佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3423|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-5-8 13:17:31 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  9. La kvar vidaĵoj: Mortinto

  Sidarto sentis korsuferon kaj deprimitecon post kiam li revenis al la palaco vidinte la malsanulon. Li ofte enpensiĝis. La reĝo ege malĝojis trovinte lian ŝanĝiĝon. Tuj post nelonge, la reĝido petis permeson de la reĝo, ke li forlasu la palacon por lerni pli multe pri homa vivo en la urbo. La reĝo konsentis, ĉar li sciis bone, ke tio alportos nenian bonon, se li malhelpas lian foriron eksteren

  Ĉifoje, denove en vestaĵoj por nobeloj, Sidarto kaj Ĉano piediris el la palaco kaj vizitis multajn partojn de Kapilavatu. Post kiam ili vojaĝis plejparte de la tago, la reĝido vidis, ke grupo da homoj venas laŭ la strato plorante, dum kvar viroj portas tabulon, sur kiu senmove kuŝas maldika viro. La portata homo nenion diris kiel ŝtono. La homoj haltis kaj metis la tabulon kun la viro sur amason da brullignaĵo kaj faris fajron. La viro restis senmova kiam la flamo englutis la tabulon, kaj tuj poste lian korpon de ĉiuj flankoj.

  Kio estas tio, Ĉana? demandis Sidarto. Kial tiu viro kuŝis tie senmove, lasante, ke oni forbruligis lin? Ŝajnas, ke li scius nenion.

  Li mortis, respondis Ĉana.

  Mortis! Ĉana, ĉu ĉiuj homoj mortos?

  Jes, mia kara reĝido, ĉiuj vivantoj mortos iutage. Neniu povas haltigi la alvenon de morto, respondis Ĉana.

  La reĝido estis tiel terurigita, ke li diris nenion plu. Li opiniis tion ege terura, ke la afero nomata morto venos al ĉiuj homoj, eĉ al reĝoj kaj reĝinoj. Ĉu ne estas metodo por ĉesigi tion? Li revenis hejmen silente. Li rekte iris al sia propra ĉambro en la palaco kaj sidis en profunda meditado dum resta tempo de la tago. Li pensis malĝoje: Iam ĉiu en la mondo devas morti; Neniu eltrovis metodon por ĉesigi tion. Ja devas esti metodo por ĉesigi tion. Mi nepre eltrovu ĝin kaj helpu la mondon.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-4-28 04:19 , Processed in 0.054051 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表