佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 7828|回复: 1
打印 上一主题 下一主题

[转]Mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ĉinio

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-5-13 15:28:05 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
Tago 255: Mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ĉinio
(Anm.: Dieser Eintrag handelt von dem Esperantotreffen in Wuhan, an dem ich vorletzte Woche teilgenommen habe; ich werde *eventuell* noch eine deutsche Übersetzung oder wenigstens eine Zusammenfassung davon posten)

Ĉu la onidiro ne estas, ke oni ĉie ajn en la mondo povas trovi Esperantistojn? Nu, ĝis nun en Kunming mi ne trovis iun ajn, kiu parolas la lingvon, la vasta plejparto eĉ neniam aŭdis pri Esperanto aŭ 世界语 (ŝiĝjeju) – la "mondlingvo" – aŭ interesiĝus pri lerni ĝin. La angla ĉi tie estas ĉies cellingvo.
Mi do ege sopiras paroli ĝin denove, ĝi vere mankas al mi. Tial mi klopodis trovi la eblecon partopreni iun Esperanto-aranĝon kaj mi ja trovis ĝin!

La 24-a Internacia Esperanto-Kongreso kun la ĉeftemo "La ĉina saĝo"


...kiu okazis pasintsemajne (18-a ĝis 23-a de aprilo, 2011) en la bela mezĉinia urbo Wuhan (武汉, Ŭuĥan) en granda kongresejo kun ĉirkaŭ 100 esperantistoj ĉefe el Ĉinio kaj Eŭropo (partoprenis homoj el Germanio, Francio, Hungario, Pollando, Romanio, Italio, Tajvano...) kaj eĉ el Koreio kaj Usono. Fakte, ĝi ne nur estis mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ĉinio, sed ankaŭ mia unua kongreso ne precipe por gejunuloj. Do la plejparto tie estis pli ol 40-jaraĝa, kvankam ankaŭ troviĝis kelkaj junuloj, ĉefe komencantoj, kun kiuj mi sufiĉe ofte parolis la ĉinan lingvon.

Mi antaŭe jam aĉetis la flugbileton tien kaj reen de "Candy" (ĉina amikino de Guy kaj 陆春华 (LU Ĉunĥŭa)), kiu laboras en vojaĝagenteco — kostis 2030 jŭanojn entute (ĉ. 210 eŭrojn), plus konferenckotizon de 200 jŭanoj kaj la loĝado en malgranda hoteleto por 320 jŭanoj. Ĉiuokaze, miajn tutajn elspezojn dum la 6 tagoj estis 3105,5 jŭanoj (ĉ. 322 eŭroj). Do, lasu min rakonti laŭtempe, kiel kutime...

Lundo, 18-a de aprilo
Mia aviadilo forflugis posttagmeze je la 14-a horo kaj mi prenis taksion ĝis tie. La flughaveno en Kunming (昆明, Kunming) vere estas tre malpura kaj malmoderna... ĉinoj eĉ forĵetas paperojn kaj plastikkovraĵon senatente sur la teron. Vidi tion vere furioziĝas min. Kaj se temas pri atenti ĉe la pordegoj, multaj homoj tute ne obeas la vicordon. La flugo norden al Wuhan daŭris ĉirkaŭ du horojn kaj la tiea flughaveno vere belas, male al tiu en Kunming. Alveninte, mi prenis buson ĝis la konferencejo. Tuj alproksimiĝis min ĉinino per "Saluton!" kaj mi konfuziĝis, ĉar mi jam delonge ne parolis Esperanton. En la halo jam estis multege da homoj, babilante kaj trinkante, mi tuj estis bonvenita kaj interkonatiĝis kun kelkaj ĉinaj esperantisto kaj korea pentristo. Baldaŭ poste oni servis manĝaĵon (multegan kaj bongustan!) kaj la oficiala interkona vespero komencis — malsame al junulaj renkontiĝoj, ĉiu prezentis sin mem mikrofone dum la bankedo kaj samtempe spektis prezentadon sur la scenejo. Mi ne konis eĉ unu el ili, sed tio ne gravis... sed tiam mi vidis virinon ĉinan, kiu ŝajnis al mi konata, kaj ŝi ankaŭ rekonis min: estis GONG Xiaofeng (弓晓峰, GUNG Ŝjaŭfeng), kiun mi renkontis antaŭ ĉirkaŭ 4 jaroj dum la IS en Wewelsburg!
Post tio, ni ricevis niajn ĉambrojn. Mi elektis la malmultekostan loĝeblecon, kiu estis malgranda gastejeto trans la strato, kie mi loĝis por 60 jŭanoj nokte. Estis iomete komplike: mi unue loĝu en dulita ĉambro, kaj se mi trovus iun, kiu ankaŭ volus loĝi tie, mi povus ja ŝpari la duonon. Tiam venis du hungaraj gefratoj, kiuj preferis vivi kune en tiu ĉambro, do oni donis al mi etan ĉambreton kun unu lito, sed sen necesejo, fenestro, tapiŝo aŭ io. La tagon poste mi translokiĝu, ĉar ili tiutage ne havis liberan pli bonan ĉambron. Do, en ordo por mi. Mi tiam renkontis ĉinan esperantiston, kiu enloĝis dulitan ĉambron sole, sed ĉar lia univerzitato (li estis doktoro de filozofio) pagis por ĝi, mi povus loĝi tie senkoste. Mojose! Sed dum la nokto malmojosiĝis, ĉar li komencis ronki laŭtege kaj mi ne plu povis dormi. Do mi silente reiris al mia unulita malliberejeca ĉambreto. Estis ja nur por unu nokto. La sekvontan tagon mi finfine ŝanĝis al sufiĉe komforta unulita kaj fenestra ĉambro kun necesejo (sed kun tipika ĉina necesejo). Kvankam ili malkonstruis la domon rekte antaŭ mia fenestro nokte kaj tage dum mia ĉeesto, mi povis bone dormi.

Mardo, 19-a de aprilo
La inaŭgura prelego komencis je 8:30 matene, Anne JAUSIONS el Francio prezentis la organizantan asocion (OSIEK), la librojn kiuj poste elekteblas por la OSIEK-premio kaj kelkajn aliajn aferojn. Poste prelegis Dennis KEEFE el Usono pri projekto sur la insulo Hainan (海南岛, Ĥajnan daŭ), kie dum unu tuta monato oni povas aŭskulti esperantlingvajn prelegojn kaj multe da kursoj. Estas fakte "Esperanto Universitato" kun baznivelaj kursoj pri multe da kutimaj studfakoj (enkonduko al psiĥologio, astronomio, ktp.), tre interesa afero! Poste prelegis la ĉina prezidanto de la provinca Esperanto-asocio, Trigo, pri Wuhan.
Post la tagmanĝo ni iris al la belega Ziyang-parko (紫阳公园, Dzijang gungjŭen) por spekti prezentadon pri antikvaj ĉinaj muzikiloj, ĉefe pri la guqin (古琴, guĉjin), ĉina citro, sekvante da koncerto kaj teceremonio. Mi poste demandadis la estrinon de la muzikejo pri la ĉina inskribaĵo je la fundo: ŝajnas, ke en antikva ĉinio oni uzis tre specialajn signojn por montri ekzakte kiel ludi la guqin. Iam mi traserĉu la interreton pri pli profunda priskribo de tiaj notoj. Post tio, ni iris al la placo, kie antaŭ ekzakte 100 jaroj okazis la unua pafo de la revolucio, kiu fondis la Respublikon de Ĉinio kaj ĉesigis la monarkion. Sur tiu placo nun staras statuo de la fama fondisto de la unua ĉinia respubliko: SUN Zhongshan (孙中山, SUN Ĝungŝan), pli konata je la nomo "Sun Yat-sen". Se oni sidiĝas por foti aŭ ripozi antaŭ la statuo, tuj venas policano por klarigi, ke tio ne decas. Interesa afero. Poste ni trairis iun konatan aĉetstraton kaj alvenis ĉe la bordo de la Longa Rivero, Changjiang (长江, Ĉangĝjang), kiu estas pli fama en la okcidento kiel Yangtse-kiang. Estis granda rivero kaj estas kelkaj pontoj, kiuj gvidas super ĝi.

Merkredo, 20-a de aprilo
Tiutage ni matene aŭdis prelegojn pri la Daodejing (道德经, Daŭdeĝjing), granda filozofa verko, ties esperanta traduko kaj la distingo inter saĝo kaj filozofio. Poste sekvis prelego pri la saĝo ene de la ĉina lingvo, montrita per specialformaj ĉinaj poemoj. Tio estis tre interesa por mi. Post la tagmanĝo denove estis du prelegoj pri la Daodejing, unu el ili komparis la koncepton de la dao (道, daŭ), la "vojon" aŭ "metodon", en la supre menciita verko kun tiu en alia klasika verko Yijing (易经, iĝjing). La preleganto ("Abengo" el Tajvano) poste ankaŭ montris al ni, kiel oni povas antaŭdiri la estonton pere de la Yijing. La lasta prelego tiam estis de iu franco, kiu parolis pri sia vivi en Ĉinio (li edzinigis ĉinan virinon kaj ili ĉiam parolas Esperanton).
Vespere mi sole promenadis tra la urbo kaj vespermanĝis ĉe bongustega eksterlanda restoracio: Maidanglao (麦当劳, Majdanglaŭ), angle: McDonald's.

Ĵaŭdo, 21-a de aprilo
Fakte ni planis iri al tuttage ekskurso tra parkoj kaj placoj en Wuhan, komencante je 7:30 frumatene, sed... argh! Mi ja fordormis! Do, ĉirkaŭ je la tagmezo mi alvenis ĉe la muelmonta parko (磨山花园, Moŝan ĥŭajŭen) per taksio. Tie jam la aliaj atendis kaj ni komencis tagmanĝi en surponta restoracio super la akvoj de la multaj lagoj en Wuhan. Estis abunda manĝaĵo kaj ege bongusta, mi verŝajne dikiĝis iomete dum la semajno. Post trairado tra la parkoj, ni promenadis tra aliaj partoj de la urbo. Mi dumtempe parolis multe kun franca virino, kiu jam delonge loĝis kun sia germana edzo en Saarbrücken. Ŝi laboras kiel psikoterapiisto kaj okupiĝas tie ĉefe pri nekutimaj metodoj, inkl. hipnozo. Tre interesa virino! Ĉar jam malheliĝis, ni prenis buseton (aŭ kiel oni kutimas diri ĉine: "bulk-aŭton") hejmen al niaj hoteloj. Je tiu vespero, Anne – kunorganizantino de la IEK kaj OSIEK-membro – demandis, ĉu mi volus skribi pri la aranĝo por La Gazeto, ĉar ili ŝatas, se novaj partoprenantoj farus tion.
Vespere mi sole iris eksteren por serĉi iun manĝeblecon kaj surstrate alparolis min du ĉinaj knabinoj. Sed ne en la kutima maniero, volante amikiĝi kun mi kaj scivoleme pri mia hejmlando kaj studado en Ĉinio, tute ne. Ili ne aspektis tro malriĉaj aŭ ial, sed demandis, ĉu mi povus eble doni iom da mono al ili, ĉar ili laŭdire ne manĝis ion sed devus iri al la stacidomo, ktp. Mi estis skeptika kaj ne volis doni monon al ili. Mi diris, ke mi ne farus tiaĵon, sed ĉar mi ja ankoraŭ ne manĝis, mi proponis iri manĝi kune, mi pagus por ili, se ne estas tro multekosta. Ili jesis kaj ni ekiris por serĉi manĝejon, sed ne estis multe en tiu strato kaj se, ili jam fermiĝis. Ni do post longa tempo trovis bakejon kaj mi pagis por la bulkojn/kuketojn, kiujn ili aĉetis (granda amaso, fakte...). Poste, ili dankis kaj sufiĉe rapide foriris serĉi la stacidomon. Vere stranga afero... mi promenadis sole eble unu horon pli kaj en tute alia loko mi renkontis... ilin denove! Mi do demandis, ĉu ili jam trovis la stacidomon (jam supozante, ke ili mensogis), kaj ili diris, ke ili ankoraŭ ne trovis ĝin. Kaj ili eĉ petis por pli da manĝaĵo, ĉar tiuj eble 12 bulkoj/kuketoj jam ne povis satigi ilin. Mi rekte diris ne, kaj ili foriris. Mi tre miras, kiun sencon ĝi havis. Mi tre gardis mian monujon kaj la homoj ĉirkaŭ mi, do ili verŝajne ne provis distri min por ke iu alia forŝtelu mian monujon kaj ili ja eĉ jesis mian proponon pri iri manĝi kune. Kion ili diris pri la stacidomo (estis iomete malfacile kompreni ilian ĥubejan akĉenton)? Kaj kion ili faris kun la bulkoj/kuketoj? Ĉu vendi aliloke? Mi apenaŭ povas imagi... nu, nur kostis min 5 jŭanojn, do ne estas granda afero, tamen tre stranga.

Vendredo, 22-a de aprilo
Vendrede ni aŭskultis prelegon pri poemoj el la Song-dinastio (do, 宋词, sungci) kaj ties esperantaj tradukoj en similstila formo, kiu nun esperante nomiĝas "ĉinesko". Poste sekvis prelego pri konfuceanismoj en Esperanto kaj la tria ĉi-tage estis de la ĉina esperantista bonzo/monaĥo Miaohui (妙慧, Mjaŭĥŭej) pri budhismo, kiu ĉefe estas filozofio kaj kulturo kun homo kiel sia centro, ne nur religio. Estis tre interesa, sed tamen tre longa prelego. Li havas sian propran blogon ĉe blogo.ebudhano.cn.
Poste li kunprenis nin ĉiujn al sia templo en Wuhan, kiu troviĝas en parko kun multe da diversaj haloj kaj domoj kaj grandaj budhastatuoj ene. Ni trairis kaj rigardis ĉion, dum li klarigis al ni, kio estas kio. Fine ni iris manĝi vegetaran manĝaĵon en la templa restoracio. Mi ja estas granda ŝatanto de vianda manĝaĵo, mi devas konfesi, sed tiun manĝaĵon tie ege ege ege bongustis! Ĝi estis preskaŭ arte farita kaj eĉ kelkaj aĵoj gustis kaj aspektis tute kiel viando, kvankam ne estis.
Estis ankaŭ du vesperaj prelegoj: unu pri la ĉina fluto hulusi (葫芦丝, ĥulusi) kaj unu pri manĝbastonetoj (筷子, kŭajdzi). Ĉu vi iam rimarkis, ke ili kutime estas kvadrataj je unu flanko kaj rondaj je la alia? Tio estas – laŭdire – ĉar en la ĉina mitologio la tero estas kvadrata kaj la ĉielo ronda kaj... nu, mi ne plu rememoras la rilaton al la bastonetoj.

Sabato, 23-a de aprilo
La lasta tago de la konferenco. Oni klarigis, kie kaj kiam la sekvonta IEK okazos (iam en junio 2012) en Svitavy, Ĉeĥio, kun la temo "sciencfikcio kaj robotoj" (mi tial pripensas partopreni kaj prelegi pri la klingona lingvo!) kaj oni anoncis la lokon por la posta renkontiĝo: Thaumiers, en la mezo de Francio. La temon oni balotis kaj voĉdonis por ĝi. Mi, kiel nemembro nombris la voĉdonilojn. Gajnis la temo "Esperanta muziko". Oni ankaŭ voĉdonis por la OSIEK-premion. La gajninta libro estas "Ĉe la akvorando": trilibra traduko de konata(?) ĉina verko, kiun oni poste foraŭkciis por 60 eŭroj al s-ro Müller (la edzo de la supre menciita franca psikoterapiistino). Ankaŭ "Trigo", la ĉina ĉeforganizanto kaj reprezentanto de la Hubei-a Esperanto-Asocio ricevis belan gastlibron (aŭ ion similan; vd. la foton dekstre). Post la kuna tagmanĝo en la apuda hotelrestoracio jam finiĝis la kongreso, oni faris fotojn, ĝisis unu la alian kaj lastfoje interŝanĝis nomkartojn.
Kun Lian Pan (廉盼, Ljen Pan), 23-jaraĝa Esperanto-komencantino el la Shanxi-provinco (山西, Ŝanŝji), mi promenadis iomete pli tra Wuhan, ĉar mi ankoraŭ havis iom da tempo antaŭ mia forflugo kaj planis aĉeti ion por Tik kaj Mhuey kiel vojaĝdonaceton.
Je la 8-a vespere mi prenis la aviadilon reen al Kunming.

Miaj impresoj pri la renkontiĝo? Estis tre interesa afero, kvankam ne tiel amuzplena kiel junulara renkontiĝo. Sed mi parolis multe kun la aliaj, tute malgraŭ iu aĝmalsamo, kaj mi ege ŝatis paroli Esperanton denove. Mi lernis multajn novajn aferojn pri "la ĉina saĝo" kaj tre ŝatis la kunajn esploradojn de la urbo. Kaj la urbo mem? Jes, mi ankaŭ tre ŝatis Wuhan. Ĝi estis tre varma (25°C tiutempe) kaj suna, pli granda kaj pura kompare al Kunming kaj iel la homoj aspektas alimaniere. La loka dialekto estas malfacila por mi. La plej grava malsamo inter la mandarena ĉinlingvo kaj la ĥubeja dialekto estas, ke ili miksas /l/ kaj /n/ iel (mi ne certas, kiam ili diras kion), sed ili eĉ en Esperanto faras tion. Mi multege aŭdis, ke ili ne uzis la akuzativon (aŭ pro elparolaj aŭ scipovaj kialoj) kaj elparolis la artiklon "la" kiel "na". Do alveninte mi vere miris, ĉu la ĉinaj esperantistoj ĉiuj uzas tiun abomenan neologisman prepozicion "na"?! Kaj mi notis vortojn kiel *bezolas, *na jaro mil laŭcent laŭdek laŭ (jes!), *Kantolo, *eldolis, *le, *samidealoj, *juluno, *lun kaj eĉ *probnemo dum la prezentadoj.
Mi ankaŭ aĉetis kaj ricevis kelkajn librojn dum la kongreso: 唐诗选译 – Poemoj de Tang-dinastio de HU Guozhu, SHI Chengtai kaj aliaj, kaj 戒杀护生故事集 – Amo al la vivoj de Miaohui.
Do, entute, estis bonega ideo iri al Wuhan por tiu renkontiĝo.

Ankaŭ nepre spektu mian fotaron ĉe Flickr pri ĝi:
http://www.flickr.com/photos/vortarulo/sets/72157626465495087/

原文链接:http://n-true.livejournal.com/567388.html
回复

使用道具 举报

沙发
发表于 2011-5-17 22:23:05 | 只看该作者

回 楼主(Miaohui) 的帖子

Brila kaj detala artikolo placxas al mi.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 16:42 , Processed in 0.060188 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表