|
Kiel makleristo la viro ege riĉiĝis post la enhaveniĝo de pluraj ŝipoj. Ĝuante plezuron pro sia sukceso, li ankaŭ memoris, ke ĉio ĉi komenciĝis laŭ la aserto de la saĝa kortega konsilanto. Do li decidis donaci al li 100000 orajn monerojn. Tio estis duono de lia havaĵo. Post la aranĝo, li sukcese vizitis la konsilanton, prezentis al li la donacon kaj ankaŭ humilan dankon.
又有一些船只停港后 ,年轻人作为中间人大大地发了财。享受着成功的快乐,他也想到,这一切都源自那智慧非凡的朝廷谋士的话。所以他决定送给这谋士10万枚金币,这是他一半的财产了。经过安排他见到了那位谋士,呈上了礼物和衷心的感谢。
La konsilanto estis surprizita, kaj li demandis: "kiel vi gajnis tiel grandan riĉaĵon kaj kial vi prezentas al mi tiel valoran donacon?" La junulo respondis, ke ĉio ĉi komenciĝis pro lia aserto antaŭ ne tre longe. Li rakontis sinsekve pri la morta muso, malsata kato, dolĉaj kukoj, bukedoj da floroj, arbobranĉoj derompiĝintaj en ŝtormo, geknaboj en la parko, la potisto de la reĝo, la trinkaĵa vendejo, herbo(复数?) por 500 ĉevaloj, ora ringo kun rubeno, bona komerca kontakto, kaj ĝis fine, la granda riĉaĵo.
谋士很惊讶,问道:“你怎么赚了这么多钱的?又为什么送我这么贵重的礼物呢?”年轻人说,一切都源自他不久前的断言。他依次讲述了那只死老鼠、饥饿的猫、甜饼、一束束的花、暴风雨中折断的树枝、公园里的孩子们、国王的陶器工人、饮品店、500匹马的草料、带红宝石的金戒指、美妙的商业往来,直到最后是巨大的财富。 |
|