§ 5.<xml:namespace prefix="o" ns="urn:schemas-microsoft-comfficeffice" /><o:p></o:p>

La birdoj flugas. — La kanto de la birdoj estas agrabla. — Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. — La knabo forpelis la birdojn. — Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. — Bonaj infanoj lernas diligente. — Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. — De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. — Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo. — Mi legas libron. — La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. <o:p></o:p>