|
七记耳光第一讲
La 1-a leciono
LA TUTA LONDONO RIDAS
Sur la unua paĝo de ĉiuj ĵurnaloj, grandaj kaj malgrandaj, aperas la sekvanta diklitera informo:
Mi, la subskribinta senlabora inĝeniero, deklaras, ke sinjoron AstorTerbanks, 1a ĝeneralan prezidanton de la Unuiĝintaj BritajŜtalfabrikoj, la listogvidanton de la anglaj impostpagantoj, Iafinancan eksperton de la ĉiamaj registaroj, la dunginton dekvardeksepmil laboristoj, dum unu semajno komence de morgaŭ mivangofrapos unu fojon ĉiutage antaŭ atestantoj. En tio povos minmalhelpi nek ĉiela, nek tera potenco. Mia celo estas, ke sinjoro AstorTerbanks bone lernu kaj laŭvalore taksu la gravecon de la numero sep.
William Tenson MacPhab.
Nun la tuta Londono bolas. Ĉu en oficejo, ĉu en la kinejo. ĉu en kafejo. ĉu en hotelo, oni parolas pri ĝi.
Ne nur maljunaj, lacaj uloj, sed ankaŭ naivaj, petolaj knabojinteresiĝas pri ĝi; ne nur senokupaj dandoj, koketulinoj, sed ankaŭseriozaj, pedantaj homoj turnas sian atenton al ĝi.
Ĉiujnvortojn el la deklaro oni povas parkere eldiri, Ĝi maldormigas lapensemajn, nervozigas la sentemajn, maltrankviligas la seriozajn,tiklas la scivolajn...
Vangofrapi la potencan ŝtalreĝon? Kajtiom pli, en ĉiu tago de unu semajno? Ĉu ne iom tro?...ĉu tio ne estaspli ol fantazio aŭ fanfarono aŭ galimatio?
Nenio mankas al la ŝtalreĝo, nek mono nek nomo nek potenco. Grego da gardistoj, armeo da detektivoj...
Sed vi, senlabora junulo, havanta nek forton nek monon.
Neeble! Neniel eble!
Tio estas nura fanfarono, por famigi sin, por altiri la publikan atenton,
Tio estas pura aŭdaco, por mistifiki la kredeman, pekeman mondon.
Tio estas nenio alia ol frenezo, jes, frenezo, Nur frenezulo povastioa fari... kaj la gazetaro, tiel stulta kaj blinda, ke tia sensencagalimatio aperis!
Sed la tuta Londono amuziĝas de tio. La tutaLondono ridas. Kaj plej forte, plej arnuziĝe ridas tiu homo, nomataAstor Terbanks, kaj lia filino...
miao hui |
|