|
ĈRI okazigis Ekspozicion de Kaligrafaĵoj kaj Pentraĵoj memore al 70-jariĝo
La 15-an de novembro inaŭguriĝis en Pekino la Ekspozicio de Kaligrafaĵoj kaj Pentraĵoj, celebre al la 70-jariĝo de la ĉina disaŭdigo al fremdaj landoj kaj de la fondiĝo de Ĉina Radio Internacia.
Kiel grava konsistiga parto de la seriaj aktivadoj por celebri la 70-jariĝon de la fondiĝo de Ĉina Radio Internacia, la ekspozicio kolektis pli ol 120 verkojn de famaj kaligrafoj kaj pentristoj, kaj ankaŭ de la amatoroj el la radio mem. La ekspozicio daŭros ĝis la fino de la kuranta jaro.
(Zhao Jianping) |
|