismaj fabloj" eldoniĝis de Ĉina Esperanto-eldonejo ĵus antaŭ la Oka Esperanta Kongreso de Ĉinio.
  En 2009 Miaohui partoprenis en la Oka Esperanta Konferenco de Ĉinio, kaj faris paroladon  en faka kunsido, ricevis intervjuojn de "El Popola Ĉinio" kaj "Ĉina Radio Internacia". Ĉina Radio Internacia disaŭdigis la tutan intervjuon kelkfoje.
    En 2010, En Monaĥejo Tiefosi gastis samideanoj el kelkaj landoj, kaj okazis du senpagaj esperantaj kursoj. En unu el la kursoj dek gejunuloj lernis la elementajn lecionojn kaj kvin lernis la mezgradajn lecionojn. En la alia kurso studento kaj kvar mezlernejanoj lernis elementajn lecionojn dum la somera ferio.
    Antaŭ la 97-a esperanta kongreso en Japanio Miaohui eldonis sesmil ekzemplerojn da diskoj, en kiu estas ĉiuj enhavoj tekstaj kaj sonaj de "Budhismaj fabloj" kaj "Amo al la vivoj".
    Miaohui partoprenis en la kongreso kaj faris paroladon pri esperanta aktivado en la rondo de ĉina budhismo.
    La retejo "Budhana Retejo Esperantista" jam eklanĉis esperantan podkaston pri budhisma literaturo pere de la interreto. La adreso de la podkasto estas http://www.budhano.com/podkasto
    Post nelonge Miaohui eldonos esperantan tradukon de "Amo al la vivoj" kaj nova eldonon de "Budhismaj fabloj". Kaj krome ankaŭ funkcios retaj kursoj de fundamenta Esperanto kaj de budhismo por la samideanoj, kiuj interesiĝas pri budhismo.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-9 04:04 , Processed in 0.061217 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表