佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3034|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-5-22 20:01:23 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo

  Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis Ĉanan: Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?

  Li estas monaĥo. respondis Ĉana, Li loĝas en monaĥejo kaj iras peti manĝaĵon de domo al domo kaj instrui homojn de loko al loko, kiel esti trankvilaj kaj bonkondutaj. Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Li pensis, Mi devas fariĝi tia, kiam li iris tra la parko.

  Li piediris ĝis laciĝo, do li sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, oni raportis al li, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte la informon, li diris, Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por mia forlaso. Do li nomis sian filon Rahula, kiu signifas malhelpon.

  Kiam li revenis al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. Vidinte la reĝidon alvenanta, ŝi tiel absorbiĝis de lia beleco, ke ŝi diris laŭte: Kiel feliĉaj devas esti la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!

  Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si, La patrino, patro kaj edzino trovas feliĉon en bela figuro. Kiel mi eskapu la obstaklojn kaj suferojn por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca? Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. Mi devas forlasi la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi devas danki ŝin per pago al instruistino. Preninte valoran perlan kolringon de sia kolo, Sidarto ĝin benis kaj dankeme donacis kiel pagon al Kisagotami.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-6 23:14 , Processed in 0.054577 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表