佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 6254|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Mia Esperantisteco, Mia Budhaneco

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-12-16 19:29:36 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Mia Esperantisteco, Mia Budhaneco
Yamaguti Sin'iti, Japanio
Mi naskiĝis en 1959 kiel filo de "bonzo". Bonzo estas laŭ Plena Ilustrita Vortaro (nova versio) "budhana pastro" kun iom moka tono. La vorto devenis de la japana boozu, kiu origine signifis estron de templo, do ne sonis moka. Kial boozu kaj ĝia Esperanta formo bonzo sonas moka, estas la problemo, kiu rilatas profunde kun la historio de la japana budhismo.
Eble vi demandas, kial bonzo en Japanio havas familion. Vi sciu, ke bonzo kaj bikŝuo estas tute aliaj. Bikŝuo estas tiu, kiu forlasis hejmon kaj ne havas familion. En Japanio tia bikŝuo troviĝastre malofta. Kvankam multaj temploj troviĝas, tie loĝas ne bikŝuoj nek monaĥoj sed bonzoj kun familio.
Mi apartenas al Ŝin-budhismo, unu el purlandismaj skoloj. Gia fondinto Ŝinran (1173-1263) edziĝis kaj havis kelkajn gefilojn, deklarinte, ke li ne estas kleriko nek laiko. En tiu ĉi deklaro estas esprimata lia kritiko al tiama (mezepoka) budhismo, kiu ekspluatadis la japanan popolon kunligiĝinte kun aristokratio, kaj kiu kaphakis liajnkvarkolegojnkaj ekzilismultajn, inkluzive de li mem kaj lia gvidanto. Tiu ĉi historie fama subpremo okazis, ĉar la grupo, al kiu Ŝinran apartenis, populariĝis, asertante ke ĉiuj senescepte kaj egale povas esti savitaj sen speciala ekzerco aŭ sen monoferado, se ili nur vokas la Budhon Amitabon kun plena konfido.
Post la ekzilo Ŝinran edziĝis kaj vivis kiel kamparano kaj samtempe kiel budhano, sed ne kiel bikŝuo aŭ kleriko. Lian vivmanieron sekvis multaj kaj spontane formiĝis la skolo de Ŝin- Budhismo. (Ŝin signifas "vera".) Tiel en tiu ĉi skolo troviĝis seminariejo anstataŭ templo, kaj administranto de seminariejo anstataŭ kleriko. En pli posta tempo administranto de seminariejo ekagis kiel kunordiganto de funebra ceremonio kaj surmetis ceremonian vestaĵon. Ili volenevoleestisnomataj keboozu (bonzo kun hararo). Bonzoj de Ŝin-budhismo hodiaŭ aspektas tute sama kiel laiko, se ili ne surmetas bonzan vestaĵon; multaj el ili vivtenas laborante ekster sia templo, ekzemple kiel laboristo, oficisto aŭ instruisto.
(Cetere, kiam ekis la Meiĵi-restaŭro, la registaro proklamis la leĝon: budhismaj pastroj povas edziĝi kaj manĝi viandon laŭ sia prefero. Ekde tiam preskaŭ ĉiuj el ili, bikŝuoj de la japana budhismo fariĝis samaj kiel Ŝin-budhisma bonzo, kvankam ĝis tiam bikŝuoj en aliaj skoloj kritikadis, ke Ŝin-budhismo detruas budhismajn preceptojn. Estas ironie .)
Nu, mi revenu al mi mem. Mi kreskinte en Ŝin-budhisma templo, t.e. en bonza familio, sufiĉe observadis, kiel la japana budhismo putriĝis kaj degeneris. Mi ne volas ĉi tie prezenti konkretajn ekzemplojn de ĝia degenero, sed mi sentis naŭzon pro budhismo, ne nur Ŝin-budhismo sed budhismo aŭ religio ĝenerale. Tiel mi sentis, ebleĉarmiestistrojunaporjuĝi la aferon objektive kaj justokule. Mi decidis en mia koro, ke mi neniam fariĝu bonzo.
En 1977, kiam mi finis la tutan kurson de supera mezlernejo, mi ekzameniĝis en ŝtata universitato, spite la esperon de miaj gepatroj, ke mi eniru en Ŝin-budhisman kolegion. Mi perfidis ilian esperon, forlasinte hejmon eniris en ŝtatan universitaton kaj komencis studi filozofion, ĉefe marksisman. Tiun ĉi temon mi preferis, ĉar mi deziris kapti teorion kontraŭreligian. Sed honeste dirite, mi ne estis tiel diligenta studento. Flankenlasante teoriumadon mi engaĝis min en studentan movadon kaj membriĝis
al la Japana Komunista Partio. Post kvar jaroj mi fariĝis la prezidanto de la universitata grupo de la partio kaj gvidis kelkdekojn da studentaj partianoj. Kvankam tiu studenta movado kolorigita de komunismo ne plene kontentigis min kaj finfine mi eksiĝis de la partio, la idealojn pri paco, demokratio, egaleco kaj justeco mi lernis de la movado. Mi ankoraŭ nun pensas, ke marksismo, t.e. filozofie dialektika materialismo kaj politike socialismo, estas ĝusta, tainen en certa limigita sfero. Precipe problemojn rilatajn al ni mem, homoj, subjektoj, marksisma dogmaro ne sufiĉe solvas. Mia nekontento poste turnis mian atenton denove al religio.
Preskaŭ samtempe kiel mia engaĝiĝo en studentan movadon, mi eklernis Esperanton. Mi tute ne estas lingvomanio; mi ekrilatis kun Esperanto, ne kiel malofta lingvo, sed kiel io prezentanta idealojn pri paco, demokratio, egaleco kaj justeco, kvankam mi ne tiel simple kredis, ke Esperanto povas solvi la mondajn problemojn, aŭ ke Esperanto estas lingvo de paco. Same kiel en filozofio, ankaŭ en tiu ĉi lingvo mi ne estis diligenta. Dum longa tempo mi estis pli Esperantismano (ano subtenanta Esperantismon) kaj movadano ol Esperantisto (parolanto de la lingvo Esperanto). Ankoraŭ nun mi ne estas lerta en parolo, skribo kaj aŭskulto de la lingvo.
Kiam mi diplomiĝis de la universitato, mi pensis, kien mi iru. "Se mi laboras senrilate kun mia hejmo - templo-, malĝojas miaj gepatroj,kiuj pagisuniversitatanelspezon. Ceteremi nebonescias pri budhismo, pri kerno de budhismo; mi nur malŝatis ĝian supraĵon sen sufiĉa kono." Tiuĉi penso retumis min al mia hejmo. Mi decidis eniri en specialan kolegion, kiu instruas budhismon kaj
aliajn necesajn aferojn por bonzo. Eble mi nur prokrastis finfinan decidon pri mia irdirekto.
En tiu ĉi kolegio mi renkontis unu instruiston, kiu tiutempe estis lektoro kaj nun estas profesoro pri Ŝin-budhismo. Tio estis en J 982. Estis la tempo, kiam ankoraŭ ne furoris la vorto "engaĝiĝinta budhismo". Sed li sendube estis ano de engaĝiĝinta budhismo. Li dirisal ni studentoj: "Budhismoestaslademandone pri nia koro sed pri nia vivmaniero." "Budhismo celas klarigi, kio estas 'mi', sed 'mi' ne ekzistas sen rilato kun la mondo." "La Purlando ne estas utopio sed estas la principo, kiu kritikadas la realan mondon kaj ni realajn homojn." En la kolegio ne mankis ekzegezajIecionoj,sedentuteatmosferodelakolegioestisliberala, intelekta,entuziasmakaj sincera. Budhismoplikajpliallogismin, kvankam mia 'kredo' ne estis firma.
Post unujaro mi vizitis la centran templon Higaŝihonganĵi por esti diplomita kiel bonzo de Ŝin-budhismo. Tie en la seminariejo de latemplodaŭrisdumdektagoj lecionoj, seminarioj kaj diskutoj ĉefe pri temoj "budhismo kaj homaj rajtoj", "kiel japanaj budhanoj helpis agresan militon" k.t.p. Kaj ĉiumatene ni diplomiĝontoj kondukite de seminariejaj stabanoj vizitis la centran halon de la templo por partopreni matenan kulton. Tie mi vidis neatendite mirindan scenon. La stabanoj movas barilojn for, kiujn la administrejode latemplometis,porke laikoj neenvenuenantaŭan parton de la halo. La stabanoj diris, "La barilo fizike baras laikojn kaj do estas simbolo de mensa diskriminacio kontraŭ laiko. Ĉe ni ne estas io sankta disde laika." La sekvan matenon mi vidis la samajn barilojn kiel hieraŭ. Certe la administrejanoj remetis ilin post nia foriro. Kaj denove la seminariejaj stabanoj kaj nun anka ŭ kelkaj el diplomiĝontoj forigis ilin. Tiodaŭrisĉiutage. Mieksciis, ke ankaŭ en la centra templo troviĝas du antagonismaj tajdoj: unu
konservativa kaj alia reformema. Por mi tiu antagonismo ne estis malkomforta. Povas esti stranga esprimo, sed malsamaj opinioj parlalele ekzistas en unu templo sen finfina dispartiĝo; tio estas atesto, ke tiu ĉi templo kaj ĝia samgo sanstatas.
Tiamaniere en 1983 mi budhaniĝis la duan fojon. La unuan fojon mi budhaniĝis formale, kiam mi estis knabo ankoraŭ 9- jaraĝa, senkonscie kondukite de miaj gepatroj al la centra templo Higaŝihonganĵi, preskaŭ nenion sciante.
Dume Esperanto-movadon mi daŭrigis; mi tamen ne povis imagi, ke budhismo kaj Esperanto iel rilatas. Nur en 1991 mi renkontis s-ron Samura, tiama ĉefdirektoro de Japana Budhana Ligo Esperantista. Pro lia forta rekomendo mi aliĝis al JBLE. En 1998 mi fariĝis redaktoro de "La Japana Budhano", organo de JBLE. La unuan, kiun mi redaktis, estis numero 299; ja ĝi havas longan historion. JBLE mem fondiĝis en 1931. Trafoliumante ĝisnunajn di versajn gazetojn de JBLE m i eksciis: la unua gazeto de budhanajesperantistojestisnomata"LaPaco",eldonitaen 1922 de Esperanto-Societo de la kolegio Ootani. Tiu kolegio, fondita kaj administrata de Ootani-ha, unu el Ŝin-budhismaj sektoj, kiun miaj gepatroj deziris, ke mi eniru, sed mi rifuzis. Esperantistoj de tiu kolegio poste fariĝis kerno kaj motoro de JBLE. Mi bedaŭris, ke tiujn ĉi faktojn mi eksciis nur malfrue.
Temas pri internacia BLE. En 2001 ĉina samideano s-ro Su Gin sendis leteron al s-ro Samura kaj alvokis refondon de internacia organizo de budhanaj esperantistoj. BLE mem fondiĝis jam en 1925, sed ĝi malfondiĝis en 1986 pro manko de aktivuloj kaj maljuniĝo de la prezidanto. Mi elkore dankas s-ron Su Gin, ĉar sen lia letero BLE ne estus refondita, tiu ĉi bulteno "La Esperanta
Budhano" neestuseldonita, mi ne konusbudhanajnesperantistojn el la tuta mondo. Mi kiel unu el estraranoj vere ĝojas, ke BLE iomete post iomete kreskas, kvankam lante, kaj ke ĝi fariĝis transnacia kaj transskola: transnacia, ĉar ĝi havas 79 membrojn el 14 landoj; transskola, ĉar budhanoj el theravada, tibeta kaj mahajana skoloj partoprenas en ĝi kaj harmonie kunaktivas. Ce ni, mi diru, idealoj de budhismo kaj de Esperanto estas bone reflektataj.
Mi kiel redaktorode tiu ĉi bultenoaparte dankas vin legantojn, ke vi subtenadas nian movadon.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-4 22:51 , Processed in 0.055675 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表