|
Naŭa Lecinono A La tero
La tero havas sep kontinentojn kaj kvar oceanojn. La sep kontinentoj estas Azio, Aŭropo, Afriko, Nord-ameriko, Sud-ameriko, Oceanio kaj Antarkta Kontinento; la kvar oceanoj estas Pacifiko, Atlantiko, Hindia Oceano kaj Arkta Oceano.
Sur nia tero ekzistas multaj landoj, en kiuj loĝas diversaj popoloj,kaj ĉiu el la popoloj parolas apartan lingvojn.
Kutime la ĉino laĝas en Ĉinio (aŭ Ĉinujo) kaj parolas la ĉinan lingvon, la japano loĝas en Japanio (aŭ Japanujo) kaj parolas japanan lingvon, la anglo loĝas en Anglio (aŭ Anglujo) kaj parolas la anglan lingvon; la franco loĝas en Francio (aŭ Francujo) kaj parolas la francan lingvon; la hispano loĝas en Hispanio (aŭ Hispanujo) kaj parolas la hispanan lingvon; la ruso loĝas en Sovetio (aŭ Sovetunio --- Unio de la Socialistaj Sovetaj Respublikoj) kaj parolas la rusan lingvon; la egipto loĝas en Egiptio (aŭ Egiptujo) kaj parolas la araban lingvon; la usonano loĝas en Usono (aŭ la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko) kaj parolas la anglan lingvon; la brazilano loĝas en Brazilo kaj parolasnla portugalan lingvon kaj la meksikiano laĝas en Meksikio kaj parolas la hispanan lingvon.
Ĉiu lando havas sian ĉefurbon. Beijing (Pekino) estas la ĉefurbo de Ĉinio; Tokio estas la ĉefurbo de Japanio; Londono estas la ĉefurbo de Anglio; Parizo estas la ĉefurbo de Francio; Madrido estas la ĉefurbo de hispanio; Moskvo estas la ĉefurbo de Sovetunio; Kairo estas la ĉefurbo de Egiptio; Vaŝingtono estas la ĉefurbo de Usono; Meksiko estas la ĉefurbo de Meksikio.
Jen estas aliaj landnomoj, Germanio, Italio, Portugalio, Hungario; Rumanio, Grekio, Jugoslavio, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Nanlando, Finnlando, Bulgario, Svedio, Svislando, Belgio, Albanio, Hindio, Pakistano, Turkio, Irano, Mongolio, Koreio, Indonezio, Vjetnamio, Filipinoj, Kanado, Argentino, Ĉilio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Alĝelio, Tanzanio, Zambio, Niĝerio, ktp.
Jen estas aliaj gravaj urboj de la mondo: Shanghai (Ŝanhajo), Nov-Jorko, Berlino, Romo, Vieno, Varsovio, Ĝenevo, Stokholmo, Helsinki, Hongkongo, Nov-Delhio, Brazilio, Alĝero.
Granda estas nia loĝejo--- la tero. Se ni intencas viziti alian urbon, alian landon por turisma aŭ alia cello, ni vojaĝos. Dum ni vojaĝas en fremdaj landoj, ni, esperantistoj, parolas Esperanton kaj ni povas ĉie trovi niajn amikojn kaj samideanojn. |
|