|
BRUNO EN MALHELA ĈAMBRO
Bruno, kvar-jara, ne obeis al la patrino. Tial, pro puno, li devis resti sola en malhela ĉambro.
Bruno laŭte ploris kaj kriis, dum dek minutoj. Subite, li ne plu ploris.
Tiam, la patrino demandis tra la pordo: “Ĉu, fine, vi sufiĉe kriis?”
Bruno respondis: “Ne. Mi nur iom ripozas.” |
|