|
熊老师的小作文:妙慧师和他的学生们
Komencanto kaj Liaj Gelernantoj
Ĉi tie kion mi priparolos ne estas pri s-ro Komencanto (kiel modesta nomo), sed pri liaj gelernantoj.
Kelkfoje mi vizitis kaj partoprenis la kurson organizatan de Komencanto. Ĝi ne estas granda, en kiu engaĝiĝas jenfoje pli ol dek personoj jenfoje eĉ nur kelkaj, tamen en ĝi ĉiam regas harmonio, tenereco kaj amikec-plena etoso.
Pere de kontakto mi havis kelkajn novajn geamikojn el la kursanaro. Ili sinsekve enlistigis mian nomon en siajn QQ aŭ MSN. Post tio mi havis leterojn, demandojn por respondoj kaj vort-mueladojn tajpajn aŭ voĉajn. Dank' al tiuj aktivaĵoj, mi trovis ilian "fortecon", ekzemple, iliaj leteroj kaj artikoletoj ( http://www.elerno.net/komencanto/ekzerco.htm) prezentiĝas sufiĉe bonaj kaj korektaj; iliaj babiladoj kun mi jam vortumas tute en Esperanto; iliaj demandoj kelkfoje hezitigas min...Sciu, ke ili lernas la lingvon nur ĉirkaŭ tri monatoj. Do, sendube, s-ro Komencanto sukcesis elbaki bonajn esperantistojn.
Ĉi tie mi volas listigi kelkajn nomojn: Ĉinŝin (Qingxin), Ŝaŭŝaŭ (Xiaoxiao), Kalends Wang, Ĝan Ĉinhŭa (Jiang Qinghua), Ĉin Ĉiŭjŭe (Qing Qiuyue), Nubsona Ŝu.
Vidu: http://www.ebudhano.cn/cn/bbs/notice.php?fid=-1#9
wxtao
Vidu: http://www.ebudhano.cn/cn/bbs/notice.php?fid=-1# |
|