Marga estas kvar-jara knabino. Ŝi havas junan katon kaj grandan pupon, per kiuj ŝi ludas dum la tuta tago. En iu dimanĉo, onklino Plga faris viziton al Marga kaj al ŝiaj gepatroj. La onklino multe admires la katon kaj la pupon, kiujn Marga fiere montris al ŝi. “Diru al mi, Marga,” demandis la onklino, “ĉu vi amas vian katon?” “Jes, mi amas ĝin,” respondis la eta knabino. “Ĉu vi amas ankaŭ vian pupon?” plu-demandis onklino Plga. “Jes, mi amas ankaŭ ĝin,” respondis la etulino. “Aŭskultu, Marga!” ree demandis la sci-volema onklino. “Kiun vi amas pli multe? La katon aŭ la pupon?” La kvar-jarulino iom pri-pensis, kaj fine diris, “Mi amas pli multe mian katon… Sed, mi petas ne diru tion al la pupo!” |