|
楼主 |
发表于 2011-1-10 15:18:20
|
显示全部楼层
尤里巴基(Julio Baghy)是颇负盛名的世界语前辈,但这本小书用词却颇为浅显,为什么呢?英国著名女作家、诗人为这本书写的序言是很好的说明。在她的序言里,她称Julio Baghy是“剪断自己翅膀的艺术家”,为什么这样说呢?让我们来看看吧:
Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn
Komencanto, kiu deziras progresi, devas multe legi. Legado fortigas nian kapablon rapide kompreni, kaj eĉ skribi, ĉar per legado ni lernas la kutimojn de la lingvo kaj multajn novajn vortojn.
En Esperanto jam ekzistas multaj legindaj libroj. Sed ne ĉiuj taŭgas por komencanto. Simile, infanoj ne povas tuj ĝui la plej grandajn verkojn de sia nacia lingvo.
Eble, ĝuste pro bezonoj de alta arto, la vortoj aŭ la vortordo ŝajnas tro malfacilaj. Nesperta leganto ne ĝuas legadon, se li aŭ ŝi devas en ĉiu momento halti, serĉi en vortaro, pensi, kion la verkisto volas diris.
Julio Baghy, hungaro, 1891 – 1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton. Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝismorte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj.
Li verkis unu belan romaneton, “La Verda Koro” (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco:
“Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.”
Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila:
“Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron ... Adiaŭ, Siberio!”
Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilajn liajn grandajn romanojn pri militkaptitoj en Siberio “Viktimoj” kaj “Sur Sanga Tero”. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj interparoladoj, kiuj sonas tre naturece. Lia plej longa kaj malsimpla romano, “Hura!” bezonis iom pli diversajn rimedojn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla.
Baghy verkis tutan poemaron, “La Vagabondo[U1] Kantas”, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiu amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingve por legado en klubejo aŭ lernoĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado aŭ aŭskultado por progresema[U2] j lernantoj.
Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedo[U3] j kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amas la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn — nur ne tiujn “ĉiamajn komencantoj”, kiuj foje kolerigis lin. Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj.
Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto, sed eble lia plej malfacila sindono[U4] estis tiu limigo[U5] de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed por servi la homaron, li tranĉis la proprajn flugilojn.
Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn!
El p. 188, n-ro 11 de 1981, Esperanto Marjorie Boulton
游动的
[主张]进步的,[要求]上进的
[为达到某一目的而采取的]手段,方法;[为纠正某弊病而采取的]方法,措施,补救办法;[用复数]金钱,财力,资财
献身的,忘我的
限制,限定
|
|