佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4058|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

【Transpublikigo】Mia isperantisteco, Mia Budhaneco-de Vergara

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-12-14 09:48:34 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Jose Antonio Vergara, Ĉilio

Naskiĝinte en 1962, mi fariĝis E-parolanto multe antaŭ ol budhano, kaj en tre malsimilaj etapoj de mia vivo (1982 kaj 1999, respektive). Mi diru ke en mia ekstreme periferia lando ambaŭ kondiĉoj estas tre maloftaj raraĵoj, kvankam dum la lastaj jaroj, pro la granda influo de la usona kulturo en tiu ĉi regiono de la mondo, la okcidenta atento al la budhismo pli kaj pli evidentiĝas ankaŭ en Ĉilio, almenaŭ kiel modo inter la konsumantoj de la plej diversaj produktoj de la 'spirita industrio', membroj de la profesiaj tavoloj de la socio, emaj sekvi kiun ajn guruon aŭ esoteran sekton. Tio havas ĝis nun nenian demografian gravecon, kompreneble, tial ke la katolikismo plu restas plene hegemonia en la lando kaj mondoparto, kvankam pli kaj pli gajnas terenon inter la ekonomie subordigitaj tavoloj diversaj eklezioj apartenantaj al la pentekostisma branĉo de la reforma kristanismo, kelkaj el kiuj estas tre agresemaj kaj maltoleremaj, eĉ fundamentismaj.
Mi konatiĝis kun la ideo pri konstruita interlingvo iam dum mia infanaĝo, kiu tiam ravis min pro ties koincido kun mia aspiro al paco, frateco kaj kunlaboro inter la homoj de ĉiuj landoj. Sed mi povis lerni la lingvon nur multe pli poste, jam enironte la universitaton, post kiam mi sukcesis bonŝance kontakti la preskaŭ neekzistantan landan (fakte nur ĉefurban) E-movadon, kio ne estis facila por provinca knabo en tiu 'praepoko' antaŭ la apero de la interreto. Mia esperantisteco esence rilatas al tiuj idealoj al kiuj mi ĉiam restos fidela, eĉ se kelkaj cinikuloj lastatempe primokas ilin pro ties 'ridinda finvenkismo'. Mia unua internacia sperto kiel E-parolanto okazis dum la Havana UK (1990) al kiu mi vojaĝis malgraŭ mia monmanko, kio fakte estis tre ĝojiga pro la fakto konstati ke la lingvo vere funkcias kaj trovi amikecon kaj helpemon flanke de du UEA-funkciuloj: Simo Milojevic kaj Osmo Buller.
Plurajn jarojn poste mi trovis la Instruon kiam plenkreskulo, en tre malsimilaj cirkonstancoj. Deveninte el la marksisma intelekta tradicio, mi konsideris min mem ateisto kaj interesiĝis pri religio nur sociologie, t.e. kiel socia fenomeno studenda el kritika vidpunkto. Konstatinte ke mi neniom scias pri la budhismo, mi aĉetis dum profesia vojaĝo al nia ĉefurbo ĝeneralan enkondukon en tiun religion, kies verkinto esias angla universitata profesoro, kio garantiis laŭ mi seriozan, sciencnivelan pritrakton de la temo. Estis granda surprizo la fakto ke ju pli mi legis des pli mi malkovris ke mi staras tre proksime al la budhismaj valoroj: nepra respektego al la vivo, kompato por ĉiuj estaĵoj, neperfortemo, afableco, ktp. Tiam mi estis ĵus trapasinta profundan personan suferadon, do la fakto trovi religion kaj etikan tradicion kiu tiom precize diagnozis kaj centre emfazis tiun universalan sperton estis simple alloga.
Ege stimulite de mia legado, mi freneze serĉis en la interreto kaj trovis multajn pliajn informojn. Mi decidis ke mi estas, kaj eble ĉiam estis, Theravada budhano. Inter la diversaj skoloj, mi sentis min pli proksima al tiu tradicio eble pro ties simpleco, historio kaj plena manko de la bezono kredi je supernaturaj estaĵoj. Ankaŭ decidiga por mia alpreno de la rifuĝoj estis la feliĉe rapida eltrovo ke nuntempe ekzistas la movado de socie engaĝiĝinta budhismo, kiu substrekas nian rolon kiel budhanoj ne nur individuisme serĉi la propran liberiĝon, sed pace kaj ame kontraŭbatali la socian suferadon kaj ties kaŭzojn, t.e. ia plene, grandskale regantajn avarecon, malamon kaj nescion kadre de la reganta sociekonomia ordo. Mi kontaktis la aktivulojn de la Buddhist Peace Fellowship (bazita en Berkeley, Usono) kaj kunlaboris kun ties revuo i.a. per artikolo pri la socia budhisma etiko koncerne la publikan sanon (mi estas kuracisto pri tiu fako).
Mi restas kiel izolita kaj esperantisto kaj budhano. Ankoraŭ ne lerninte teknikojn por meditado ĝuste pro mia izoliteco, mi klopodas ke mia budhaneco esprimiĝu per mia ĉiutaga morala konduto. Mi konsideras Esperanton kiel ilon de la Ĝusta Parolo, unu el la elementoj el la Nobla Okera Vojo, do esperas ke nia BLE kapablos plenumi sian taskon.
La Esperanta Budhano / N-ro 2, 2003
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-9 06:54 , Processed in 0.052769 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表