LA VERDA KORO 是著名作家Julio BAGHY 的大作,特点是尽可能用基础的词汇表达丰富的情感及叙述事情。现在这里陆续贴出,供大家学习欣赏
LA VERDA KORO
de Julio BAGHY
CXapitro 2: La instruisto kaj lernantino -4
La instruisto nun malfermas la pordon, montras la vojon. Ili iras el la cxambro kaj haltas sur la strato cxe la granda pordo de la Popola Domo.
-- GXis revido -- diras la oficisto kaj li prenas la manon de la instruisto.
-- GXis revido, sinjoro Kuratov kaj bonan nokton!
Marja Bulski restas cxe la pordo. SXi rigardas la oficiston, kiu marsxas al la posxtoficejo. Li logxas en la domo de la oficejo, sed ne en la kontoro. En la kontoro li laboras.
La instruisto deziras bonan nokton al frauxlino Marja, sed sxi deziras konversacion.