佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4377|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

Ĉu vi volas verki?

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-5-1 06:40:43 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
TEJO Tutmonde bezonas konstantajn kontribuantojn. Ĉu vi estas verkema? Ĉu vi volas esti ĵurnalisto? Ĉu vi interesiĝas pri junulara Esperanto-movado? Do ĝuste vi kapablas esti teamano de kontribuantoj al TEJO Tutmonde!

Kial bezonatas la teamo? TEJO Tutmonde funkcias kiel ĵurnalo. Kadre de ĝi aperadas aktualaj informoj ĉe la retpaĝo www.tejo.org. Se vi volas legi vere aktualajn kaj interesajn artikolojn pri junulara esperantista agado en la tuta mondo, TT ne povas baziĝi nur sur unu homo. Ju pli da kontribuantoj, des pli altnivela kvalito.

Kial esti teamano? Vi akiros aŭ profundigos ĵurnalistajn spertojn. Vi laboros en internacia teamo, kio ĉiam estas riĉiga. Vi grave kontribuos al bonkvalitaj informado kaj prezentado de junaj esperantistoj tutmonde. Do ankaŭ danke al vi estos klare, ke Esperanto vivas kaj vivos, ĉar ĝi estas hobio de multaj gejunuloj. Cetere danke al via konstanta laboro vi ankaŭ famiĝos. :-)

Kiom da teamanoj bezonatas? Senfine :-) La nombro ne estas limigita. Eĉ bonas, se en unu regiono estos pluraj teamanoj. Laŭ interkonsento ili dividos ilian laboron.

Kiel maniere vi laboros? Vi prizorgos junularan E-agadon en via regiono. Vi faros intervjuojn, verkos raportaĵojn aŭ vi nur simple donos instigon, pri kio en TT informi. Teamanoj komunikos perrete – aŭ pere de retmesaĝoj aŭ pere de skajp-konferencoj. Ni estos unu granda tutmonda redakcio.

Ĉu konstante nepre signifas ĉiam? Tute ne! Konstante signifas, ke vi prizorgos, kio okazadas en via regiono kaj se vi prijuĝos tion interesa, vi skribos pri tio. Do ne nepre ĉiam vi devos labori, oni postulos de vi nur tiom da tempo, kiom estos en viaj kapabloj. Vi servos kiel tiu, de kiu TEJO Tutmonde povas peti helpon, se estos neceso.

Ĉu nur teamanoj rajtas kontribui? Denove: Tute ne! Teamanoj estas tiuj, kiuj volas labori por TEJO Tutmonde iomete pli intenzive. Memkompreneble ne estos rifuzitaj unufojaj kontribuaĵoj de ĉiu ajn. Eĉ teamano povas peti iun alian verki artikolon. Teamano fakte estas „ponto“ inter redaktoro pri TEJO-movadaĵoj kaj legantoj.

Ĉu teamaniĝi alportas avantaĝojn? Nepre jes! Krom tio, kio jam estis menciite (inkluzive la famiĝon :-) ), vi havos ŝancon, ke vi – danke al viaj spertoj – estiĝos venonta redaktoro de TT, kaj informado pri junularaj movadaĵoj konstante evoluiĝos kaj plibonkvalitiĝos.

Ĉu teamaniĝi alportas malavantaĝojn? Se vi iun trovos, nepre nin informu! :-) La samon faru kaze de viaj demandoj kaj aliĝoj al la teamo! Skribu al tejo-tutmonde@tejo.org!

De TEJO Tutmonde je 2011/04/01

转自声同论坛:http://bbs.somdom.com/read-htm-tid-20030.html
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-8 01:57 , Processed in 0.058432 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表