佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3422|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-24. La rakonto de Reĝido Nanda

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-6-22 05:37:40 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  24. La rakonto de Reĝido Nanda

  En la tria tago post kiam la Budho hejmenrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.

  Nanda pensis: Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon. Kiam Nanda iris en la monaĥejon, post iom da babilado kun li, la Budho demandis lin subite: Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?

  Jes, Sinjoro, respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin kiel monaĥon.

  Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa, sopirante al sia bela edzino. Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda? demandis monaĥoj.

  Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.

  La Budho iris al Nanda por babili kun li. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj kies felo vundiĝis de brulo kaj sangis. Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin, diris la Budho.

  Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?

  Jes, respondis Nanda.

  Kiu estas pli bela, la feino aŭ Ĝanapada Kaljani?

  Sinjoro, kiel mia edzino estas multe pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.

  Bone, Nanda, kion vi faros poste?

  Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?

  Per plenumo de monaĥa devo.

  Tiel, estas granda plezuro por mi havi monaĥan vivon, diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.

回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 01:21 , Processed in 0.056005 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表