|
Mia Esperantisteco, Mia Budhaneco
Gunnar Gällmo, Svedio
Mia esperanta historio komenciĝis ĉirkaŭ dek jarojn antaŭ mia naskiĝo. lam dum la tridekaj jaroj, mia estonta patro dum mallonga tempo interesiĝis pri Esperanto, aĉetis lernolibreton, trafoliumis ĝin, metis ĝin en libroŝrankon kaj pensis pri aliaj aferoj. Li estis pastro en unu el la plej malgrandaj kristanaj eklezioj en Svedio - la metodisma (do mi bone komprenas ke nia propra John Wesley preferis ŝanĝi sian nomon! ).
En 1946, mi naskiĝis. Ĉar la mizera salajro de metodisma pastro ne sufiĉis por manĝigi tri infanojn - mi estis la tria - mia patro en 1948 ekoficis kiel direktoro en Visby, insulo de Gotlando, de tiel nomata "soldata hejmo" - institucio por prediki kristanismon al tiuj kiuj faris tie sian devigan soldatservon. (Kaj nun mi estas pagana pacifisto...)
Iam dum la kvindekaj jaroj, mi trovis tiun Esperanto-libreton kiun mia patro aĉetis dudek jarojn antaŭe, tralegis ĝin kaj interesiĝis; sed en nia urbo ne ekzistis Esperanto-grupo, do mi ne povis multon fari pri tiu intereso.
En 1968, dum miaj universitataj jaroj, mi oficiale konfirmis mian budhanecon (fakte ne "konvertiĝis", ĉar mi opinias ke mi naskiĝis kiel budhano el kristanaj gepatroj) kaj ricevis la rifuĝojn, laŭ theravada tradicio, de la sveda monaĥino Amita Nisatta. Ekde tiam, mi aktivis en la sveda budhisma movado.
En 1970 mi eklaboris kiel profesia literatura tradukisto. La saman jaron, la anglo Russell Webb, Londono, iniciatis union de okcidentkulturaj theravadanoj, Pali Buddhist Union. Dum ĝia tria konferenco, Londono 1974, la pola konferencano portis la verdan stelon; do iom revekiĝis mia intereso pri nia lingvo, kaj komenciĝis mia koresponda kontakto kun BLE (sufiĉe malolla, sed tamen).
En 1980, fine, okazis UK en Stokholmo. Dum ĝi, mi gastigis la tiamajn prezidanton kaj sekretarion de BLE, Hermann Schroder kaj Franz Morawetz; tamen, mi devis konstati ke BLE jam tiam ne tre vigle funkciis. Dum la UK ĝi havis prelegon (ne administran kunvenon). Schroder intencis viziti ankaŭ la UK en Brasilia 1981, sed lia sano tion ne permesis.
Ekde 1980, mi sukcesis ĉeesti ĉiujn UK-ojn krom Seulo kaj Adelajdo. Samtempe, la nombro de budhanoj en Svedio forte kreskis pro enmigrado de precipe vjetnamiaj ĉinoj, sinhaloj kaj tajoj, kaj miajn antaŭajn taskojn ĉi tie nun plenumas aliaj, feliĉe.
Do pro mia profesio mi precipe interesiĝas pri traduka kaj verkista laboro en la budhisma kampo. Pri oficialaj titoloj, mi ne tre zorgas - dum mia vivo mi renkontis tro da beltitolaj stultuloj por esti imponata. Gravas al mi ke bona laboro estu farota, kaj ke la dharmo-rado daŭre ruladu kaj la sasanao ankoraŭ longe restu en nia mondo.
*1 Jolin Wesley (1703-91) estis unu el la organizantoj de la metodisma movado, kiu celis renovigon de anglikana eklezio. Ĉi tie, la aŭtoro aludas unu el la estraranoj, Ĝan Ŭesli Starling. (notis red.)
*2 Propra neologismo mia, el la palia sāsana, "mesaĝo". Buddhasāsana estas kutime uzata pri la budha instruo kiel historie praktikala, do kiel io kiu komenciĝas kiam iu Budho "ekmovas la Dharmoradon" kaj finiĝos kiam lia instruo cstos forgresita, male al Buddhadhamma, kiu esias la bazaj veroj, kiuj ekzistas sendepende de tio, ĉu iu konas ilin aŭ ne.
La Esperanta Budhano / N-ro 1,2002 |
|