|
HORI Jasuo el Japanio
hori-zonto@water.sannet.ne.jp
Sumoo estas japana tradicia lukto (Vidu la suban bildon). Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. En novembro, ekde la 14a ĝis la 28a (du semajnoj), okazos Novembra Sumoo. Okaze de tiu konkurso mi proponas al vi partoprenon en tiu Esperanto-Sumoo.
1. Celo:
1) Altigi legkapablon de esperantistoj.
2) Kutimigi al esperantistoj legi libron kun ĝojo
2. Luktmaniero:
1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.
2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago.
* Laŭ via kapablo vi elektu libron kaj decidu kiom da paĝoj vi legu. Komencantoj rajtas elekti eĉ infanlibron kun promeso de 1 paĝo, sed progresintoj elektu malfacilan libron kun promeso de multaj paĝoj.
3) Laŭ la irado de vera Sumoo-konkurso, ni luktadas. Se vi legas promesitajn paĝojn ĝis la noktomezo de tiu tago, vi gajnos ○ (blankan rondon, venkon), se ne, ● (nigran rondon, malvenkon). Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi ne luktos kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi. Dum la 15 tagoj vi devas koncentriĝi pri Sumoo kaj venki. Malvenko signifas vian maldiligentecon kaj malkoncentriĝon, nome vian malbonan vivmanieron.
3. Aliĝo:
Sendu jenajn informojn al mi:
1) Via nomo, lando, urbo, retadreso
2) Via luktista nomo
3) Titolo de la libro, kiun vi legos, kaj kiom da paĝoj vi legos
Ekzemplo:
Nomo: HORI Jasuo, urbo maebaŝi, Japanio, hori-zonto@water.sannet.ne.jp
Luktista nomo: Horizonto
Libro: ŝtona Urbo, 20 paĝoj
4. Raportu vian rezulton Ĉiun tagon
Kiam komenciĝos la Sumoo, se eblas, Ĉiun tagon raportu al mi pri via venko aŭ malvenko. Mi notos ĝin kaj resendu al vi la raportaron kun alies rezultoj kaj komentoj.
5. Mia peto: Varbu luktistojn en viaj kluboj. Mi volas kolekti minimume 30 luktistojn el la tuta mondo. En septembro partoprenis 25 luktsoj ekster Japanio el 41 luktistoj. Mi volas, ke tiu Sumoo estu organizita en Ĉiuj landoj. |
|