佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 9667|回复: 11

5. Prezisto

[复制链接]
发表于 2012-5-29 06:59:15 | 显示全部楼层 |阅读模式
  [Malsaĝo]
  En malproksima loko reĝo regis en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta. Lia devo estis difini la justan prezon por ĉio, kion la reĝo volis aĉeti aŭ vendi.
  La reĝo ne akiris grandan profiton laŭ sia deziro, do al li ne plaĉis la prezo difinita de la prezisto. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.
  Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: "Tiu ĉi junulo konvenas por esti mia prezisto." Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel novan preziston. La junulo pensis: "Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta." Do li difinis ridindan prezon ignorante la veran valoron. Tio donis al la avida reĝo multe da profito kaj ege ĝojigis lin. Samtempe pro tio malĝojis ĉiuj aliaj, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj, kiuj komercis kun la nova prezisto.
  Iutage alilanda ĉevalvendisto venis al Benareso kun 500 ĉevaloj por vendi. La ĉevalaro konsistis el ĉevaloj, ĉevalinoj kaj ĉevalidoj. La reĝo invitis la vendiston al la palaco kaj alvenigis la kortegan preziston por difini la prezon de ĉiuj 500 ĉevaloj. Kun intenco nur plezurigi la reĝon, la junulo diris: "La tuta ĉevalaro valoras tason da rizo." Do la reĝo ordonis, ke oni pagu al la vendisto tason da rizo kaj konduku ĉiujn ĉevalojn en la reĝan ĉevalejon.
  Kompreneble, la vendisto de ĉevaloj estis ege malĝoja, sed li povis fari nenion kontraŭ tio. Informiĝinte pri la antaŭa prezisto honesta kaj justa, la vendisto faris specialan viziton kaj informis al li, kio okazis. Li petis proponon de la antaŭa prezisto por akiri la justan pagon de la reĝo. La antaŭa prezisto respondis: "Se vi agos laŭ mia propono, la reĝo konvinkiĝos pri la vera valoro de la ĉevaloj. Iru al la prezisto kaj subaĉetu lin per valora donaco. Petu lin difini la valoron de taso da rizo antaŭ la reĝo. Se li konsentos, venu kaj diru al mi. Mi iros al la reĝo kune kun vi."
  La vendisto vizitis la preziston laŭ la propono kaj prezentis al li valoran donacon. La prezisto ekzaltiĝis de la donaco kaj vidis la valoron plezurigi la vendiston. La vendisto petis: "Mi estas tre kontenta pri la prezo, kiun vi difinis. Ĉu vi bonvolus konvinki la reĝon pri valoro de taso da rizo?" La malsaĝa prezisto respondis senpripense: "Kial ne? Mi povos klarigi al vi pri la valoro de taso da rizo eĉ antaŭ la reĝo."
  La prezisto opiniis, ke la vendisto de ĉevaloj estas tre kontenta pri la taso da rizo.Li do aranghis audiencon de la reĝo al la komercisto, kiam chi lasta decidis forlasi Benareson por reveni al sia lando. La komercisto raportis tion al la estinta prezisto, kaj ili kune vizitis la reĝon.
  Ĉiuj ministroj kaj korteganoj kolektiĝis en la kortega kunvenejo. La komercisto de ĉevaloj diris al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi komprenas, ke en via lando miaj kvincent ĉevaloj valoras nur tason da rizo. Antaŭ la forlaso el via lando, mi volas scii pri valoro de taso da rizo." La reĝo sin turnis al la prezisto kaj diris: "Kio estas la valoro de taso da rizo en nia lando?"
  La malsaĝa prezisto iam intencis plezurigi la reĝon kaj difinis la prezon de kvincent ĉevaloj je taso da rizo. Nun akceptinte la subaĉeton de la alilanda komercisto, li volis ankaŭ plezurigi al li. Do li respondis al la reĝo kun serioza mieno: "Via Reĝa Moŝto! Taso da rizo valoras la urbon de Benareso, eĉ inkluzive de via haremo kaj ĉiuj ĉirkaŭurboj de la urbo. Alivorte, ĝi valoras la tutan regnon de Benareso!"
  Aŭdinte tion, de ridego eksplodis ĉiuj el la reĝaj ministroj kaj korteganoj en la tuta kunvenejo, frapante sian korpon per ambaŭ manoj. Kiam ili iom kvietiĝis, ili diris: "Antaŭe ni aŭdis, ke la regno estas senpreza. Nun ni informiĝis, ke la tuta Benareso, kun palacoj kaj etaĝdomoj valoras nur tason da rizo! La difino de la prezisto estas vere kurioza. Li nur taŭgas por kontentigi vian postulon, sed ne por difini justan prezon al la vendisto, kiu vendis ĉevalojn en nia lando."
  Aŭdinte la ridojn kaj vortojn de la ministroj kaj korteganoj, la reĝo sentis grandan honton. Li do repostenigis la antaŭan preziston. Li konsentis pri la justa prezo difinita de la honesta prezisto por la ĉevaloj. La reĝo kaj liaj regatoj vivis juste kaj prospere pro la grava leciono.
  La moralinstruo estas: Malsaĝulo en alta posteno povas hontigi eĉ la reĝon.
音频链接:http://www.budhano.cn/pod/br/mh005.mp3
打印版:http://www.budhano.cn/pod/br/pdf/005.pdf
回复

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:18:19 | 显示全部楼层
5. Prezisto

定价员

[Malsaĝo]

【愚蠢】

En malproksima loko reĝo regis en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta. Lia devo estis difini la justan prezon por ĉio, kion la reĝo volis aĉeti aŭ vendi.

 很久以前,在一个遥远的地方,有一个国王统治着印度北部的贝拿勒斯,他的一个大臣叫做皇家定价员,是一个非常诚实的人,他的职责就是为国王想要买或卖的所有东西制定合理的价格。
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:19:27 | 显示全部楼层
La reĝo ne akiris grandan profiton laŭ sia deziro, do al li ne plaĉis la prezo difinita de la prezisto. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.

 国王对他定的价格并不满意,因为他没有得到自己想要的利益,他不想为自己所买的东西付那么多钱,也不想卖他认为卖的不够高的价格,所以决定更换这个定价员。

  Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: "Tiu ĉi junulo konvenas por esti mia prezisto." Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel novan preziston. La junulo pensis: "Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta." Do li difinis ridindan prezon ignorante la veran valoron. Tio donis al la avida reĝo multe da profito kaj ege ĝojigis lin. Samtempe pro tio malĝojis ĉiuj aliaj, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj, kiuj komercis kun la nova prezisto.

有一天,他看到一个长得很讨人喜欢的年轻人,心想:“这个小伙子适合做我的定价员。”于是他就辞退了原先那个诚实的定价员,任命了这个年轻人。年轻人心想:“我要以很低的价格买进,很高的价格卖出,这样来使国王高兴。”他把价格定得非常荒谬,根本不考虑这个东西的真正价值。这样给这个贪婪的国王赚得了很多钱,令国王高兴不已。同时,这也使得跟这个新上任的定价员打交道的所有人,包括国王的其他大臣以及普通老百姓,都很不高兴。
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:20:14 | 显示全部楼层
Iutage alilanda ĉevalvendisto venis al Benareso kun 500 ĉevaloj por vendi. La ĉevalaro konsistis el ĉevaloj, ĉevalinoj kaj ĉevalidoj. La reĝo invitis la vendiston al la palaco kaj alvenigis la kortegan preziston por difini la prezon de ĉiuj 500 ĉevaloj. Kun intenco nur plezurigi la reĝon, la junulo diris: "La tuta ĉevalaro valoras tason da rizo." Do la reĝo ordonis, ke oni pagu al la vendisto tason da rizo kaj konduku ĉiujn ĉevalojn en la reĝan ĉevalejon.

有一天,其他国家的一个马商带着500匹马来到贝拿勒斯贩卖,这些马中有公马、母马,还有小马。国王把他邀请到宫殿中,叫来定价员为这500匹马定价。这人只想着取悦国王,就说:“这群马只值一杯米。”于是国王吩咐人给马商一杯米,就把所有的马都牵到皇家的马厩中了。


  Kompreneble, la vendisto de ĉevaloj estis ege malĝoja, sed li povis fari nenion kontraŭ tio. Informiĝinte pri la antaŭa prezisto honesta kaj justa, la vendisto faris specialan viziton kaj informis al li, kio okazis. Li petis proponon de la antaŭa prezisto por akiri la justan pagon de la reĝo. La antaŭa prezisto respondis: "Se vi agos laŭ mia propono, la reĝo konvinkiĝos pri la vera valoro de la ĉevaloj. Iru al la prezisto kaj subaĉetu lin per valora donaco. Petu lin difini la valoron de taso da rizo antaŭ la reĝo. Se li konsentos, venu kaj diru al mi. Mi iros al la reĝo kune kun vi."

马商当然很沮丧,但是他一点法子也没有。听说前任定价员公正、诚实,他就专程拜访并告诉他这件事,他求前任定价员给点建议,好让他从国王那里得到一个公道的价格。前任定价员说:“如果你按照我的建议去做,国王就会相信那些马的真正价格。找到那个定价员,重金贿赂他,请他当面告诉国王一杯米的价格。如果他同意了,你就来告诉我,我跟你一起去见国王。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:22:01 | 显示全部楼层
La vendisto vizitis la preziston laŭ la propono kaj prezentis al li valoran donacon. La prezisto ekzaltiĝis de la donaco kaj vidis la valoron plezurigi la vendiston. La vendisto petis: "Mi estas tre kontenta pri la prezo, kiun vi difinis. Ĉu vi bonvolus konvinki la reĝon pri valoro de taso da rizo?" La malsaĝa prezisto respondis senpripense: "Kial ne? Mi povos klarigi al vi pri la valoro de taso da rizo eĉ antaŭ la reĝo."

 按照前定价员的建议,马商去拜访了那个新定价员,送给他一份贵重的礼物。这件礼物使他非常兴奋,他看到了取悦马商的价值。马商求他说:“我对你的定价很满意,请你让国王信服一杯米的价格好吗吗?”这个愚蠢的定价员想都不想就说:“当然可以!我甚至可以当着国王的面向你说明一杯米的价格。”

  La prezisto opiniis, ke la vendisto de ĉevaloj estas tre kontenta pri la taso da rizo.
Li
(前面空一格)do
aranghis
(用顶符)
audiencon
(auxdiencon)de la reĝo al la komercisto, kiam
chi
(用顶符)lasta decidis forlasi Benareson por reveni al sia lando. La komercisto raportis tion al la estinta prezisto, kaj ili kune vizitis la reĝon.


这个定价员认为马商对他定的一杯米的价格很满意,于是当马商决定离开贝拿勒斯回国时,他安排国王召见这个商人,商人把这告诉了前定价员,两人便一起去觐见国王。

回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:22:52 | 显示全部楼层
 Ĉiuj ministroj kaj korteganoj kolektiĝis en la kortega kunvenejo. La komercisto de ĉevaloj diris al la reĝo: "Via Reĝa Moŝto, mi komprenas, ke en via lando miaj kvincent ĉevaloj valoras nur tason da rizo. Antaŭ la forlaso el via lando, mi volas scii pri valoro de taso da rizo." La reĝo sin turnis al la prezisto kaj diris: "Kio estas la valoro de taso da rizo en nia lando?"

所有的大臣和官员都聚集在在皇家会议厅,马商对国王说:“陛下,我知道在您的国家,我那500匹马是一杯米的价格,在我离开你们国家之前,我想知道,在您的国家一杯米的价格是多少?” 国王转向定价员,说:“咱们国家一杯米的价钱是多少?” 
La malsaĝa prezisto iam intencis plezurigi la reĝon kaj difinis la prezon de kvincent ĉevaloj je taso da rizo. Nun akceptinte la subaĉeton de la alilanda komercisto, li volis ankaŭ plezurigi al li. Do li respondis al la reĝo kun serioza mieno: "Via Reĝa Moŝto! Taso da rizo valoras la urbon de Benareso, eĉ inkluzive de via haremo kaj ĉiuj ĉirkaŭurboj de la urbo. Alivorte, ĝi valoras la tutan regnon de Benareso!"

 那个愚蠢的定价员,当时为了取悦国王,将500匹马的价格定为一杯米的价,现在收了异国马商的贿赂后,又想取悦马商了,于是他一脸严肃地回答国王:“尊敬的陛下,一杯米能抵整个贝拿勒斯城,甚至包括您的后宫、以及所有的市郊,换句话说,一杯米的价值就是整个贝拿勒斯王国的价值!”
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:24:32 | 显示全部楼层
 Aŭdinte tion,
de
(per?请看下面例句)ridego eksplodis ĉiuj el la reĝaj ministroj kaj korteganoj en la tuta kunvenejo, frapante sian korpon per ambaŭ manoj. Kiam ili iom kvietiĝis, ili diris: "Antaŭe ni aŭdis, ke la regno estas senpreza. Nun ni informiĝis, ke la tuta Benareso, kun palacoj kaj etaĝdomoj valoras nur tason da rizo! La difino de la prezisto estas vere kurioza. Li nur taŭgas por kontentigi vian postulon, sed ne por difini justan prezon al la vendisto, kiu vendis ĉevalojn en nia lando."


eksplodi de kolero 发火
eksplodi per rido 哈哈大笑

听到这些话,整个会议室的大臣和官员都双手直拍身子哄堂大笑起来。稍微安静下来时,他们说:“以前我们听说这个王国是无价的,现在我们听说整个贝拿勒斯城包括宫殿和官邸只值一杯米!这个皇家定价员定的价真是匪夷所思!他只是适合来满足您的需求,而不是为那个异国马商来我们国家卖马来制定公平的价格的。”


  Aŭdinte la ridojn kaj vortojn de la ministroj kaj korteganoj, la reĝo sentis grandan honton. Li do repostenigis la antaŭan preziston. Li konsentis pri la justa prezo difinita de la honesta prezisto por la ĉevaloj. La reĝo kaj liaj regatoj vivis juste kaj prospere pro la grava leciono.

听了官员和大臣们的嘲笑和话语后,国王羞愧难当,于是让前任定价员重返职位,并接受了这个诚实的定价员重新为马群制定的价格。因为这重要的一课,国王和臣民都生活在公正、繁荣之中。
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-7 13:25:09 | 显示全部楼层
La moralinstruo estas: Malsaĝulo en alta posteno povas hontigi eĉ la reĝon.

教诲:一个位居高职的愚者甚至使国王蒙羞。
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-16 20:33:13 | 显示全部楼层
helo老师修改和解答都很到位,详见http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs ... 0591&page=1
回复 支持 反对

使用道具 举报

发表于 2012-6-16 20:33:40 | 显示全部楼层
现将helo老师的修改汇总如下:
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-29 16:39 , Processed in 0.087049 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表