|
La 14-an de novembro 5 eksaj ŝtataj sekretarioj de Usono sendis komunan mesaĝon al la Kongreso, avertante ke Usono ne grandamezure reduktu fremdlandan helpon en la nova fiska jaro, ĉar fremdlanda helpo ludas ŝlosilan rolon por Usono teni sian pozicion de “monda gvidanto”.
Tiuj 5 eksaj ŝtataj sekretarioj estas Henry Alfred Kissinger, George Shultz, Colin Luther Powell, Condoleezza Rice kaj Madeleine Korbel Albright. En la mesaĝo ili diris, ke en la lasta fiska jaro Usono jam draste reduktis la fremdlandan helpon kaj la usona Kongreso devas haltigi tian agon, ĉar “nun ne estas tempo por Usono retiriĝi el la monda scenejo”. |
|