佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5101|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

【转帖】Princino Ĉapelino

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-1-24 21:09:07 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Princino Ĉapelino

Andrzej Pettyn

Antaŭ multaj, multaj jaroj, en malgranda, sed bonstata Mirlando vivis reĝo, kiu havis filon kaj filinon. La filo maturiĝinte trovis por si edzinon en la najbara reĝlando, kie post la morto de la loka reĝo li transprenis la regopovon kaj regis saĝe kaj utile amata de la tuta popolo. Dume lia fratino, princino Klara, laŭ la opinio de la korteganoj kaj de diversaj princoj el la najbaraj reĝlandoj, estis terure malbela kaj neniu princo aŭ tronheredonto serioze interesiĝis pri ŝi, kvankam la reĝo-patro organizis en sia kastelo amason da baloj kaj kavaliraj diskotekaj turniroj, dum kiuj abundis reĝa rokmuziko, kelkfoje gastkoncertis. Persone, ĉiuj estis regalataj per bongustaj pladoj kaj multekostaj konjakoj ne parolante pri la Esperanta Alzaca vino por altiri kiel eble plej multe da edzigeblaj altranguloj. Sed ĉio ĉi estis vana. La princino eĉ ne emis paroli kun iuj el la edziĝpretaj kandidatoj. Interese, ke eble ĝuste la malbeleco, kiun ŝi konsciis, kaŭzis, ke ŝi tre ŝatis uzi belajn robojn kaj aliajn luksajn vestaĵojn, kiujn oni venigis al ŝi. Sed tute aparte ŝi ŝatis belajn ĉapelojn, ŝi povis eĉ ŝanĝi ĉapelon dek fojojn tage! Kaj ĝuste pro tio ĉiuj korteganoj nomis ŝin "princino-ĉapelino".
Kiam princino Klara fariĝis 20-jaraĝa la kortegon vizitis aganto de Veterana Klubo, 99-jara maljunulo, kiu — onidire — kapablis antaŭvidi estontecon. La reĝo maltrankviliĝinta pri sia amata filino ordonis venigi la maljunulon en la kastelon por informiĝi pri ŝia estonteco.
— La princino — diris la maljunulo responde al la demandoj de la reĝo — estas alte taksata de la popolo pro la korfavoro, bonvolemo kaj inteligenteco. Kaj ĉio ĉi tutcerte influos ŝian estontan vivon. Ĉiuj ĉi personaj trajtoj de la princino kaŭzos, ke enamiĝos al ŝi junulo talenta, inĝenia, sed terure malriĉa, filo de simpla metiisto. Kaj ĝuste tiu junulo fariĝos ŝia edzo.
Ĉi tiu aŭguro ne tre plaĉis al la reĝo, kiu preferis edzinigi sian filinon al unu el la riĉaj regantoj de la naftoabundaj ŝejkolandoj, en kiuj la grandkvanta elterigado de nafto kaŭzis, ke la regantoj sentis sin trankvilaj pri la nuno kaj pri la estonteco.
Intertempe pro enuo, sed eble ankaŭ pro la bona varbado de TEJO la princino komencis interesiĝi pri E-o, ŝi ellernis ĉi tiun lingvon kaj eĉ partoprenis — je la malĝojo de la patro-reĝo, kiu estis granda kontraŭulo de E-o — kelkajn TEJO- seminariojn kaj skoltajn tendarojn organizatajn de Skolta Esperanto-Ligo. Kaj nur la forta protesto de la patro-reĝo malhelpis, ke unu el la ĉambroj de la reĝa kastelo, fariĝu disponebla tutjare por la Pasporta Servo de TEJO.
Tiu entuziasmiĝo pri Esperanto verŝajne forgesigus al la princino aliajn zorgojn, inkluzive de tiu, kiu plu regos la landon post la morto de la kara paĉjo, se subite en ŝia vivo ne estus aperinta komputilo. Varbita de R. Eichholz, kies Bildvortaron tage kaj nokte ŝi studis tenante ĝin sub la kapkuseno en la lito, ŝi aĉetis — laŭ la rekomendo de Eichholz — IBM-kongruan komputilon aŭ pli ĝuste donacis ĝin al ŝi la Komitato de la Reĝa Kortego. Sed tiam je ŝia granda konsterniĝo aperis io neantaŭvidebla. Princino Klara ege ĉagrene konstatis, ke en la tekstoprilaborilo de ŝia IBM-komputilo tute mankas ĉapeloj. Ĉar ŝi mem ne povis solvi la problemon oni vokis la helpon de la loka kortega ISAE-sekcio, la dupersonan grupegon de la treege vigla TEC-grupo (kiu havis senperan faksan kaj ret-poŝtan kontakton kun Vera Hele en Berlino!), pertelefone oni konstante kontaktis sinjoron Nee en la Brita Reĝlando kaj ĉefministron de la reĝo de Esperantio, John la I-a el Londono kaj ankaŭ internacie konatan fakulon Mimo Simojevic el Roterdamo. Tamen neniu el ili helpis la kompatindan princinon. La senĉapelaj literoj de la komputila tekstoprilaborilo plue restis senĉapelaj! La reĝo proponis fondi specialan penik-taĉmenton, konsistontan el ĉinaj samideanoj, kiu povus ĉiumomente alpeniki la mankantajn ĉapelojn sur la printaĵoj de la princino, sed Klara ne akceptis tiajn duonajn solvojn.
Dume de tago al tago Klara pli kaj pli velkis. Ŝi ne plu emis legi la afrikajn fabelojn de Gernard Bolden en la Maljuna Amiko, ŝi ĉesis aŭskulti siajn ŝatatajn E— elsendojn de Mola Radio kaj la intervjuoj de Pandreo Ettyn ĝenis ŝin, ŝi pli kaj pli fariĝis pala sur la vizaĝo. Eminentaj kuracistoj de la tuta Reĝlando frontloke kun la heroldantoj de naturkuracado kuracis ŝin per plej diversaj nekonvenciaj kuracprocedoj kaj tiucele oni eĉ venigis specialistojn el Ĉinio kaj Koreio, sed vane. Ne helpis eĉ la Diina Masaĝo, kiun en malfruaj vesperoj kaj kelkfoje dum tutaj noktoj klopodis apliki al ŝi iu Joakimo Bluin konata specialisto pri ĉi tiu masaĝo. Ŝia vizaĝhaŭto fariĝis pli kaj pli pergamenece flavpala. Dume ĉiuj kortegaj komputilistoj laboregis tage kaj nokte por solvi la problemon de ĉapelitaj E-literoj. Sed vane. Iu fine ellaboris proponon, ke la postlitera loko havu postliteran ĉapelon "ĉ" kaj oni esperis, ke tio kontentigos la princinon. Sed ne! Tute ne! Iu anglo utiligis la hispanan supersignon troveblan super "q" por E-celoj, sed la signo ~ ne montriĝis taŭga. La princino abomenegis ĝin! Iu admiranto de la ret-poŝto proponis postmeti "ikson", ekz. ĉ saĝe? Iu proponis postmeti igrekon, "cyu ne?" Sed Klara pli kaj pli koleriĝis.
Subite artikolon pri la problemoj de princino Klara aperigitan en "Heroldo de Mirlando" kaj "Mirland Aktuell" tralegis malriĉa, sed talenta 21-jara junulo-komputilisto, Pimono Sejno. La junulo estis memlernanto de E-o, sed li trastudis ĉiujn verkojn de Ŝikardo Rulco aĉeteblajn ĉe la Libro-servo de UEA (Universa E-Asocio), li konstante aŭskultis la E-elsendojn de Mola Radio, kaj ĝuste Mola Radio iutage prezentis pertelefonan intervjuon pri la problemoj de princino Klara, kio definitive instigis lin ekagi; tiam ĉe li aperis la ideo, ke venis la tempo por enpraktikigi la proprajn komputilajn spertojn kaj la akiritan teorion.
Pimono telefonis al la kortego de la reĝo kaj ne nur proponis siajn servojn, sed ankaŭ diris tute konvinke, ke li solvos la problemojn de la princino.
— Bone! — diris la reĝo — venu kaj entreprenu vian taskon. Multaj specialistoj de ISAE kaj de UEA jam provis pli frue, se vane. Ankaŭ la klopodoj de Mirlandaj Eventoj — kvankam siatempe tute taŭgaj — montriĝis nur parte taŭgaj. Sed se vi — tre forte diris la reĝo — ne sukcesos — mi ordonos pendumi vin publike dum la inaŭguro de la 100-a Universa Kongreso, kiu okazos en la ĉefurbo de Mirlando — Mirburgo! Anstataŭe de festparolado! Sed se vi sukcesos, junulo, vi ricevos duonon de la reĝlando kaj mian filinon kiel la edzinon.
Pimono, kiu bone konis siajn kapablojn maltrankviliĝis eĉ ne por momento. Li nur ekridetis, prenis siajn komputilajn disketojn kaj la pli frue ellaboritajn komputilajn programojn, li enmetis en la vojaĝsakon malgrandan porteblan radioricevilon por aŭskulti Molan Radion kaj post mallongedaŭra vojaĝo li atingis Mirburgon kaj kuraĝe eniris la reĝan kastelon. Post la kutimaj formalaĵoj kaj kontrolo flanke de speciala Reĝa CIA-servo li ricevis la rajton manipuli la komputilon de la princino. Pasis apenaŭ dek minutoj, kiam sur la ekrano de la komputilo de la princino aperis mirinde belaj ĉapelitaj literoj en Esperanto.
La reĝo rigardis deproksime la tutan procedadon kaj vidante la tujan sukcesan rezulton ruĝiĝis pro emocio kaj fiere ĝojfrapis la ŝultron de la junulo estante preta fari kiun ajn decidon por feliĉigi sian filinon kaj por kontentigi la bravan kaj lertan komputiliston. La princino, kiu ankaŭ troviĝis proksime, amokule rigardis la bravan komputiliston, kiu modestamiene metis laŭvican disketon 3,5-colan en la diskostacion por montri al la ĉeestantoj kelkajn aliajn funkciojn de sia tekstoprilaborilo, kiun honore al la "princino-ĉapelino" li nomis "Ĉapelilo".
La okuloj de la ĉeestantoj direktiĝis al la brava junulo Pimono. Oni flustre demandis unu la alian: ĉu la reĝo realigos sian promeson kaj geedzigos ilin? Sed la reĝo estis honesta kaj li tuj anoncis la geedziĝodaton de sia filino kun la brava komputilisto Pimono.
La geedziĝa ceremonio de la juna paro estis tre festa kaj tre loga, ĉar ĝi daŭris pli ol du semajnojn, kaj kiam ĝi finiĝis tuj poste komenciĝis la ĉiutaga komputilumado. La juna paro komencis "komputi" tage kaj nokte "kun — aŭ sen-ĉapele" kaj la tuta popolo de la reĝlando estis feliĉa, ke la problemo definitive solviĝis. Kaj ĉiuj riĉaj kaj malriĉaj civitanoj aĉetis por si komputilojn kaj oni komputilumis longe kaj feliĉe! Mi ankaŭ estis tie bongustan alzacan vinon distribuatan de TAKE-Esperanto mi trinkis kaj ĉion, kion mi vidis mi priskribis al vi.

回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-9 05:19 , Processed in 0.064008 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表