佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5549|回复: 2
打印 上一主题 下一主题

参加西安世协世界语年会

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-12-20 10:54:52 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  2010年12月18日,妙慧及铁佛寺学习世界语的两位居士妙华和宗丽一次前往西安,参加了当日下午举行在西安世界语协会举行的世界语年会。与会者有来自西安,宝鸡和杨陵的十来位世界语者,在西安世协工作的巴西世界语人士Aldreno和来自江苏世界语协会的张铁铮老师。会议虽然简短,但内容丰富,气氛活跃。有几位世界语初学者露面,他们在世界语学习和应用方面的进步得到老世界语人士的好评和关注。妙慧在会上介绍了应邀前往日本参加第97届世界语会议进行世界语和佛学交流的情况。会后,也与会长王天义老师就大中小学世界语教学、在大学举办世界语书展以及铁佛寺世界语活动等前景进行了交流。
  19日,妙慧一行由王天义老师,李琳学友陪同,看望了老世界语者邱关瑾老先生。邱老寿高99岁,1931年学习世界语并参加世界语活动。一直热爱共产党,痛恨国民党,因而在受胁迫前往台湾后带妻子和女儿冒险逃回大陆,积极参与祖国建设,但在文革中因此受到迫害。尽管如此,他对祖和世界语的热爱不减当年。世界语交谈中,妙慧向他介绍了现在世界语发展动向和前景,邱老也表达了他世界语活动的良好愿望,希望新老世界语继续努力学习和实践,推动世界语的发展、促进世界和平的建设。最近邱老托妙慧向世界语界转达他对所有世界语朋友的致意。
  接着我们参礼了大雁塔及卧龙寺,当晚返回铁佛寺。与参会的妙华和宗丽两位学友交流得知,这次年会也激发了她们对世界语学习和应用更大的兴趣和信心。

1.jpg (53 KB, 下载次数: 0)

1.jpg

2.jpg (44 KB, 下载次数: 0)

2.jpg
回复

使用道具 举报

沙发
 楼主| 发表于 2010-12-22 21:48:29 | 只看该作者

Partopreno en la jarkunsido de Xi’an Esperanto-ligo

La 18-an de decembro mi vojaĝis al Xi’an Esperanto-ligo kun samideaninoj Zongli kaj Miaohua, kiuj lernas Esperanton en Monaĥejo Tiefosi, por partopreni en la jarkonsido okazigita de Xi’an Esperanto-ligo kiel celebrado al la datreveno de D-ro Zamenhof. Posttagmeze okazis la kunsido, en kiu oni parolis laŭ diversaj temoj. Mi parolis pri mia partopreno en la 97-a esperanta kongreso de Japanio. En la kongreso mi parolis pri la budhana aktivado de Esperanto, kaj post la kongreso mi faris raporton pri ĉina budhismo en iu monaĥejo. En la jarkunsido partoprenis dekkelkaj samideanoj el Xi’an, Baoji kaj Yangling regionoj, inkluzive de sinjoro Aldreno el Brazilo kaj s-ro Zhang Tiezheng el Suzhou. En la kunsido la junaj komencantoj fariĝis la steloj kaj ricevis la laŭdon kaj kuraĝigon de maljunaj esperantistoj.

Post la kunsido mi tranoktis en la domo de la gepatroj de s-ro Wang Tianyi, estro de Xi’an Esperanto-ligo. Zongli kaj Miaohua tranoktis en la oficejo de Xi’an Esperanto-ligo. Dum restado en la ligo, mi kaj s-ro Wang Tianyi interparolis pri la perspektivo fondi esperantajn kursojn en lernejoj kaj universitatoj, okazigi eksponojn de esperantaj eldonaĵoj en universitatoj, kaj pri estontaj laboroj de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi.

La sekvan tagon gesamideanoj Wang Tianyi kaj Lilin akompanis nin al samideano Qiu Guanjin, kiu aĝas je 99 jaroj. Samideano Qiu ekkorespondis kun mi antaŭ pli ol dudek jaroj tuj post mia ekmemlernado de Esperanto. En mia deprimita tempo, li kuraĝigis min per siaj malfacilaj spertoj pere de la esperanta korespondado. Kiam li estis juna, li eklernis Esperanton en 1931, kaj poste li fervore laboris por nia esperanta afero. Li devigite sekvis armeon de Guomindang al Taiwan, tamen pro sia forta amo al Komunista Partio de Ĉinio li forfuĝis al la ĉeflando kun siaj edzino kaj filino spite al granda vivdanĝero. Reveninte al la ĉeflando, li tuj sin okupis pri la konstruado de la nova Ĉinio. Tamen dum la dekjara kultura revolucio li estis persekutita kaj suferis multe pro onia miskompreno, ke li estus spiono aŭ sendito de Guomindang. Malgraŭ tio, lia amo al la patrolando kaj Esperanto neniel ŝanceliĝis. Nun kvankam li estas maljuna kaj nebonfarta, tamen li ĉiam pensas pri Esperanto. Nun li preskaŭ perdis la vidan kaj aŭdan kapablojn, tamen li ankoraŭ rekonis min kaj ni babilis libere en Esperanto. Mi parolis pri la ekprosperiĝo de Esperanta afero, kaj li esprimis sian deziron, ke ĉiuj esperantistoj laboru pli diligente por plivigligi nian esperantan movadon kaj akceli la mondan pacon. Li ankaŭ petis min transdoni sian elkoran saluton al ĉiuj samdeanoj konataj kaj nekonataj.

Adiaŭinte samideanon Qiu Quanjin, ni pilgrimis al Monaĥejo Ci’ensi, kie Majstro Xuanzang fondis tradukejon de budhismaj sutroj post sia reveno el Hindio, kie li diligente lernis budhismon. Tie mi sekrete ĵuris, ke ni laŭeble faru laŭ lia ekzemplo por esperantigi pli da budhismaj verkoj kaj fari kontribuon al la mondaj paco kaj harmonio. Eble la kursaninoj faris la samon kaj havas la saman deziron pri sia estonteco. Ni ankaŭ faris pilgrimadon en Monaĥejo Wolongsi, kiu estas mondfama monaĥejo de Zen-budhismo. Post tio, ni revenis al Monaĥejo Tiefosi en la vespero.

La sperto ĉeesti la jarkunsidon donis al ni bonan impreson.Tio ankaŭ akcelis la intereson kaj memfidon de komencantinoj pri esperantaj lernado kaj aplikado.
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
 楼主| 发表于 2010-12-24 06:07:16 | 只看该作者
已配音并上传播客,收听链接:http://podkasto.budhano.com/?p=615
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 00:00 , Processed in 0.065357 second(s), 17 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表