|
楼主 |
发表于 2013-4-4 13:32:46
|
显示全部楼层
Reguligu vian horloĝon laŭ la murhorloĝo.
请按照挂钟对时。
Ho, ĝi iom tro rapidas! Ĝustigu ĝin laŭ la radio.
它快了一点!请按广播对时。
Mi havas biletojn por filmo je la 19-a ĉi-vespere. Ĉu vi povus iri kun mi?
我有今晚19点的电影票。你可以和我同去吗?
Jes, volonte. Sed mi devos unue iri al la stacio posttagmeze, ĉar mia kuzo alvenos je la 17-a.
好,可以。不过我下午先得去车站,因为我表哥17点到这儿。
Tio ne malhelpos, ĉar nun la trajnoj estas ĉiam akurataj.
那不碍事,现在火车都是正点到。
Mi esperas, ke mi povos lin konduki hejmen je la 18-a kaj finos la vespermanĝon en unu horo.
我希望18点能带他回家,一小时吃完晚饭。
Ĉu via horloĝo iras akurate?
你的表准吗?
Ĝi neniam eraris eĉ minuton.
它从不差一分钟。
Ankaŭ mia horloĝo bone funkcias, sed mi ofte forgesas ĝin streĉi.
我的表走得很好,可是我常常忘记上弦。
Prefere aĉetu por vi aŭtomatan aŭ elektronikan horloĝon, kiu povas iradi sen bezono de streĉado (de risorto).
最好你买块自动手表或者电子表,用不着上弦。 |
|