佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3637|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

转帖--七记耳光第3讲

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2010-5-2 15:57:46 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
七记耳光第3讲



La 3-a leciono

LA UNUA VANGOFRAPO

Tenson vokas telefone la urban palacon kaj parolas kun la pordisto.
"Halo! Cxi tie la sekretariejo. Cxu la sxoforo estas tie?"
"Jes, li atendas."
"Diru al li, ke el la Reprezentejo ni sendos tien novan Buick-auxton; li provu gxin. La reprezentejo sxatus, se li konatigxus kun la nova risort-sistemo. "
Tenson pagas unu pundon, por kiu sumo li povas uzi Buick-auxton de la unua horo tagmeze gxis la tria. Gxi kostas iom multe, sed por Tenson gravas, ke gxi estu aristokrata kaj nova auxto. Ankaux lia ekstero estas aristokrata kaj nova. Mallargxa, pinta vangobarbo ornamas lian vizagxon.
Post dek du minutoj li estas en Kensington kaj haltas antaux la urba palaco de Terbanks.
"Cxu vi estas la sxoforo de s-ro Terbanks?" singarde Tenson demandas.
"Jes, mi estas, " respondas la viro. "Oni telefonis de la sekretariejo, ke mi elprovu la veturilon..."
"Bone, " respondas Tenson. "Nun vi gvidu gxin kaj provu ankaux sur monta vojo."
Kvin minutojn antaux la dua, tri sinjoroj venas malsupren el la palaco. Poste kvara sinjoro venas. Lia aspekto kriegas jam de malproksime, ke li estas privata detektivo. Vigligxas la sxtuparo: servistoj, suboficistoj kaj du pordistoj faras kordonojn kune kun la sxoforo de Terbanks, kaj inter la kordonoj venas malsupren la prezidanto: Astor Terbanks.
La detektivo kun viglaj okuloj proksimigxas al Tenson sidanta en la auxto. Tenson premas la kuplilon kaj ekfunkciigas la motoron. La afero ne tiel aspektas, ke gxi sukcesos. La afero ne tiel aspektas, ke gxi sukcesos. La detektivo suspekte observas la profilon de Tenson kaj ankaux la aliaj proksimigxas al la auxto. Tiam servisto en uniformo boras por si vojon inter la kordonoj kaj transdonas leteron al Terbanks. La prezidanto malfermas la leteron, tralegas kaj ekkrias:
"Kaptu la serviston! Li estas! En la letero li anoncas, ke li vango..."
Li ne povas dauxrigi, cxar jam pli ol dek saltas al la servisto en uniformo. Tiu lasta ektimas kaj forkuras. Oni persekutas lin.
Terbanks mansignas al la pordisto, ke cxio estas en ordo. Li mem rapide iras al la auxto.
"Kio?" Li demandas."Cxu nova auxto?!"
Tenson turnas sin. "Jes!" li diras lauxte, ke ankaux la pordisto auxdu lin, "kaj jen la unua vangofrapo!"
En tiu momento lauxte sonas la frapo sur la vango de Terbanks. Tenson delasas la pedalon kaj la auxto ekkuras. Gxi rapide malaperas...
La vesperaj jxurnaloj publikigis sur la unua pagxo.
"Tenson MacPhab plenumis sian minacon!"
"Surstrate li vangofrapis la sxtalregxon!"
"MacPhab forigis la kutiman veturilon de Terbanks. En la decida momento li sukcesis direkti la atenton al servisto..."

   佛光
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-6 22:09 , Processed in 0.062906 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表