|
ADB vokis al Azi-Pacifiko aktive respondi al defioj alportitaj de urbanizo
Laŭ prognozo de la Azia Disvolviĝa Banko (ADB), 48% de la loĝantaro en la azi-pacifika regiono, t.e., ĉirkaŭ 1,9 miliardoj da homoj, fariĝos urbanoj en la jaro 2015. Tial la Azia Disvolviĝa Banko vokis al ĉiuj landoj de la azi-pacifika regiono tuj agadi por kune ekspluati la latentan forton de urboj, akceli ekonomian kreskadon kaj solvi sociajn problemojn.
La 15-an de novembro la Azia Disvolviĝa Banko publikigis raporton pri urbanizo en Azio, montrante, ke la rapida ekonomia kresko en la evoluantaj landoj de la azi-pacifika regiono helpis milionojn da homoj eliĝi el la ekstreme malriĉa stato kaj la urboj kreis la azian “ekonomian miraklon”, kio kaŭzis ekspansion de urboj kaj alportis socian reformadon. Tamen la tro grandskala kaj tro rapida urbaniza tajdo en la azipacifika regiono venigis grandegajn defiojn, kiaj kadukiĝo de bazaj instalaĵoj, senorda ekspansio de la urboj kaj manko de vivrimedoj.
(Zhao Jianping) |
|