Oka Lecinono A Honesta barbohakisto
Malriĉa viro hakis arbojn en la arbaro apud rivero kaj hazarde lasis fali sian hakilon en la akvon. Tre malgaja li poste eksidis sur la riverbordo kaj akre plendis pri sia malfeliĉa sorto.
Subite Merkurio elakviĝisl, kaj post kiam li aŭdis, kio okazis al la malriĉulo, li subakviĝis, kaj tuj poste ree elakviĝis kun ora hakilo en la mano,"Ĉu tiu ĉi hakilo estas la via?" Li demandis al la malriĉulo, sed ĉi tiu honesta viro neis senhezite.
Denove subakviĝis Merkurio, kaj baldaŭ reaperis portante arĝentan hakilon, sed ankaŭ tiun la arbohakisto ne akceptis.
Post la tria subakviĝo Merkurio ree aperis, sed ĉi-foje kun la hakilo de la hakisto. Ĝoje la honestulo ricevis sian propraĵon el la mano de Merkurio, kiu donis al li ankaŭ la du aliajn hakilojn, rekompencante lin pro lia honesteco.
Ĝojege la arbohakisto rakontis la okazintaĵon al siaj geamikoj, kaj tuj unu el ili kuris al la rivero kaj intence lasis fali sian hakilon en la akvon.
Plorĝemante kaj plendante li eksidis ĉe la bordo de la rivero kaj atendis la alveno de Merkurio, kiu efektive post nelonga tempo aperis.
Ankaŭ al tiu hakisto la dio volis helpi, sed kiam li elakviĝis kun ora hakilo, la malhonesta viro tuj klopodis ekprenis ĝin, dirante, ke ĝi estas la lia. Kolere Merkurio ree subakviĝis forportante la oran hakilon, kaj ne plu revenis. La malhonestulo sidis nun apud la riverbordo, havante nek la oran hakilon nek sian propran posedaĵon, kaj tiamaniere li suferis la justan punon pro sia malhonesteco. (El "Ilustritaj Rakontetoj" de A.Kenngott) |