佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
12
返回列表 发新帖
楼主: anniespera
打印 上一主题 下一主题

名家名篇之---LA VERDA KORO---绿心 ---1-1

[复制链接]
11#
 楼主| 发表于 2011-1-13 12:52:22 | 只看该作者
Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn --2
剪断自己翅膀的艺术家

Julio Baghy, hungaro, 1891 – 1967, estis granda Esperanta verkisto. Li verkis romanojn, verkojn por la teatro kaj diversajn verketojn. Li estis serioza artisto, kiu multe pripensis sian arton. Sed li ankaŭ multe instruadis. Li gvidis[U1] multajn kursojn en Hungario, kaj instruadis tie preskaŭ ĝismorte. Kiam li estis juna, li vizitis multajn aliajn landojn, kie li gvidis kursojn, parolis al lokaj grupoj, aŭ ekzamenis esperantistojn. Li faris tian laboron iam en dek kvin eŭropaj landoj. Do, li tre bone komprenis la problemojn de komencantoj; kaj dum sia tuta vivo li restis granda amiko de komencantoj.

尤里巴基,匈牙利人,1891 – 1967, 是一位伟大的世界语作家。他写过长篇小说、剧本和各种不同的作品。他是一位严肃的艺术家,他大量思考自己的艺术;但他也进行大量的教学。在匈牙利他指导很多的讲习班,并在那里教学几乎到生命的最后一刻。年轻的时候,他访问了很多其他国家,并在那里指导讲习班、给当地的小组作演讲,或考核世界语者。他在十五个欧洲国家进行这样的工作。所以,他很清楚初学者的问题,在他的一生中,他一直是初学者们了不起的朋友。


[U1]gvidi
[tr]领路,带路,做向导;指引,引导,指导;领导



回复 支持 反对

使用道具 举报

12#
 楼主| 发表于 2011-1-14 22:27:17 | 只看该作者
Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn --3
剪断自己翅膀的艺术家

Li verkis unu belan romaneton, “La Verda Koro” (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco:

他特别为他们写了一篇优美的小小说《绿心》(1937)。小说的开头尽可能的容易,然后慢慢地逐渐变得难一些。然而它生动有趣地讲述了可爱的人们的故事。瞧这开头:

Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.”

Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila:

但即便是结尾也不那么难:

Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron ... Adiaŭ, Siberio!”

回复 支持 反对

使用道具 举报

13#
 楼主| 发表于 2011-1-16 07:53:17 | 只看该作者
Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn --4
剪断自己翅膀的艺术家

Poste, la komencanto ne trovos tro malfacilaj liajn grandajn romanojn pri militkaptitoj en Siberio “Viktimo[U1] j” kaj “Sur Sanga[U2] Tero”. Jen pli da vortoj, sed tiel aranĝitaj, ke oni facile komprenas; multaj interparoladoj, kiuj sonas tre naturece[U3] . Lia plej longa kaj malsimpla romano, “Hura[U4] !” bezonis iom pli diversajn rimedo[U5] jn, ekzemple pli grandan vortaron, sed la lingvaĵo restas tre klara, do facile komprenebla.

初学者在读完《绿心》后,再读他关于西伯利亚战俘题材的长篇小说《牺牲者》和《在血染的土地上》,就感到不太难了。虽然这两本书中用词更多,但安排得使得人们容易理解;大量的对话,听起来很自然。他的最长、最复杂小说《乌拉》需要更多一些各种表达手法,比如要有更大的词汇量,然而却依旧语句清晰,容易理解

Baghy verkis tutan poemaron, “La Vagabondo[U6] Kantas”, speciale por komencantoj; kaj lernantoj, kiu amas poezion, baldaŭ povos ĝui preskaŭ ĉiujn liajn poemojn. Multaj el liaj verkoj por la teatro estas sufiĉe simplaj lingvelingvo? por legado en klubejo aŭ lernoĉambro. Jen valora ekzerco pri parolado aŭ aŭskultado por progresema[U7] j lernantoj.

巴基特地为初学者写了一部完整的诗集《流浪者在歌唱》。喜爱诗的学习者很快就能享受到诗集里的几乎全部的诗歌。他很多剧本用词相当简单,便于在俱乐部或教室里朗读。这对于想要进步的学生是非常有价值的听说练习

[U1]viktimo: ①【宗】牺牲品,祭祀用的牲畜或人 ②〈转〉牺牲者,受害者



[U2]sanga: ①血的,血液的 ②带血的,血淋淋的,浴血的,流血的,血腥的



[U3]natureco: 自然(指性质和状态),本性,本质



[U4]hura
乌拉[表示欢乐或赞许的喊声];[冲锋时的呼声]冲呀


[U5]rimedo
[为达到某一目的而采取的]手段,方法;[为纠正某弊病而采取的]方法,措施,补救办法;[用复数]金钱,财力,资财



[U6]vagabondo (vagabond·o)
流浪者




[U7]progresema
[主张]进步的,[要求]上进的



回复 支持 反对

使用道具 举报

14#
发表于 2011-1-17 16:41:27 | 只看该作者
Bone. Kiam mi estis en Japanio por partopreni en la japana kongreso, mi hazarde acxetis romanon "Hura" per alta sumo. Vi povos legi gxin en Tiefosi kiam vi gastos cxe ni.
回复 支持 反对

使用道具 举报

15#
 楼主| 发表于 2011-1-17 19:58:11 | 只看该作者
Hahahaha. Dankon!
回复 支持 反对

使用道具 举报

16#
 楼主| 发表于 2011-1-17 20:10:00 | 只看该作者
Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn --5
剪断自己翅膀的艺术家


Julio Baghy estis granda artisto. Artisto deziras havi kiom eble plej da rimedoj kaj la plej grandan liberecon. Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amas la homojn. Li vere amis siajn lernantojn kaj ĉiujn komencantojn — nur ne tiujn “ĉiamajn komencantoj”, kiuj foje kolerigis lin. Pro tiu amo, li verkis, plej ofte, tre simple, por ke la verkoj estu utilaj al ĉiuj.

尤里巴基是伟大的艺术家。艺术家需要尽可能多的表达手法和最大的自由空间。但他也是善良的人,他热爱人们。他真挚地爱他的学生和所有的初学者---他只不爱那些曾令他生气的“永远的初学者”。为了这份爱,他尽可能多的进行通俗创作,以便那些作品对所有初学者都有益处。

Li faris multajn malfacilajn taskojn por Esperanto, sed eble lia plej malfacila sindono[U1] estis tiu limigo[U2] de siaj verkistaj rimedoj. Li volis, kaj povis, flugi pli alten, sed por servi la homaron, li tranĉis la proprajn flugilojn.

他为世界语做了大量艰难困苦的工作,但也许他最不容易的奉献是约束了自己的创作手法。他愿意并且能够飞得更高。但为了服务于人类,他剪断了自己的一双翅膀。

Komencantoj, kiuj deziras progresi, amu lin, kiel li amis vin; studu liajn modelajn verkojn!

愿意进步的初学者们,像他爱你们那样,热爱他吧!学习和钻研他的典范作品吧!

El p. 188, n-ro 11 de 1981, Esperanto
Marjorie Boulton


[U1]sindona
献身的,忘我的


[U2]limigo
限制,限定



回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-26 19:21 , Processed in 0.079810 second(s), 12 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表