佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 4716|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

15. Mallernema Cervido

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2012-6-3 17:34:22 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  15. Mallernema Cervido
  [Vaganto el la Klaso]
  Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estimata instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn kaj taktikojn por sin protekti.
  Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj taktikoj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono."
  Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun aliaj cervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernos nenion krom cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li ekforestis de klasoj dum la tuta tempo.
  Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj estis kaptita. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?"
  La instruisto respondis: "Kara franjo, via filo estas malobeema kaj needukebla. Pro estimo al vi, mi laŭeble klopodis por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn kaj taktikojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui."
  Post nelonge ili aŭdis malĝojan informon. La cervido obstina kaj mallernema estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. Li senfeligis ĝin kaj portis la viandon hejmen.
  La moralinstruo estas: Forestante de klaso oni lernas nenion de instruisto.
音频链接:http://www.budhano.cn/pod/br/mh015.mp3
电子打印版链接:http://www.budhano.cn//pod/br/pdf/015.pdf
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-20 21:47 , Processed in 0.066639 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表