|
Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo?
Ĉu tio estas la ĉasisto,
Kiu persekutas rapidan kapreolinon,
Kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon?
Ĉu tio estas la militisto, kiu,
Laciĝante marŝas al la gloro,
Renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavoj, soifantaj sangon?
Ĉu tio estas la granda reĝo,
Kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj,
Kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno,
Timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido? |
|