佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 7633|回复: 2
打印 上一主题 下一主题

Verketo pri la vojaĝo al Lageto Xiangŝitang

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2011-12-15 08:41:18 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  Verketo pri la vojaĝo al Lageto Xiangŝitang

  Lageto Xiangŝitang estas tre bela loko, kie estas bela lageto, multaj montoj, arboj, arbustoj kaj tiel plu. Kaj tie estas malgranda templo, en kiu iam loĝis Majstro Shoude, la budhisma instruisto de Majstro Miaohui. Do ĝuste pro tio ni ekvojaĝis al tie.
  La vetero de tiu tago ne estis tre bona. Estis nebulo kaj malgrada pluveto. Ĉar en la nunatempo jam estas vintro. Kuitme, en la nordo de Ĉinio estas tre malvarme. Do ni ekvojaĝis en la maldensa nebulo. Sur la vojo mi aŭskultis rakonton pri Majstro Shoude . La kunvojaĝaj Majstroj rakontis al mi, kial Majstro Shoude loĝis tie, kaj kiel li diligente praktikis budhhismon. Parolante dum irado sur la vojo ni estis tre ĝojaj. Kiam ni iris ĝis vojkruciĝo. Majstro Longhui diris al ni, ke unu el ili atingis al granda ĝardeno de vinbero en nia proksimo. La alia atingis nia celloko--Lageto Xiangŝitang. Sed trapasinte la vojkrucon, ni renkontis kotan vojeton. Dum nia irado sur la kota vojeto, ĉiuj ŝuoj de ni estas kotoplenaj. Post la gvidado de tiuj ĉi lokanoj. Finfine ni atingis la Lageto Xiangŝitang.
  Ho! La lageto estis tre bela. Akvo fluis de roko, falis al subajn rokojn kaj fariĝis malgranda lageto. La subaj rokoj estis tute naturaj. La akveroj disflugis kvazaŭ perloj. La sono de la fluado disaŭdiĝis kvazaŭ muziko. Laŭ direkto de la fluo, la akvo fluis al densaj herbaroj en malproksimo. Fluanta akvo, malgranda lageto, kaj maldensa nebulo. Oh ili fariĝis belega natura bildo. Kaj tie ni faris multajn fotojn.
  Sur la lageto estas kelkaj kavernoj, en kiuj ŝajne iam loĝis homoj. Ni paŝis sur la roka ponto, kaj atingis la kavernojn. "Oh! Malgrandaj brasikoj." mi diris. Kiam ni staris antaŭ la kavernoj. Mi trovis, ke oni ankoraŭ plantis malgrandajn braskojn antaŭ la kavernoj." Ĉi tie vere estas la Lando de Florantaj Persikarboj--fikcia lando de paco for de la tumulto de la mondo. Tiam ĝuste estis tagmezo. Do ni ĉiuj tagmanĝis en malplena kaverno. Post la tagmanĝo ni ankoraŭ daŭrigis nian vojaĝon.
  Poste ni iris en la longan valon. Ni iris laŭ la vojeto ĉe la longa valo. Sur la vojeto estas kelkaj malgrandaj montoj; iuj kreskas en tiaj formoj, iuj kreskas en aliaj formoj. Sur la vojeto ankaŭ estas multaj plantoj, ekzemple sovaĝaj jujubarbetoj, persimonarboj, pomarboj. Kiam mi iris al pli alta loko por rigardi de alte foren en la maldensa nebulo. Oh tio vera estis granda ĝuo.
     http://www.tudou.com/programs/view/foX_lrBnK50/



回复

使用道具 举报

沙发
发表于 2016-8-10 21:08:39 | 只看该作者
Dankon por via verketo kun detala priskribo pri la lageto Xiangŝitang,! ŝajne al mi,ke en mia cerbo imagas pejzaĝan bildon.
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
发表于 2018-10-17 05:40:01 | 只看该作者
Jen ŝia verketo antaŭ kelkaj jaroj.
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-25 20:57 , Processed in 0.070321 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表