佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5727|回复: 3

王崇芳《世界语实用中级课本》--第9课 课文

[复制链接]
发表于 2012-2-5 08:29:32 | 显示全部楼层 |阅读模式
Naŭa Lecinono
A   La tero

La tero havas sep kontinentojn kaj kvar oceanojn. La sep kontinentoj estas Azio, Aŭropo, Afriko, Nord-ameriko, Sud-ameriko, Oceanio kaj Antarkta Kontinento; la kvar oceanoj estas Pacifiko, Atlantiko, Hindia Oceano kaj Arkta Oceano.

Sur nia tero ekzistas multaj landoj, en kiuj loĝas diversaj popoloj,kaj ĉiu el la popoloj parolas apartan lingvojn.

Kutime la ĉino laĝas en Ĉinio (aŭ Ĉinujo) kaj parolas la ĉinan lingvon, la japano loĝas en Japanio (aŭ Japanujo) kaj parolas japanan lingvon, la anglo loĝas en Anglio (aŭ Anglujo) kaj parolas la anglan lingvon; la franco loĝas en Francio (aŭ Francujo) kaj parolas la francan lingvon; la hispano loĝas en Hispanio (aŭ Hispanujo) kaj parolas la hispanan lingvon; la ruso loĝas en Sovetio (aŭ Sovetunio --- Unio de la Socialistaj Sovetaj Respublikoj) kaj parolas la rusan lingvon; la egipto loĝas en Egiptio (aŭ Egiptujo) kaj parolas la araban lingvon; la usonano loĝas en Usono (aŭ la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko) kaj parolas la anglan lingvon; la brazilano loĝas en Brazilo kaj parolasnla portugalan lingvon kaj la meksikiano laĝas en Meksikio kaj parolas la hispanan lingvon.

Ĉiu lando havas sian ĉefurbon. Beijing (Pekino) estas la ĉefurbo de Ĉinio; Tokio estas la ĉefurbo de Japanio; Londono estas la ĉefurbo de Anglio; Parizo estas la ĉefurbo de Francio; Madrido estas la ĉefurbo de hispanio; Moskvo estas la ĉefurbo de Sovetunio; Kairo estas la ĉefurbo de Egiptio; Vaŝingtono estas la ĉefurbo de Usono; Meksiko estas la ĉefurbo de Meksikio.

Jen estas aliaj landnomoj, Germanio, Italio, Portugalio, Hungario; Rumanio, Grekio, Jugoslavio, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Nanlando, Finnlando, Bulgario, Svedio, Svislando, Belgio, Albanio, Hindio, Pakistano, Turkio, Irano, Mongolio, Koreio, Indonezio, Vjetnamio, Filipinoj, Kanado, Argentino, Ĉilio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Alĝelio, Tanzanio, Zambio, Niĝerio, ktp.

Jen estas aliaj gravaj urboj de la mondo: Shanghai (Ŝanhajo), Nov-Jorko, Berlino, Romo, Vieno, Varsovio, Ĝenevo, Stokholmo, Helsinki, Hongkongo, Nov-Delhio, Brazilio, Alĝero.

Granda estas nia loĝejo--- la tero. Se ni intencas viziti alian urbon, alian landon por turisma aŭ alia cello, ni vojaĝos. Dum ni vojaĝas en fremdaj landoj, ni, esperantistoj, parolas Esperanton kaj ni povas ĉie trovi niajn amikojn kaj samideanojn.
回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2012-2-5 08:31:17 | 显示全部楼层
B  Anekdotoj
1
Itala studento veturis al urbo en la sudo de Sud-Ameriko por studi tie. Li vagadis en la urbo por trovi al si komfortan ĉambron.
Kiam li vespere promenis sur strato, li vidis malgrandan tabulon ĉe fenestro de iu domo. Sur la tabulo estas la vortoj "Ĉambro por luo".
"Kia bela ĉambro ĝi estas!"Li diris, "La fenestroj estas sur la suda flanko. La suno venos en la ĉambron dum la tago. Mi luos ĝin."
Sed li eraris. En tiu urbo la suno ja ĉiam estas sur la norda flanko.
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2012-2-5 08:32:28 | 显示全部楼层
2
Sur la pordo de iu malgranda franca hotelo la gastoj povis legi jenajn vortojn:"Oni parolas ĉiujn lingvojn". Hispana turisto, kiu malbone parolis france, demandis unue en sia gepatra lingvo--- hispane, poste en la lingvo internacia---Esperante, fine angle kaj germane. Sed al ĉiu demando la hotel-mastro respondis france:"Mi ne komprenas."  
"Sed kiu parolas en via hotelo ĉiujn lingvojn?" Demandis kolere la hispana turisto. "La gastoj!" Respondis trankvile la hotelisto.
回复 支持 反对

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2012-2-5 08:33:00 | 显示全部楼层
ĈU VI SCIAS?

Ĉu vi scias, ke ne ĉie en la mondo nun estas la sama horo?
Kiam la Pekina tempo estas la 23-a horo,
laŭ la Moskva tempo estas la 18-a horo,
laŭ la Londona tempo estas la 15-a horo,
laŭ la Vaŝingtona tempo estas la 10-a horo,
laŭ la Tokia tempo estas la 24-a horo,
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 01:00 , Processed in 0.078859 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表