佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 11744|回复: 17
打印 上一主题 下一主题

3. La Ora Telero

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2012-5-28 21:25:27 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  [Avido kaj Honesto]
  Iam en la regiono nomata Seri estis du komercistoj de kuiriloj kaj ornamaĵoj. Ili interkonsentis dividi la regionon de la urbo inter si. Ili ankaŭ decidis, ke post la negoco en sia propra parto, ili rajtas iri en la alian por provi sian ŝancon.
  Iutage, kiam unu el la komercistoj faris komercon sur strato de sia parto, malriĉa knabineto vidis lin kaj petis sian avinon aĉeti por ŝi braceleton. La maljuna avino respondis: "Kiel ni malriĉulinoj povus aĉeti braceletojn?" La knabineto diris: "Ni havas neniom da mono, tamen ni povas doni al li nian malnovan teleron nigre fumumitan." La maljunulino konsentis provi, do ŝi invitis la vendiston en sian hejmon.
  La komercisto vidis, ke ili estas tre malriĉaj kaj senkleraj, do li ne volis malŝpari tempon ĉe ili. Malgraŭ la peto de la maljunulino, li diris obstine, ke li havas nenian braceleton, por kiu ŝi kapablas pagi. Tiam ŝi demandis: "Ni havas malnovan teleron senutilan al ni. Ĉu ni povas ŝanĝi ĝin kontraŭ via braceleto?" La komercisto prenis la teleron, kaj dum la ekzameno li hazarde gratis ĝian fundon. Surprizite, li trovis, ke sub la nigra malpuraĵo estas vera oro! Sed li ŝajnigis, ke li tute ne rimarkis tion. Anstataŭe, li decidis trompi la  povrulinojn por akiri la oran teleron kontraŭ preskaŭ neniom. Li diris: "Tiu ĉi telero estas ne tiel valora kiel braceleto, kaj ĝi estas tute senvalora. Mi ne volas ĝin." Li forlasis pensante, ke li revenu poste por havigi al si la teleron per malpli da elspezo.
  Samtempe, la alia komercisto finis la negocon en siaj kvartaloj de la urbo kaj venis al tiuj de la unua laŭ la antaŭa interkonsento. Li venis al la sama domo. La malriĉa knabineto denove petis sian avinon ŝanĝi la malnovan teleron kontraŭ braceleto. Vidinte, ke tiu ĉi komercisto havas afablan mienon, la maljunulino pensis: "Li estas bona komercisto, tute malsama ol la antaŭa malĝentilulo." Do ŝi invitis lin hejmen kaj petis ŝanĝi sian nigre fumumitan teleron kontraŭ braceleto. Kiam li ekzamenis la teleron, li ankaŭ vidis, ke estas pura oro sub la malpuraĵo. Li diris al la maljunulino: "Ĉio el miaj mono kaj varoj ne estas tiel valora kiel la ora telero!"
  Kompreneble, la maljunulino surpriziĝis de tio. Tiam ŝi konsciis, ke li estas viro vere bona kaj honesta. Ŝi do respondis, ke ŝi volonte akceptos kiom ajn li povas pagi por la telero. La komercisto proponis: "Mi donu al vi ĉion el miaj mono kaj varoj, se vi nur lasus ĉe mi ok monerojn kiel vojaĝkoston, kaj ankaŭ la pesilon, per kies tenujo mi tenos la oran teleron." Ili interkonsentis pri la negoco. Poste, li iris al rivero, kaj tie li pagis ok monerojn al boatisto por transpasi la riveron.
  Tiam la avida komercisto revenis kun imago de granda profito en la kapo. Kiam li denove vidis la knabineton kaj ŝian avinon, li diris, ke li jam ŝanĝis sian ideon kaj konsentas aĉeti la senutilan nigran teleron per pluraj moneroj anstataŭ ajna braceleto. La maljunulino informis al li aplombe, ke ŝi jam faris negocon pri la telero kun honestulo. Ŝi diris: "Vi trompis nin, sinjoro."
  Anstataŭ honti pro sia mensogo, la avidulo pensis malĝoje: "Mi perdus la oran teleron, kiu valoras cent mil monerojn." Li do demandis al la maljunulino senprokraste: "Laŭ kiu vojo li iris?" Ŝi montris al li la vojon, laŭ kiu foriris la honestulo. Li haste lasis ĉiujn siajn varojn ĉe ŝia domo kaj ekkuregis al la rivero, pensante: "Li prirabis min! Li prirabis min! Li tute ne rajtas tiel molesti min!"
  Ĉe la bordo li vidis la honestan komerciston en la boato. Li do kriis al la boatisto: "Revenu! Revenu!" Sed la honestulo ordonis la boatiston daŭrigi sian remadon al la transa bordo, kaj tiu lasta obeis.
  Vidinte, ke li povas fari nenion kontraŭ tio, la avidulo eksplodis de kolero. Li saltegis kaj bategis al si la bruston. Li turmentiĝis pro tiel granda furiozo kontraŭ la honestulo, ke li sputadis sangon. Li trafiĝis de koratako kaj tuj mortis sur la riverbordo!
  La moralinstruo estas: Honesteco estas la plej bona taktiko.
音频链接:http://www.budhano.cn/pod/br/mh003.mp3
打印版:http://www.budhano.cn/pod/br/pdf/003.pdf
回复

使用道具 举报

沙发
发表于 2012-6-3 17:45:44 | 只看该作者
 3. La Ora Telero

金盘子

  [Avido kaj Honesto]

【贪婪与诚实】

  Iam en la regiono nomata Seri estis du komercistoj de kuiriloj kaj ornamaĵoj. Ili interkonsentis dividi la regionon de la urbo inter si. Ili ankaŭ decidis, ke post la negoco en sia propra parto, ili rajtas iri en la alian por provi sian ŝancon.

从前在一个名为塞利的地方有两个商人,一个是卖炊具的,一个是卖装饰品的。他们约定两人平分这个地区,两人还决定,在自己的地盘做完生意后,各自有权在对方的地盘寻找机会。
回复 支持 反对

使用道具 举报

板凳
发表于 2012-6-3 17:46:43 | 只看该作者
Iutage, kiam unu el la komercistoj faris komercon sur strato de sia parto, malriĉa knabineto vidis lin kaj petis sian avinon aĉeti por ŝi braceleton. La maljuna avino respondis: "Kiel ni malriĉulinoj povus aĉeti braceletojn?" La knabineto diris: "Ni havas neniom da mono, tamen ni povas doni al li nian malnovan teleron nigre fumumitan." La maljunulino konsentis provi, do ŝi invitis la vendiston en sian hejmon.

一天,当其中一个商人在自己地盘上的一个街道上做生意的时候,一个贫穷的小姑娘看到他,就央求奶奶给自己买个手镯。老奶奶回答说:“咱们这么穷的人怎么能买得起手镯呢?”小姑娘说:“咱们没有钱,但可以给他咱们那的旧旧的、熏得黑黑的盘子做交换啊。”老妇人答应试试,便请那商人到家里来。
回复 支持 反对

使用道具 举报

地板
发表于 2012-6-3 17:48:16 | 只看该作者
 La komercisto vidis, ke ili estas tre malriĉaj kaj senkleraj, do li ne volis malŝpari tempon ĉe ili. Malgraŭ la peto de la maljunulino, li diris obstine, ke li havas nenian braceleton, por kiu ŝi kapablas pagi. Tiam ŝi demandis: "Ni havas malnovan teleron senutilan al ni. Ĉu ni povas ŝanĝi ĝin kontraŭ via braceleto?" La komercisto prenis la teleron, kaj dum la ekzameno li hazarde gratis ĝian fundon. Surprizite, li trovis, ke sub la nigra malpuraĵo estas vera oro! Sed li ŝajnigis, ke li tute ne rimarkis tion. Anstataŭe, li decidis trompi la  povrulinojn por akiri la oran teleron kontraŭ preskaŭ neniom. Li diris: "Tiu ĉi telero estas ne tiel valora kiel braceleto, kaj ĝi estas tute senvalora. Mi ne volas ĝin." Li forlasis pensante, ke li revenu poste por havigi al si la teleron per malpli da elspezo.

商人看他们穷的要命,又没受过什么教育,所以不想在他们身上浪费时间。虽然老妇人苦苦哀求,他还是决然地说自己没有他们能买得起的镯子。就在这时,老妇人问道:“我们有一个用不着的旧盘子,能用它来换你的镯子吗?”商人接过盘子,检查的时候,他偶然抓破了盘子的底部,结果吃惊地发现,那黑乎乎、脏兮兮的下面是纯正的金子!但他却装作什么也没发生的样子,还决定不花什么钱就把金盘子从可怜的人那儿骗到手。他说:“这盘子没有镯子值钱,简直是一文不值,我不要。”他丢下那盘子,心想以后我会再来的,我要花更小的代价把它弄到手。
回复 支持 反对

使用道具 举报

5#
发表于 2012-6-3 17:49:08 | 只看该作者
Samtempe, la alia komercisto finis la negocon en siaj kvartaloj de la urbo kaj venis al tiuj de la unua laŭ la antaŭa interkonsento. Li venis al la sama domo. La malriĉa knabineto denove petis sian avinon ŝanĝi la malnovan teleron kontraŭ braceleto. Vidinte, ke tiu ĉi komercisto havas afablan mienon, la maljunulino pensis: "Li estas bona komercisto, tute malsama ol la antaŭa malĝentilulo." Do ŝi invitis lin hejmen kaj petis ŝanĝi sian nigre fumumitan teleron kontraŭ braceleto. Kiam li ekzamenis la teleron, li ankaŭ vidis, ke estas pura oro sub la malpuraĵo. Li diris al la maljunulino: "Ĉio el miaj mono kaj varoj ne estas tiel valora kiel la ora telero!"

与此同时,另一个商人在城市里自己的那些街区做完了生意,就按照之前的约定到这一个商人的地盘上来了。他到了这同一家的门前,那贫穷的小姑娘又求奶奶用那只旧盘子去换手镯。看到这个商人面容和善,那老妇人想:“他是个善良的商人,跟之前那个粗野的商人完全不一样。”所以她请那商人到家里来,央求他用自己那熏得黑黑的盘子换一只手镯。商人检查盘子的时候,也看到脏兮兮的下面是纯正的金子。他对老妇人说:“我全部的钱和货物加在一起也没有这只金盘子值钱。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

6#
发表于 2012-6-3 17:50:10 | 只看该作者
Kompreneble, la maljunulino surpriziĝis de tio. Tiam ŝi konsciis ke li estas viro vere bona kaj honesta. Ŝi do respondis, ke ŝi volonte akceptos kiom ajn li povas pagi por la telero. La komercisto proponis: "Mi donu al vi ĉion el miaj mono kaj varoj, se vi nur lasus ĉe mi ok monerojn kiel vojaĝkoston, kaj ankaŭ la pesilon, per kies tenujo mi tenos la oran teleron." Ili interkonsentis pri la negoco. Poste, li iris al rivero, kaj tie li pagis ok monerojn al boatisto por transpasi la riveron.

当然,老妇人对此大为惊异。那时她意识到这个商人是真正善良和诚实的人。于是她回答说:无论他能给多少钱她都愿意接受。这个商人建议道:“我把全部的钱和货物都给你,只是请留给我8文钱的路费和那个秤,我好用来盛这个金盘子。”双方达成了一致。后来,商人到了河边,付给船工8文钱渡河。
回复 支持 反对

使用道具 举报

7#
发表于 2012-6-3 17:51:00 | 只看该作者
Tiam la avida komercisto revenis kun imago de granda profito en la kapo. Kiam li denove vidis la knabineton kaj ŝian avinon, li diris, ke li jam ŝanĝis sian ideon kaj konsentas aĉeti la senutilan nigran teleron per pluraj moneroj anstataŭ ajna braceleto. La maljunulino informis al li aplombe, ke ŝi jam faris negocon pri la telero kun honestulo. Ŝi diris: "Vi trompis nin, sinjoro."

那时那个贪婪的商人满脑子想着发大财又回来了。当他又看到小女孩和她奶奶的时候,他说自己改主意了,同意用几文钱买下那没用的黑盘子,但用手镯交换是不行的。老妇人安详地告诉他,自己已经和那个诚实的商人做好了这盘子的买卖。她说:“先生,你骗了我们。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

8#
发表于 2012-6-3 17:51:49 | 只看该作者
Anstataŭ honti pro sia mensogo, la avidulo pensis malĝoje: "Mi perdus la oran teleron, kiu valoras cent mil monerojn." Li do demandis al la maljunulino senprokraste: "Laŭ kiu vojo li iris?" Ŝi montris al li la vojon, laŭ kiu foriris la honestulo. Li haste lasis ĉiujn siajn varojn ĉe ŝia domo kaj ekkuregis al la rivero, pensante: "Li prirabis min! Li prirabis min! Li tute ne rajtas tiel molesti min!"

对于自己说谎,那商人不仅不感到羞愧,反而不开心地想:“我失去了那价值10万的金盘子。”于是他考不迟疑地问那老妇人:“他沿哪条路走的?”老妇人指给他那个诚实的商人离开时走的那条路,他急匆匆地将所有的货物丢在老妇人家前,向那条河狂奔而去,心想:“他抢劫我!他抢劫!他没有任何权利这样恶毒地对我!”
回复 支持 反对

使用道具 举报

9#
发表于 2012-6-3 17:53:26 | 只看该作者
 Ĉe la bordo li vidis la honestan komerciston en la boato. Li do kriis al la boatisto: "Revenu! Revenu!" Sed la honestulo ordonis la boatiston daŭrigi sian remadon al la transa bordo, kaj tiu lasta obeis.

在河边他看见了在船里的那个诚实的商人,于是他对船夫喊道:“回来!回来!”但那个诚实的人要船夫继续向对岸划去,船夫照办了。
  Vidinte, ke li povas fari nenion kontraŭ tio, la avidulo eksplodis de kolero. Li saltegis kaj bategis al si la bruston. Li turmentiĝis pro tiel granda furiozo kontraŭ la honestulo, ke li sputadis sangon. Li trafiĝis de koratako kaj tuj mortis sur la riverbordo!

看到自己无计可施,那贪婪的人勃然大怒,他大蹦大跳、猛力地捶打着自己的胸膛。他因痛恨那个诚实的人而备受折磨、不断地吐血。由于心脏病突发,他立刻死在了河岸上。
回复 支持 反对

使用道具 举报

10#
发表于 2012-6-3 17:54:28 | 只看该作者
 La moralinstruo estas: Honesteco estas la plej bona taktiko.

道德教诲:诚实是最好的战术。
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-19 23:00 , Processed in 0.071647 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表