|
Amiko·ilin发布
Tiam la multaj terkulturistoj,aspektantaj formike en la valo,elmoviĝis de siaj kampoj kaj enviciĝis sur la riverborda vojeto,kiu servis ankaŭ ŝoseo etendiĝanta apud la akvofluo ĝis,unudirekte,la malproksima horizonto kaj,alidirekte,la densa arbaro.La kamparanoj,apogante ŝultre sarkilojn kaj fosilojn,marŝis per malhastaj paŝoj al la arbamaso.Malaperis en ĝin la unua,poste la dua,poste la tria...kaj fine la lasta.Ili moviĝis kvazaŭ longa serpento,kiu volviĝas en arbaron sen ia postsigno,aŭ kvazaŭ strio de vespera fumo,kiu malaperas tuj,kiam ĝi ektuŝas la malhelan foliaron de l' antikvaj plantaĵoj.
|
|