La blankharulo estas unu el la veteranaj esperantistoj de nia urbo. Baldaŭ ni celebros la oran jubileon (50-dekjariĝon) de lia esperantiĝo.
那位白发老人是我们市的老世界语者之一。不久我们要庆祝他从事世界语五十年。
Lastjare ili festis la arĝentan jubileon de sia geedzeco.
去年他们庆祝了自己结婚二十五周年。
Ŝajnas al mi, ke li estas ĉirkaŭ sesdek-jara, sed efektive li jam superis la aĝon de okdek jaroj.
我看他大约有六十岁,实际上他已经八十多岁了。
Jes, vere. Li aspektas multe pli juna ol li fakte estas.
啊,的确是,他样子看起来比实际上年轻得多。
Tamen lia penso jam ne estas tiel rapida kiel en lia bela aĝo. Liaj manoj ĉiam tremetas.
可是他的脑筋已经没有正当年那样敏捷了。他的手经常发抖。
La aĝo maljuna ne estas oportuna, ĉu ne?
俗话说年高多不便,不是吗?
Jes. Tamen la maljunaj ofte havas valorajn spertojn.
不错。可是老人往往有宝贵经验。
Li estas la plej aĝa, do li prenu la honoran lokon.
他最年长,就请他坐上席吧。
Kio vi estas?
您,什么工作?
Ĵurnalisto.
新闻记者。
Kio estas via okupo?
您是做什么的?
Edukado. Mi estas mezlerneja instruisto.
教育工作。我是中学教员。
Kio estas via profesia laboro?
您干哪一行工作?
Mi laboras kiel ŝtatoficisto.我是公务员。
Kie vi laboras?
您在哪儿工作?
Mi laboras en scienca instituto.
我在一个科学研究所工作。
Do vi estas sciencisto?
那么说您是科学家了?
Ne. Mi okupiĝas pri administrado.
不,我搞的是行政(管理)工作。
Ĉu vi interesiĝas ankaŭ pri sciencoj?
您对科学有兴趣吗?
Jes, mi estas amatoro de radio kaj televizio.
有,我是无线电和电视的业余爱好者。
Ĉu ankaŭ vi korespondas per Esperanto kun eksterlandanoj?
您也用世界语和外国人通信吗?
Jes, kun radio-amatoroj. Kelkaj el ili multe min helpis en la ŝatokupo.
是的,和无线电业余爱好者通信。有的对我的爱好帮助很大。
Ĉu vi legis la libron Fine Mi Komprenis la Radion?
您读过《我终于懂得了无线电》这本书吗?
Jes, ĝi estas tre bone skribita kaj tiu libro verkita en Esperanto estas tradukita en dek kelkajn lingvojn.
读过,它写得很好,这本用世界语写的书已经翻译十几种文字。
Ĉu la verkinto estas profesia esperantisto?
书的作者是职业世界语者吗?
Ne, li estas scienca laboranto.
不,他是一位科学工作者。