|
Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: “Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!” Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto. |
|