|
La 14-an de novembro Hiroyuki Konuma, ĝenerala direktoro de Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo (NAO) de Unuiĝintaj Nacioj kaj regiona reprezentanto por Azio kaj la Pacifiko, diris, ke kelkaj ĉefaj rizproduktantoj, Ĉinio kaj Tajlando, sinsekve renkontis katastrofojn de senpluveco kaj inundo, tamen la totala produktokvanto de rizo en 2011 ankoraŭ kreos la novan rekordon en la historio.
Hiroyuki Konuma diris, ke inundo havis limigitan influon al la rizproduktado de Tajlando kaj ege malgrandan influon al tio de Vjetnamio. Samtempe la produktokvanto de aliaj rizproduktantoj stabile kreskis, precipe tiu de Ĉinio grandamezure altiĝis, kio kreskigos la totalan produktokvanton de rizo en la tuta mondo kurantajare je 3%. Espereble la totala produktokvanto de rizo en la tuta mondo atingos 721 milionojn da tunoj kaj superos tiun de la pasinta jaro.
(Zhao Jianping) |
|