佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4581|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

La rakonto de sencerbulo    -- Zhang Tianyi

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-12-15 08:00:01 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  Iu tage okazis vespera kunsido de rakonto, en kiu Zhao Jialin rakontis iun sensencan rakonton, kies komenco estas jene: "Estas tia homo, kiu aŭskultas lecionon senzorgeme. Li mem restas sencerbuma al sia hejmtasko. Sed nur dependas de aliuloj..."
  Ekridegis ĉiuj knaboj.
  "Ne estu permesata moki aliulon!" diris laŭte iu dika knabo kun rondforma kapo, kies vizaĝo tute ruĝiĝiŝ. "Kiun vi diras? Kiel li nomiĝas?"
  Gapita iomete, Zhao Jialin ekrespondis: "Lia familia nomo estas Zhao, nomata Zhao Dahua, ĉu bone?"
  Kelkaj knaboj reridis kun miksita sono.
  Sed la vizaĝo de la dika knabo ankoraŭ restis ruĝa, eĉ li ankaŭ paŭtis.
  Ĉiuj eksilentis iom post iom, Zhao Jialin rakontis daŭre.
  Li diris, ke Zhao Dahua kondutis ne malbone en alia flanko, ekzemple li volente servas al aliuloj kaj posedas ankaŭ sian idealon -- li volos esti utila homo en estonteco. Tamen li havas ĉi tiun difekton: li plej timemas cerbumon. Kiam liaj samlernejanoj helpis lin kiel fari matematikon, tamen post longtempa klarigado li nur rigardis ilin per sia rondaj okuloj.
  "Ĉu vi jam komprenis?" demandis la samlernejanoj, &quotripensu vi mem pri ĉi tiu problemo."
  "Mi mem pripensu? -- Mi devas cerbumi pri tio, kiel povas esti tiamaniere?"
  Dum komponado de artikolo la samlernejanoj elkomponos baldaŭ, tamen Zhao Dahua ankoraŭ tuŝas la pinton de la plumo per sia lango kaj gapas kontraŭ la temo: "Mia familio -- kiel skribu pri ĉi tiu temo? Mia familio..."
  Atentigis lin la instruisto.
  "Certe, ĉiu povas komponi ĝin, kiuj estas en via hejmo? Kiel ili vivas? Kiel ili vivis antaŭe, kiel vivas nuntempe? Vi pripensu pri tio."
  "Jen, refoje pripensu, ja estas abomenindaĵo!" Zhao Dahua ĉiam grumblis, ke oni helpis lin ne sufiĉe. La helpo bezonata de li signifas, ke ĉio estu anstataŭata por li de pensado ĝis agado. Tamen li mem neniam cerbumu.
  Ju pli do li estu sencerbuma, des pli senutiliĝas lia cerbo, kvazaŭ senmovebla maŝino rustiĝas.
  Zhao Dahua pli kaj pli konfuziĝas, eĉ li bezonas vekon de aliulo por viziti lernejon ĉiutage..."
  "Kio! Tiel konfuzita!" interrompis la dika knabo kun rondforma kapo. "Kiom da jaroj li havas?"
  "Kion da jaroj? -- eĉ li men ankaŭ ne memoris klare. "Respondis Zhao Jialin. "Li bezonas demandi al sia pli juna fratino."
  Verdire Zhao Dahua ne memoris sian aĝon. Kvankam lia patrino diris al li, ke je la unua de septembro li ĵus estas dek kvar jaraĝa -- tamen tio ja estas tro malsimpla, li ne cerbumu pri tio. Li do vokis sian pli junan fratinon:
  "Fratineto, vi estas bona knabino. Memoru tion por mi."
  "Sencerbumulo" -- fariĝis kromnomo de Zhao Dahua..
  Iu vespere de sabato, la fratineto faris kemian ludon hejme kun siaj keklaj gesamlernejanoj. Kia ludo? -- Komperneble tio maltaŭgas al la cerbo. Zhao Dahua eĉ ne volas aŭskulti pri tio. Tamen subite -- dum lia sensingardemo -- Duono da frazo ekŝvebas senperfekte en liajn orelojn.
  "Jam sufeĉas nur duon-gramo... Pesi estas necese..."
  &quotesi estas necese?" Zhao Dahua bonfaros decideme al aliulo kaj elkuris eksteren, "Mi prenu!"
  Post momento li revenis. Oni aŭdis, ke li piedpremis surteren tre peze, kvazaŭ li sentis sufiĉan laciĝon post paŝado. Enirinte la pordon li spiregis senĉese kun plenplena ŝvito sur sia kapo. Ĉiuj homoj estis surprizitaj pro tio. Ho, Zhao Dahua estis alportanta pesilegon, kiu utilas nur por la pesado de karbo.
  La fratineto ekkriegis -- ŝi havas tian mankon: kriema.
  " Rigarda! Vi ne pripensas, por kio utilas la pesilego!"
  "Mi neniam vundos mian cerbon" murmuris Zhao Dahua. "Malgraŭ ĉio mi ne fariĝas kemiisto. Mi preferos fiŝkaptadon en estonteco. Ho, mi ŝatas fiŝhokadon. Morgaŭ antaŭtagmeze mi faros fiŝhokadon. Hej, fratineto, vi estas bona knabino, memoru iomete por mi. "
  Eldirinte li ekoscedis kaj enlitiĝi kun malvigla mieno.
  Unue li ordigis sian litkovrilon, demetis sian veston malrapide kaj babilaĉis keklajn frazojn sekve li enlitiĝis
  Jus li kuŝis --
  "Aj, dolore!"
  "Kio, kio? Kiu parto doloras?" ĉiuj estis konfuzitaj.
  "Doloras dorso. Aj, tre dolore!"
  Li eksidiĝis sin subtenante per siaj brakoj. Li eksentis pli da boniĝo. Tamen kiam li rekuŝis, tiam li sentis doloron denove. Li do tuj renversis sian korpon kaj ekdormis surventre. Tamen li ĵus dormis surventre, li refoje kriegis: "Aj, doloras ventro!"
  Renversinte sian korpon rapideme. Li ekkuŝis maldekstre, ĉifoje doloris la maldekstra parto de la talio, li do provis kuŝi dekstre. Aj, ne taŭgis, la dekstra parto de la talio doloris! Kuŝu surdorse -- ankoraŭ doloris la dorso!
  "Venigu kuraciston rapide! Venigu kuraciston rapide!" Zhao Dahua kriis angore unu flanke, aliflanke li malsupren rampiĝis de la lito. Li ne kuraĝis kuŝi plu pro doloro. "Ja estas stranga malsano!"
  Venis la kuracisto, kiu faris detalan demandon pri lia malsano. Nur malaperis doloro sur lia tuta korpo. La kuracisto inspektis la temperaturon kaj pulson, ankaŭ inspektis la koron kaj pulmo. Sed nenian malsanon li trovis.
  La kuracisto diris :
  " Estas nenio. Bone endormiĝu!"
  Ekendormiĝu, tamen li refoje sentis doloron surdorse aŭ surventre aŭ surtalie. Dum li ellitiĝis, ĉio restis en bona ordo.
  "Tio nur okazos en la fabelo. "Svingante la kapon diris la kuracisto: "Oho, eble io stranga estas sur via lito."
  Pri ĉi tio neniam esploris Zhao Dahua, kiu timis vundi sian cerbon.
  Tamen la fratineto tuj alkuris por kontroli lian liton. Ŝi forlevis la litkovrilon kaj trovis iun nigran objekton -- tiel grandan kiel korbopilko -- ĝi kuŝis trankvile sur la kuseno.
  Ĉiuj estis surprizitaj
  "Ho! Kio estas tio?"
  Oni vidis, ke ĝi estas pesilo.
  Zhao Dahua endormiĝis kviete tutan nokton. Kiam li vekiĝis je la sekvanta mateno. Li ankaŭ ne sciis, kioma horo estas nun. Li nur aŭdis, ke la fratineto faris gimnastikajn ekzercojn laŭ radia muziko kune kun geknaboj en la korto. Zhao Dahua ekgapis.
  "Kion mi faru? Kion mi devas fari? Fartineto, fratineto." Li vokis: "Fratineto, vi estas bona knabino. Diru al mi, kian planon mi havas hodiaŭ?"
  "Ĉu vi ne diris, ke vi faros fiŝhokadon?" &quotrave prave!" Zhao Dahua ekelitiĝis. Li surportis sian veston, surmetis pantalon rapideme kaj iris malsupren de la lito. Li ĵus volis lavi sin, subite li falis surteren kun la sono "Bada".
  Ŝajnis, ke liaj du piedoj ne apartenis al si mem. Li ĝuste surrampis malfacile kaj ekfaris paŝadon antaŭen -- kiam liaj piedoj ankoraŭ ne faris paŝon. Li refoje surteren kun la sono "Bada".
  "Aj. kiel malfeliĉa mi estas! Venu rapide!" Li apogis la litrandon por stariĝi unu flanke aliflanke li vokis: " Mi falis foje refoje!"
  Li eksidiĝis por inspekti iomete. Nun li jam sentis nenian suferon. Li provis stariĝi, ankaŭ estis nenio. Tamen liaj piedoj estas senmoveblaj -- se li iom moviĝus lia korpo ekŝanceliĝus kiel turbo elturniĝanta kaj tuj falis teren surventre
  " Venigu kuraciston rapide! Ĉi tiu foje vere okazas stranga malsano! Kvazaŭ io baras min fari paŝadon!"
  "Rigardu vian kruron. Kio okazas?"
  Tion dirinte lia patrino venis rapideme el la najbara ĉarmbro.
  Post rigardo Zhao Dahua multe korŝiriĝis, ĉar li ĵus trovis, ke li perdis unu kruron!
  "Aj, perdiĝis" li ekploris, "Mia dekstra kruro perdiĝis!"
  "Kiel vi povas perdi vian dekstran kruron?" urĝis lia fratineto
  "Mi neniam pripensis pri ĉi tiu problemo. Kiu scias kien ĝi forkuris? Fratineto vi estas bona knabino, vi do pripensu pri tio por mi."
  La fratineto ekkontrolis liajn krurojn kaj tuj kriegis:
  "Rigardu! Kiel vi surmetis vian pantalonon?"
  Origine la du kruroj de Zhao Dahua -- Spite al la maldekstra kruro aŭ al la dekstra, kiuj ĉiuj enŝtopis unu krurumon eĉ la dekstra kruro ankaŭ kaŝis en la maldekstran krurumon.
  Pasis duono da horo, li al fiŝhokis. Li atingis iun akvujon kun plezuro portante fiŝhok--stangan kaj sitelon. Li metis sian fiŝhok-stangon surteren kaj sekve portis la sitelon por plenigi akvon, -- en kiu naĝos fiŝoj.
  Li plenigis unu sitelon da akvo, kiun li portis de la bordo kaj metis ĝin surteren, kiam li klinis sian talion, li ekkriis sentolereble de granda surprizo: "Jen, fiŝhokstango!"
  Li rigardis kaj rigardis. Ĝi ja estas tre bona fiŝhokstango.
  "Kiu ĝin perdis?" Rigardis ĉirkaŭen Zhao Dahua."Kies? Kies?"
  Respondis neniu. Li levis la fiŝhokstangon kaj demandis laŭte kelkajn fojojn, ankoraŭ neniu respondis. Li senis sin iom malkontente pro tio:
  " Kiu estas tiel malzorgema? Eĉ ne scias la objekton perditan!"
  Turninte sian korpon li do demandu plu al alia flanko...
  Kiam li ĵus turnis sian korpon kaj ekfaris paŝon antaŭen, tiam li tuŝis tiun akv-sitelon. Li tuj falis surteren kune kun la sitelo.
  Li surprenrampiĝis de la tero. Post rigardo li ekkoleregis:
  " Estas kiu nebulkapulaĉo! -- Li metis la akvsitelon ĉi tie!"
  Jen! Liaj vesto kaj pantalono estis tute malsekitaj de ĝi, eĉ lia korpo plenplenis de koto!
  "Certe mi laboros en publika higien-departemento en estonteco." Murmure Zhao Dahua unu flanke, kaj aliflake li revenis hejmen kun du manoj malplenaj. "Kiu ajn estas malpermesita malpurigi ies korpon, estas ankaŭ malpermesita tiu, kiu malsekigis ies veston, ĉar tio kondukas al malhigieno..."
  Lia domo situas norde de iu strateto, al kiu li enpaŝis laŭ kutime de la okcidenta enirejo, kaj faris paŝon antaŭen ĉirkaŭ cento da paŝoj, en la maldekstra flanko troviĝas unu pordo, kie estas lia domo -- eraras nenio. Tamen hodiaŭ li eniris ĝin de la orienta enirejo. Li denove faris paŝon antaŭen ĉirkaŭ cento da paŝoj, li ekfrapis la pordon en la maldekstra flanko tre urĝeme.
  "Rapide malfermu pordon, fratineto, rapidu! Fratineto!"
  En tiu domo, kiu situas en la suda flanko de la strateto, loĝis iu maljuna avino kun blankaj haroj. Ĝuste tiam ŝi rakontis rakonton la sia nepineto. Ŝi ekaŭdis la frapadon: "Kiu estas?" ŝi demandis kaj eliris por malfermi la pordon.
  Levinte sian kapon por rigardi, Zhao Dahua eksurprizis kaj faris paŝon malantaŭen. "Aj, fratineto! Kiel ..." Nenio li povis eldiri de granda surprizo." "Kial vi fariĝis tiel maljuna post monento de mia forirado?"
  Lia domo ĵus situas en la kontraŭa direkto iom oblitiva. Lia fratineto estis lavanta sian librosakon en la korto, ŝajnis, ke ŝi aŭdis la vokon de Zhao Dahua, ŝi do rapideme elkuris por rigardi. Kio okazis? Ŝi vidis, ke li ĵus traktis kun la maljuna avino per mirakla mieno, li volis eniri persiste tiun domon por ŝanĝi veston.
  La fratineto ne povis sin deteni de tio kaj ekkriegis: "Rigardu, kiel konfuzita vi estas! Eĉ vi ne konis vian propran domon!"
  Eksilentis Zhao Dahua, kiu turnis sian vizaĝon por rigardi la fratineton kaj gratis sian kapon:
  "Kies knabino estas vi? Mirindaĵo! Mi interparolas kun mia fratineto, kio rilatas al vi? Por kio vi tiel laŭte kriegas!"
  Zhao Jialin jam finis sian rakonton. La dika knabo kun rondformo kapo eldiris sian opinion al li:
  " Ju pli vi parolis, des pli absurdiĝis, ja estas sensencaĵo!"
  "Ekzistas nenia rimedo!" Respondis Zhao Jialin. "Iu ju pli sencerbumos, des pli faros absurdaĵon. "
  "Tamen mi ne kredas!" Turnis sian kapon la dika knabo kaj diris: "kiel oni povas fariĝi tiel maniere! Ĉi tio nur estas fabelo..."
  Li bone komprenis, ke ĉiuj rigardis lin kun rideto. Lia vizaĝo ekruĝiĝis. Li rigardis neniun kaj nur akrigis la krajonon unuanime per malleviĝinta kapo -- Fakte la krajono ankoraŭ restis en bona ordo. Finiĝis la kunsido, li ektrenis la brigadestron kaj demandis al li per malpeza sono.
  "Diru al mi, diru al mi, ĉu oni vere povas fariĝi kiel Zhao Dahua?"
  (Esperantiĝis Qiu Guanjin)
  1987--12--04

回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-25 03:54 , Processed in 0.079125 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表