佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
楼主: negxmonto
打印 上一主题 下一主题

匆匆(汉语译成世界语)

[复制链接]
楼主
发表于 2011-6-21 13:50:57 | 显示全部楼层
刘鸿元老师也曾译过此文,现贴出来,与negxmonto及诸位学友共享。
回复 支持 反对

使用道具 举报

沙发
发表于 2011-6-21 13:55:10 | 显示全部楼层
HASTE
2009-09-17 17:19
Verkis Zhu Ziqing   Elĉinigis Laoyuan
Hirundoj forflugis, sed ili iam revenos; salikoj velkis, sed ili iam reverdiĝos; persikfloroj falis, sed ili iam denove disfloros. Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forpasis kaj neniam revenos? ― Se iu ilin ŝtelus, kiu li povus esti? Kie li povus sin kaŝi? Se ili per si mem forkurus, kie ili nun povus esti?
Mi ne scias, kiom da tagoj oni donis al mi, sed mi ja sentas, ke miaj manoj iom post iom fariĝas malplenaj. Kalkulante silente, mi trovis ke jam pli ol ok mil tagoj ŝtele forfluis el miaj manoj. Ĝuste kiel guto da akvo sur la pinto de kudrilo malaperas en la maron, miaj tagoj gutas en la fluon de l' tempo, kaj senbrue kaj senspure. Jam nun la ŝvito fluas de mia frunto kaj larmoj staras en miaj okuloj.
Foririntoj foriris por ĉiam kaj venantoj venas senĉese. Tamen kun kia hasto estas la transiro dume? Kiam mi leviĝas matene, en mian ĉambron la oblikva suno ĵetadas du aŭ tri kvadratojn da lumo. La suno havas piedojn kaj iras per malpezaj kaj kaŝemaj paŝoj; mi do senscie sekvas lin en rotacio. Tiele, la tagoj forfluas el la lavpelvo kiam mi lavas al mi la manojn, malaperas el la bovlo kiam mi manĝas, kaj forpasas de mia fiksa rigardo dum silento. Mi povas percepti, ke li haste foriras, kaj mi etendas miajn manojn por lin reteni, sed li daŭre iras preter miaj tenantaj manoj. Dum mi kuŝas en la lito vespere, li movlerte transpaŝas mian korpon kaj preterglitas miajn piedojn. Tuj kiam mi denove malfermas miajn okulojn, la tuta tago estas forpasinta. Mi suspiras kun la vizaĝo kaŝita per la manoj, tamen la nova tago komencas ekbrile pasi en la suspiro.
Kion mi povas fari en tiu vivoplena mondo kiam miaj tagoj forkuras rapidege? ― Nenion alian ol heziti, ol hasti. Kio restas ĉe mi en la pli ol ok mil tagoj haste forpasintaj, krom hezitado? La forpasintaj tagoj estas disblovitaj kiel fumo de venteto, aŭ vaporigitaj kiel nebuleto de la matena suno. Kiajn postsignojn mi lasis post mi? Ĉu mi iam postlasis al mi signon filandro-similan? Mi alvenis al tiu ĉi mondo, tutnuda; ĉu mi devos reiri, en palpebruma daŭro, ankaŭ tutnuda? Sed tamen ne estas juste, kial mi devas entrepreni tiun vivdaŭran vojaĝon por nenio?
Nun, vi saĝuloj, diru al mi, kial niaj tagoj forlasis nin kaj neniam revenos?
La 28an de marto, 1922
Elĉinigis junie 2008
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
发表于 2011-6-21 15:47:23 | 显示全部楼层
上面的中文不太完整,我在百度上下了一份,贴出来供参考吧。
回复 支持 反对

使用道具 举报

地板
发表于 2011-6-21 15:48:01 | 显示全部楼层
《匆匆》
  朱自清先生的散文名篇。
  燕子去了,有再来的时候;杨柳枯了,有再青的时候;桃花谢了,有再开的时候。但是,聪明的,你告诉我,我们的日子为什么一去不复返呢?——是有人偷了他们罢:那是谁?又藏在何处呢?是他们自己逃走了罢!现在又到了哪里呢?
  我不知道他们给了我多少日子;但我的手确乎是渐渐空虚了。在默默里算着,八千多日子已经从我手中溜去;像针尖上一滴水滴在大海里,我的日子滴在时间的流里,没有声音,也没有影子。我不禁头涔涔而泪潸潸了。
  去的尽管去了,来的尽管来着;去来的中间,又怎样地匆匆呢?早上我起来的时候,小屋里射进两三方斜斜的太阳。太阳他有脚啊,轻轻巧巧地挪移了;我也茫茫然跟着旋转。于是——洗手的时候,日子从水盆里过去;吃饭的时候,日子从饭碗里过去;默默时,便从凝然的双眼前过去。我觉察他去的匆匆了,伸出手遮挽时,他又从遮挽着的手边过去,天黑时,我躺在床上,他便伶伶俐俐地从我身上跨过,从我脚边飞去了。等我睁开眼和太阳再见,这算又溜走了一日。我掩着面叹息。但是新来的日子的影儿又开始在叹息里闪过了。
  在逃去如飞的日子里,在千门万户的世界里的我能做些什么呢?只有徘徊罢了,只有匆匆罢了;在八千多日的匆匆里,除有徘徊之外,又剩些什么呢?过去的日子如轻烟,被微风吹散了,如薄雾,被初阳蒸融了;我留着些什么痕迹呢?我何曾留着像游丝样的痕迹呢?我赤裸裸来到这世界,转眼间也将赤裸裸的回去罢?但不能平的,为什么偏要白白走这一遭啊?
  你聪明的,告诉我,我们的日子为什么一去不复返呢?
回复 支持 反对

使用道具 举报

5#
发表于 2011-6-24 17:13:28 | 显示全部楼层
王崇芳老师也译过此文,一并贴出,供大家欣赏。
回复 支持 反对

使用道具 举报

6#
发表于 2011-6-24 17:14:39 | 显示全部楼层

HASTECO

Zhu Ziqing


Hirundoj forflugas kaj iam revenas; salikoj sekiĝas kaj iam reverdiĝas; persikujoj perdas la florojn kaj iam refloras. Sed diru al mi, amiko saĝa, kial niaj tagoj forpasintaj neniam revenas? — Eble iu ilin forŝtelis? Kiu do tiu estis? Kaj kie ili estas kaŝitaj? Aŭ ili forkuris de mi per si mem? Kaj kien do?

Mi ne scias, kiom da tagoj estas destinitaj al mi por vivi; kaj tamen en efektiveco miaj manoj iom post iom malfortiĝas. En silento mi kalkulas, ke jam pli ol ok mil tagoj forpasis preter miaj manoj. Kiel gutetoj da akvo falas de pinglopinto en la maron, tiel miaj tagoj faladas en la tempofluon, sen sono kaj sen postsignoj. Kaj mi ne povas deteni min de larmoj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

7#
发表于 2011-6-24 17:15:05 | 显示全部楼层

Tagoj nur pasas, tagoj nur venas, inter la tempo pasinta kaj la tempo venonta, kiel haste do pasas miaj tagoj? Kiam matene mi ellitiĝas, garbo da sunradioj falas oblikve en mian ĉambreton. La suno havas ja krurojn! Nerimarkate ĝi moviĝas, kaj ankaŭ mi moviĝas kun ĝi. Sekve, kiam mi lavas al mi la manojn, la tempo pasas preter la lavpelvo; kiam mi manĝas, la tempo pasas preter la manĝovazo; kaj kiam mi mutas, la tempo pasas preter miaj okuloj fikse rigardantaj. Mi rimarkas ĝian hastan pasadon, kaj kiam mi etendas la manon por ĝin haltigi, ĝi daŭre forkuras preter mia mano etendita. Nokte, kiam mi kuŝas en la lito, ĝi facilmove transpasas mian korpon kaj forflugas de miaj piedoj. Kiam mi malfermas la okulojn kaj revidas la sunon, mi ekkonscias, ke ankoraŭ unu tago forŝteliĝis. Kaj kiam mi ĝemspiras kaŝante al mi la vizaĝon per la manplatoj, la nove-venanta tago komencas pasi kiel ombro dum miaj ĝemspiroj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

8#
发表于 2011-6-24 17:15:29 | 显示全部楼层

Dum la tagoj flugrapide forpasintaj, en tiu ĉi mondo, kiu konsistas el milionoj da familioj, kion do mi povis fari? Nur vagi, nur lasi la tempon forpasi en hasteco. El la pli ol ok mil tagoj, kiuj haste forpasis, kio do restas al mi, krom vagado? La pasintaj tagoj malaperis, kiel malpeza fumo disblovita de la vento, aŭ kiel nebuletoj dispelitaj de la matena suno. Kiajn postsignojn do mi lasis? Ĉu mi iam lasis postsignojn eĉ apenaŭ videblajn kiel ŝvebantaj fadenoj de araneaĵo? Nuda mi venis en tiun ĉi mondon, ĉu nuda mi devos tre baldaŭ reiri? Mi plendas nur: kial do mi estas destinita veni kaj foriri pro kaj por nenio?

Do diru al mi, amiko saĝa, kial niaj tagoj forpasintaj neniam revenas?


La 28-an de marto 1922
回复 支持 反对

使用道具 举报

9#
发表于 2011-6-24 17:16:03 | 显示全部楼层
上文源自王崇芳网文
回复 支持 反对

使用道具 举报

10#
发表于 2011-6-24 17:19:25 | 显示全部楼层
negxmonto

你在学习很短的时间内,能做出自己的翻译,实在令人羡慕。我到现在都还翻译不出来呢。之所以贴出2位老师的译作,一是跟大家分享,二来也希望你能从中得到启发。你实际翻译过,所以应该收获最大。加油啊!
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-4 17:28 , Processed in 0.082026 second(s), 13 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表