佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
楼主: Miaohui
打印 上一主题 下一主题

6. Reĝido Elokventulo kaj la Akva Demono

[复制链接]
21#
发表于 2012-6-21 17:30:45 | 只看该作者
Pensante pri la unudirektaj piedsignoj, Reĝido Elokventulo respondis: "Certe vi estas demono aliformiĝinta kiel homo! Kion vi faris kontraŭ miaj fratoj?" Mirigite pro tio, ke li estis tiel rapide malkaŝita, la demono aperigis sian veran ferocan formon kaj respondis al la saĝa reĝido: "Mi jam kaptis ilin laŭ mia rajto."

  想着那只有进去没有出来的脚印,王子就说:“你一定是变成人形的妖怪!你把我的弟弟们怎么了?”这么快就被识破了,水妖大为惊诧。它现出了凶恶的本来面目,回答道:“我有权将你的弟弟们抓起来!”

feroca  kruelega
回复 支持 反对

使用道具 举报

22#
发表于 2012-6-21 17:31:16 | 只看该作者
La reĝido demandis: &quotro kio?" &quotro la rajto, ke mi povas engluti ilin baldaŭ," respondis la demono, "laŭ permeso de mia reganto mi rajtas manĝi ĉiujn, kiuj iris en la lagon sed ne scias pri la instruo de la dioj. Mi ne rajtas manĝi tiun, kiu scias la instruon de la dioj."


  王子问道:“为什么?” “因为我有权马上就要把他们吃掉”,魔鬼说道,“我得到了大王的允许,有权吃掉任何进入湖中、又回答不出上天的教导是什么的人。如果他能回答出上天的教导是什么,我就不能吃他。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

23#
发表于 2012-6-21 17:31:51 | 只看该作者
 La reĝido demandis: &quotro kio vi bezonas tion scii? Kian avantaĝon vi havos por scii la instruon de la dioj?" La demono respondis: "Mi certas, ke tio donos avantaĝon al mi." "Do mi sciigos al vi, kio estas la instruo de la dioj," respondis Reĝido Elokventulo: "Sed ne estas konvene por mi tion fari nun. Rigardu min. Mi estas kovrita de malpuraĵo kaj polvo pro la longa vojaĝo. Mi ne rajtas doni al vi la saĝan instruon en la nuna stato."

 王子问道:“你为什么想要知道这个答案?知道了又有什么好处呢?”水妖说:“我想一定会有好处的。”“那我来告诉你上天的教导吧,”善谈王子说,“但是现在不是时候,你看我:长途跋涉、满身尘垢,目前这种状态我可没权传授给你这么贤明的教导呢。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

24#
发表于 2012-6-21 17:32:23 | 只看该作者
Tiam la demono ekkonsciis, ke tiu ĉi reĝido estas eksterordinare saĝa. Li do invitis lin baniĝi kaj ripozi. Li donis al la reĝido akvon per lotusfolioj por trinki kaj freŝajn lotusradikojn por manĝi. Li pretigis komfortan sidejon ornamitan per belaj sovaĝaj floroj. Demetinte siajn glavon, pafarkon kaj sagojn, la Iluminiĝinto sidiĝis sur la bele ornamita sidejo. La feroca demono sidiĝis ĉe liaj piedoj kvazaŭ lernanto aŭskultanta al estimata instruisto.

 至此,水妖明白了,这个王子聪明非凡。于是他邀请他沐浴、休息,他用荷叶舀水给他喝,给他新鲜的莲藕吃,还给他准备了一张舒适的座位,上面点缀着美丽的野花。将弓箭和剑放下,这个开悟了的王子坐在美丽的座位上,凶恶的妖怪他脚边坐下,就象听尊敬的老师讲课的学生一样。
回复 支持 反对

使用道具 举报

25#
发表于 2012-6-21 17:33:45 | 只看该作者
 Reĝido Elokventulo diris: "Jen la instruo de la dioj:

善谈王子说道:“这就是上天的教导:

  Vi devas honti pro via malbono.

  你应该为做坏事感到羞愧。  
  Vi devas timi pro via malbono.

你应该为自己的恶而感到担忧。

  Vi devas ĉiam fari bonon.

你应该总是行善。

  Tio donos feliĉon al aliaj, kaj helpos al la vivestaĵoj.

这为别人带来欢乐、帮助生灵。  



  Tiam vi iluminiĝos per la interna lumo de koraj paco kaj kvieto."

那时,你将借助心灵宁静、祥和的内在之光而大彻大悟!”

  La akva demono ekzaltiĝis de la respondo kaj laŭdis: "Estimata Reĝido, vi tute kontentigis min por mia demando. Vi tiel ĝojigis min, ke mi redonu al vi unu el viaj fratoj. Kiun vi elektos?"

  这回答令水妖兴奋起来,他称赞道:“尊敬的王子,您回答得太让我满意了,您让我太高兴了,我将还您一个弟弟,您选哪一个?”
回复 支持 反对

使用道具 举报

26#
发表于 2012-6-21 17:34:17 | 只看该作者
Reĝido Elokventulo respondis: "Bonvolu liberigi mian malplej aĝan fraton Reĝido Suno." La demono diris: "Mi opinias, ke vi nur scias la instruon de la dioj, sed ne praktikas ĝin, Estimata kaj Saĝa Reĝido!" La reĝido demandis: &quotro kio vi tiel opinias?" La demono respondis: "Ĉar vi lasas la pliaĝan morti kaj savas la plijunan. Vi ne respektas pliaĝajn homojn!"

  善谈王子说:“那就将我的小弟弟太阳王子放了吧。”水妖说:“我尊敬的、智慧的王子,我认为,您只是知道上天的教导,但却没有那样做!”王子问:“你为什么这样想呢?”水妖道:“因为你救了小弟,却把死亡留给了大弟,你不尊重年长的!”
回复 支持 反对

使用道具 举报

27#
发表于 2012-6-21 17:35:39 | 只看该作者
La reĝido diris: "Mi scias la instruon de la dioj kaj ankaŭ praktikas ĝin, Demono. Ni tri reĝidoj venis en tiun ĉi arbaron nur pro nia malplej aĝa frato. Lia patrino postulis la regnon de nia patro por li. Do por protekti nin nia patro elsendis nin. La juna reĝido Suno partoprenis en nia vojaĝo nur pro amikeco. Kiu kredos(可否用假定式?) nin se ni revenos al la kortego sen li kaj diros, ke li estis manĝita de akva demono, kiu volis scii la instruon de la dioj? Ili opinios, ke ni mortigis lin ĉar li estis la kaŭzo de nia danĝero. Tio donos humiligon al ni kaj malfeliĉon al la regno. Timante tian malbonan rezulton mi denove postulas, ke vi liberigu la plej junan reĝidon Suno."

王子说:“水妖,我知道上天的教导,也在那样做。我们三人是因为我的小兄弟而来到这个森林的,他母亲要求我们的父王把王位传承给他,所以父王为了保护我们,就把我们送走了。小弟太阳王子是因为友谊才加入到我们的旅途中的,如果到时没有他,而只是我跟大弟回到了王宫,说小弟被那个想知道上天教导的水妖吃掉了,谁会相信我们?他们会认为是我们杀害了他,因为他是引起我们陷入险境的人啊!这样将为我们带来耻辱,也将为国家带来不幸,担心出现这样糟糕的结局,所以我再次请求,放了我的小兄弟太阳王子吧。”
回复 支持 反对

使用道具 举报

28#
发表于 2012-6-21 17:36:12 | 只看该作者
La akva demono tiel kontentiĝis pri la respondo, ke li diris: "Bone, bone, bonege, Via Moŝto! Vi scias la veran instruon de la dioj kaj vi praktikas ĝin vere bone. Kun granda ĝojo mi redonos al vi ambaŭ viajn fratojn!" Tion dirinte, li subakviĝis kaj portis ambaŭ reĝidojn sur la bordon. Ili estis malsekaj, sed bonfartaj.

水妖对这个回答太满意了,就说:“好,好,好极了,我的陛下!您知道上天真正的教导,也这样做得非常好,我很高兴地把两个兄弟都还给你!”说完,它就潜入水中将两兄弟都带上了岸。他们俩浑身湿漉漉的,但却毫发未损。
回复 支持 反对

使用道具 举报

29#
发表于 2012-6-21 17:36:47 | 只看该作者
 Poste, la Bodisatvo prezentis aliajn helpajn admonojn al la demono. Li diris: "Ho, akva demono, mia nova amiko, vi certe faris multajn malbonojn en la antaŭaj vivoj, do vi naskiĝis kiel viandmanĝa demono. Se vi daŭre kondutas tiamaniere, vi dronos en des pli timigan staton en la postaj vivoj. Malbonaj kondutoj kondukas vin al renaskiĝoj hontigaj, timigaj kaj malfeliĉaj. Sed bonaj kondutoj gvidas vin al renaskiĝoj memrespektaj, pacaj kaj feliĉaj. Do estas pli bone por vi havi purajn kondutojn anstataŭ la malpurajn ekde nun." Tio konvertis la demonon de siaj antaŭaj malbonaj kutimoj, kaj la reĝidoj kune vivis feliĉe sub lia protektado.

 后来,菩萨又给了水妖一些其他的忠告,他说道:“水妖,我的新朋友,你的前世一定做了许多坏事,所以这世你生为肉食的水妖,如果再继续这样下去的话,来世你将会陷入更可怕的境地,因为恶行会将你引向耻辱、恐惧、不幸的来世;但善行会将你引向自尊、和平、幸福的来生。因此,最好是从现在开始用善行代替恶行。”这使水妖彻底改掉了从前的恶习,在它的保护下,王子们一起幸福地生活着。
回复 支持 反对

使用道具 举报

30#
发表于 2012-6-21 17:37:24 | 只看该作者
Iutage venis informo, ke la reĝo forpasis. La tri reĝidoj revenis al la ĉefurbo kune kun sia amiko akva demono. Reĝido Elokventulo kroniĝis kiel la reĝo. Reĝido Luno fariĝis ĉefministro, kaj Reĝido Suno komandanto de la armeo. La akva demono ricevis rekompencon de sekura loko, kie oni prizorgis kaj regalis lin tre bone dum lia restanta vivo. Tiel ili ĉiuj gajnis bonajn kaj meritoplenajn pensojn, kondukantajn al la renaskiĝo en ĉiela mondo.

一天,有消息说国王去世了,于是三个王子和他们的水妖朋友一起回到了京城。善谈王子继承了王位,月亮王子当了丞相,太阳王子当了将军。水妖得到了回报,被安置在一个安全的地方,在那里,它受到很好的照顾和款待,很好地度过了余生。这样,他们全都得到了很好的、功德圆满的心念,将他们引往天堂的来生。
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 02:18 , Processed in 0.065041 second(s), 12 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表