Artisto, kiu tranĉis siajn flugilojn --3 剪断自己翅膀的艺术家
Li verkis unu belan romaneton, “La Verda Koro” (1937), speciale por ili. La romano komenciĝas kiel eble plej facile, kaj pli malfaciliĝas nur tre malrapide. Ĝi tamen rakontas interese pri amindaj personoj. Jen la komenco:
他特别为他们写了一篇优美的小小说《绿心》(1937)。小说的开头尽可能的容易,然后慢慢地逐渐变得难一些。然而它生动有趣地讲述了可爱的人们的故事。瞧这开头:
“Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.”
Sed eĉ la fino ne estas tre malfacila:
但即便是结尾也不那么难:
“Kaj Nadai komencas senti, ke la maro estas senkora, kruela monstro... Ondoj venas, forviŝas eĉ tiun strian postsignon kaj ĝi estos tiel glata, kvazaŭ nenio estus tranĉinta ĝian supron ... Adiaŭ, Siberio!”
|