佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 5159|回复: 2

1. La sonĝo de Reĝino Maha Maja

[复制链接]
发表于 2013-4-30 19:42:54 | 显示全部楼层 |阅读模式


  Antaŭ pli ol 2500 jaroj vivis reĝo nomata Sudodano. Li edziĝis al bela kolija reĝidino nomata Maha Maja. La geedza paro regis en la ŝakja regno, militista tribo tuj apud la kolija regno en la norda Hindio, kie estas Nepalo nun. La ĉefurbo de la ŝakja regno nomiĝis Kapilavasto kaj situis ĉe la montpiedo de Himalajo.
  Reĝino Maha Maja estis filino de Reĝo Anĝano de Kolijo. Pro ŝia beleco oni nomis ŝin Maja, kiu signifas "vizion". Sed la plej mirindaj karakteroj de Maja estis ŝiaj virto kaj talento, ĉar ŝi estis naturdotita per la plej altaj inteligenteco kaj pieco. Reĝo Sudodano tute meritis havi tian amindan edzinon. Li mem estis nomata "Reĝo de la Leĝo" ĉar li regis en la regno tute laŭ la leĝo. Neniu el la ŝakjanoj estis pli honora kaj respektinda ol li. Lin admiris ne nur la nobeloj kaj korteganoj, sed ankaŭ la civitanoj kaj komercistoj. Ĝuste en tiu nobela familio naskiĝos la Budho.
  La reĝino havis vivecan sonĝon kiam ŝi dormis en la palaco en plenluna nokto. Ŝi sentis, ke kvar ĉielanoj portis ŝin al Lago Anota en Himalajo. Post la banado al ŝi en la lago, la ĉielanoj ŝin vestis per ĉielaj vestaĵoj, ŝmiris per parfumoj kaj ornamis per ĉielaj floroj. Baldaŭ aperis blanka elefanto portanta blankan lotusfloron per sia rostro. Ĝi ĉirkaŭiris ŝin trifoje kaj eniris en ŝian uteron tra ŝia dekstra flanko. Poste la elefanto malaperis kaj la reĝino vekiĝis, konsciante, ke ŝi ricevis gravan mesaĝon, ĉar elefanto estas simbolo de honoro en Nepalo. La reĝino rakontis la sonĝon al la reĝo en la sekva frumateno. La reĝo miris kaj venigis kelkajn saĝulojn por diskuti pri la aludo de la sonĝo.
  "Via Reĝa Moŝto," diris la saĝuloj, "vi estas feliĉa. La ĉielanoj elektis nian reĝinon kiel patrinon de la plej pura infano, kiu fariĝos grandulo." La reĝo kaj reĝino ekĝojis, aŭdinte tion.
  Ili estis tiel ĝojaj, ke ili invitis multajn nobelojn en la regno al festeno en la palaco por informi ilin pri la bona novaĵo. Oni eĉ ne forgesis la homojn bezonantajn helpon kaj donacis manĝaĵojn kaj vestaĵojn al la malriĉuloj en la celebrado. La tuta regno senpacience atendis la naskiĝon de la nova reĝido, kaj Reĝino Maja ĝuis gravedecon feliĉan kaj bonfartan, havante puran vivadon por la naskiĝonto kaj si mem.

回复

使用道具 举报

 楼主| 发表于 2017-6-21 18:48:49 | 显示全部楼层
Ekzerco 1

  1. kiu estis Sudodano?
  2. Kie li regis?
  3. Kiu estis la reĝino?
  4. De kiu regno ŝi venis?
  5. Kio estis ŝia sonĝo?
  6. Kion ŝi faris en la sekva mateno?
  7. Kion la reĝo faris informiĝinte pri la sonĝo?
  8. Kial la reĝo kaj reĝino ĝojis pro la sonĝo?
  9. Kion faris la reĝo por esprimi sian ĝojon?
回复 支持 反对

使用道具 举报

访客
访客  发表于 2017-6-21 18:49:15
回复 支持 反对

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-3-28 16:43 , Processed in 0.079826 second(s), 15 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表