佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
楼主: anniespera
打印 上一主题 下一主题

Vojkamarado

[复制链接]
31#
 楼主| 发表于 2011-6-11 11:25:37 | 显示全部楼层

Jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino, kiuj sidis sur velura trono, havis orajn kronojn sur la kapo kaj longajn trenaĵojn ĉe la vestoj, ĉar iliaj rimedoj tion permesis al ili. La ĉarmaj lignaj pupoj kun vitraj okuloj kaj grandaj lipharoj staris ĉe ĉiuj pordoj kaj malfermadis kaj fermadis ilin, por enlasadi freŝan aeron en la ĉambron. Tio estis mirinde bela teatraĵo kaj tute ne malgaja; sed ĝuste en la momento, kiam la reĝino sin levis kaj ekiris sur la planko, tiam, — Dio scias, kion en efektiveco pensis en si la granda buldogo — la hundo, ne tenata de la dika viandisto, saltis en la teatron, kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo. Estis tute terure.



dramo: ①【剧】剧本 ②【剧】悲喜剧 ③〈转〉恐怖事件
trenaĵo: ①(烟、气体等形成的)拖在后面的长条痕迹 ②(长袍的)拖裾,后裾,裙后裾
rimedo: ①手段,方法 ②办法,措施,补救办法
回复 支持 反对

使用道具 举报

32#
 楼主| 发表于 2011-6-11 11:26:28 | 显示全部楼层

La kompatinda homo, al kiu apartenis la pupteatro, ektremis de teruro kaj estis tre afliktita pri sia reĝino, ĉar tio estis la plej ĉarma pupo, kiun li posedis, kaj nun la abomeninda buldogo demordis al ĝi la kapon. Sed kiam la homoj foriris, la fremdulo: la sama, kiu venis kun Johano, diris, ke li ree ĝin metos en bonan staton. Li elprenis sian vazeton kaj ŝmiris la pupon per la ŝmiraĵo, per kiu li helpis al la kompatinda maljuna virino, kiu rompis al si la piedon. Kiam la pupo estis ŝmirita, ĝi tuj fariĝis denove sendifekta, ĝi eĉ povis mem movadi ĉiujn siajn membrojn, oni tute ne bezonis plu tiri la ŝnuron. La pupo fariĝis kvazaŭ vivanta homo. La homo, al kiu apartenis la malgranda pupteatro, tre ekĝojis. Nun li plu ne bezonis tenadi la pupon, ĝi povis mem danci. Neniu el la aliaj povis tion fari.





aflikti: (tr) 使悲痛,使人苦恼
vazo: ①容器,器皿(指盛液体或固体的瓶、坛、缸、盆、罐、桶、槽等) ②【解】(= vaskulo)血管,脉管,淋巴管 ③【圣】(指承受某种行为或待遇的)人
ŝmiri: (tr) ①涂,抹(油脂或黏性物质),〈转〉贿赂 ②擦油,涂油,(给机器)上油
ŝmiraĵo: 脂粉,化妆品,【药】搽剂,涂擦剂
ŝnuro: ①线绳,绳 ②【数】弦
回复 支持 反对

使用道具 举报

33#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:49:13 | 显示全部楼层
Mi ne povas bone ellerni cxi tiujn novelojn. sed en vortaro mi eltrovis klarigojn de kelkaj vortoj, kiujn mi ne konas, kaj meti ilin en cxi tien. Mi esperas, ke  oni ankaux sxatas cxi tiujn novelojn, kaj povas pli oportune gxui ilin. ^_^
回复 支持 反对

使用道具 举报

34#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:50:28 | 显示全部楼层
Kiam fariĝis nokto kaj ĉiuj homoj en la gastejo enlitiĝis, oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas; la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj ree leviĝis, por vidi, kiu tiel ĝemas. La homo, kiu estis prezentinta la komedion, iris al sia teatro, ĉar el tie estis aŭdata la ĝemado. Ĉiuj lignaj pupoj kuŝis senorde, la reĝo kaj ĉiuj korteganoj, kaj estis ili, kiuj tiel plende ĝemadis kaj rigardadis per siaj grandaj vitraj okuloj, ĉar ili tre deziris ankaŭ esti iom ŝmiritaj per la ŝmiraĵo, por ke ili ankaŭ ricevu la kapablon movi sin mem. La reĝino staris sur la genuoj, tenis alte sian oran kronon kaj petis: “Forprenu ĝin de mi, sed nur ŝmiru mian edzon kaj miajn korteganojn!” Tiam la kompatinda homo, al kiu apartenis la teatro kaj ĉiuj pupoj, ne povis deteni sin de larmoj, ĉar li bedaŭris ŝin sincere. Li tuj promesis al la vojkamarado, ke li fordonos al li la tutan monon, kiun li enspezos pro la prezentado en la sekvanta vespero, se li nur ŝmiros kvar aŭ kvin el liaj plej belaj pupoj. Sed la vojkamarado respondis, ke li postulas nenion alian krom la granda sabro, kiun la teatristo portas ĉe sia flanko; kaj kiam li ĝin ricevis, li ŝmiris ses pupojn, kiuj tuj komencis danci, kaj ili dancis tiel ĉarme, ke ĉiuj knabinoj, la vivantaj homaj knabinoj, kiuj tion vidis, ne povis kontraŭstari al la deziro danci ankaŭ. La veturigisto kaj la kuiristino dancis, la kelnero kaj la ĉambristino, ĉiuj fremduloj, eĉ la fajroŝovelilo kaj la fajroprenilo. Sed ĉi tiuj du renversiĝis tuj, kiam ili faris la unuajn saltojn. Jes tio estis gaja nokto.
回复 支持 反对

使用道具 举报

35#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:50:48 | 显示全部楼层
sabro: 军刀,马刀
kontraŭstari: (tr) [al] 反对,反抗,抵抗,对抗
veturigisto: 【交】赶车人,驭者,驾驶员
kelnero: 侍者,(饮食业的)服务员
fajroŝovelilo: 火铲
fajroprenilo: 火钳
renversiĝi: ①倒转,颠倒 ②翻倒,倾倒,倾覆 ③垮台,覆灭
回复 支持 反对

使用道具 举报

36#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:51:08 | 显示全部楼层
La sekvantan matenon Johano kaj lia vojkamarado diris adiaŭ al ĉiuj, ekiris supren; sur la altajn montojn, tra densaj pinarbaroj. Ili venis tiel alten, ke la preĝejaj turoj sub ili fine aspektis nur kiel malgrandaj ruĝaj beroj en la tuta verdaĵo. Ili povis rigardi malproksimen, sur la distancon de tre multe da mejloj, sur tiajn lokojn, kie ili neniam estis. Tiom multe da belaĵoj en la mondo Johano neniam antaŭe vidis per unu fojo, kaj la suno lumis tiel varme el la freŝa blua aero, li aŭdis ankaŭ, kiel la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj; ĉio estis tiel bela kaj ĉarma, ke en liaj okuloj aperis larmoj de ĝojo, kaj nevole li ekkriis: “Ho bona, amata Dio! mi volus vin kisi pro tio, ke vi estas tiel bona por ni ĉiuj kaj donacis al ni ĉiuj la multajn belaĵojn en la mondo!”

回复 支持 反对

使用道具 举报

37#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:51:52 | 显示全部楼层
bero: 【植】浆果
verdaĵo: 【植】绿色物,植物,草木
mejlo: ①(= angla mejlo)英里(1609.31米) ②较大的长度
ĉasisto: ①猎人 ②【军】狙击兵
korno: ①兽角,(动物头部的)角形物 ②角状物 ③角质物,角制品 ④〈转〉威力的象征,威风,权势 ⑤【乐】号角,(= hupo)【汽】喇叭
回复 支持 反对

使用道具 举报

38#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:53:27 | 显示全部楼层
Ankaŭ la vojkamarado staris kun kunmetitaj manoj kaj rigardis trans la urbojn kaj arbarojn en la belan lumon de la suno. Subite super iliaj kapoj aŭdiĝis strangaj sonoj. Ili rigardis supren: granda blanka cigno ŝvebis en la aero. Ĝi estis tiel bela kaj kantis tiel, kiel ili neniam aŭdis alian birdon kanti. Sed la kantado fariĝis ĉiam pli kaj pli malforta; la cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva, la bela birdo.cigno: ①【动】天鹅属鸟类,天鹅 ②歌人,诗人
ŝvebi: (ntr) [super] ①(鸟)翱翔 ②【空】盘旋 ③(= portiĝi en la aero)飘浮(在空中) ④(= portiĝi en la akvo)【理】漂浮(在水中) ⑤(指抽象的东西)停留在 ⑥〈转〉飘忽不定,徘徊
回复 支持 反对

使用道具 举报

39#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:53:51 | 显示全部楼层

“Du tiaj belaj flugiloj”, diris la vojkamarado, “tiel blankaj kaj grandaj, kiajn havas ĉi tiu birdo, havas grandan valoron; mi prenos ilin kun mi. Nun vi vidos, kiel bone estis, ke mi ricevis la sabron!” Kaj per unu frapo li dehakis ambaŭ flugilojn de la mortinta birdo.

Ili vojaĝis multe, multe da mejloj, trans la montoj, ĝis ili fine atingis grandan urbon kun pli ol cent turoj, kiuj brilis kiel arĝento en la lumo de la suno. En la mezo de la urbo staris belega marmora palaco kun brilanta ora tegmento, kaj ĉi tie loĝis la reĝo.
marmora: 有大理石花纹的,大理石制的
回复 支持 反对

使用道具 举报

40#
 楼主| 发表于 2011-6-12 19:54:26 | 显示全部楼层
Johano kaj la vojkamarado ne volis tuj eniri en la urbon, sed ili restis en eksterurba gastejo, por ke ili antaŭe povu bonaranĝi siajn vestojn, ĉar ili volis ja bele aspekti, kiam ili montros sin sur la stratoj. La mastro rakontis al ili, ke la reĝo estas bona kaj afabla homo, kiu al neniu homo faras ian malbonon, sed lia filino — ho, Dio nin gardu, ŝi estas tre malbona reĝidino. Beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela kaj alloga; sed por kio tio servas? Ŝi estas malbona, kruela sorĉistino, kaj ŝi estas la kaŭzo, pro kiu multaj bonegaj reĝidoj perdis sian vivon. Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi; ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu almozulo; sed li devas diveni tri aferojn, pri kiuj ŝi demandas. Se li povos tion fari, ŝi edziniĝos kun li, kaj post la morto de ŝia patro li fariĝos reĝo super la tuta lando; sed se li ne povas diveni la tri aferojn, ŝi ordonas pendigi aŭ senkapigi lin; tiel malbona kaj kruela estas la reĝidino. Ŝia patro, la maljuna reĝo, estas tre malĝoja pro tio, li tamen ne povas malpermesi al ŝi esti tiel malbona, ĉar li unu fojon diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi, ke ŝi povas mem agi, kiel plaĉas al ŝi. Ĉiun fojon, kiam venas reĝido kaj devas diveni, por ricevi la reĝidinon, li tion ne povas fari, kaj tiam oni lin pendigas aŭ senkapigas. Oni ja ĝustatempe avertis lin, li povis ja rifuzi la svatiĝadon. La maljuna reĝo estas tiel afliktita de tiu tuta malbonaĵo kaj malfeliĉaĵo, ke ĉiujare li dum tuta tago kuŝas sur la genuoj kune kun ĉiuj siaj soldatoj kaj preĝas, ke la reĝidino fariĝu pli bona, ŝi tamen tute ne volas tion fari. La maljunaj virinoj, kiuj trinkas brandon, por funebro donas al ĝi antaŭ la trinkado tute nigran koloron, pli ili ja ne povas fari.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-5 23:00 , Processed in 0.067620 second(s), 13 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表