佛学世界语社区

 找回密码
 立即注册
搜索
热搜: 活动 交友 discuz
查看: 3402|回复: 0
打印 上一主题 下一主题

1-26. Du ĉefaj disĉiploj

[复制链接]
跳转到指定楼层
楼主
发表于 2013-6-27 01:09:13 | 只看该作者 回帖奖励 |倒序浏览 |阅读模式
  26. Du ĉefaj disĉiploj

  Proksime al Raĝagaha situis du vilaĝoj nomataj Upatisa kaj Kolita. La estroj de ambaŭ vilaĝoj ankaŭ konatiĝis kiel Upatisa kaj Kolita. Ili estis tre intimaj amikoj.

  Iutage Sari, la edzino de Upatisa, naskis filon nomatan Ŝariputa. En la sama tago Mogali, la edzino de Kolita, ankaŭ naskis filon nomatan Mogalana. Poste, iliaj filoj fariĝis bonaj amikoj.

  Kreskinte, ambaŭ knaboj ŝatis rigardi dramon. Iutage kiam ili spektis dramon nomatan Giraga Samapuĝa, kiu signifas la Festan Monton, ili decidis forlasi hejmon por trovi pli grandajn feliĉon kaj komprenon pri la vivo ol tion, kion ili lernis de la teatraĵoj.
+
  Tiam ĉe Raĝagaha vivis fama religia instruisto nomata Ŝanĝaja. Ambaŭ amikoj iris por lerni de li, sed post nelonge ili forlasis lin, trovinte, ke lia instruado estas ne kontentiga. Ili promesis reciproke, ke ili daŭrigu la serĉadon, studon kaj meditadon por klopodi al la Vero de la vivo, kaj se iu el ili trovis ĝin unue, tiu tuj informu la alian.

  Iumatene, Ŝariputa vidis asketon Asaĝi petantan almozon en la ĉefa strato de Raĝagaha. Li iris de domo al domo kun mieno modesta kaj trankvila. Kiam Ŝariputa pli proksimiĝis, li elvidis sur la vizaĝo de Asaĝi perfekte trankvilan mienon kiel glatan lagon sub la kvieta klara ĉielo. Ŝariputa aliris kaj diris modeste: Via mieno estas serena, Amiko. Viaj okuloj estas tiel klaraj kaj brilaj. Kiu estas via instruisto kaj kion li instruas, Sinjoro?

  Mi tuj diros al vi pri tio, frato, respondis Asaĝi, Estas granda asketo de Ŝakja klano. Li forlasis siajn hejmon kaj landon por sekvi senhejman vivon. Li estas mia instruisto. Lian instruon mi sekvas kaj praktikas.

  Bonvolu informi min pli.

  Mi nur estas novulo al la vojo de la Budho, respondis la asketo modeste, Mi ankoraŭ ne scias tre multe. Sed mi diros al vi koncize.

  Tion mi volas, frato, diris Ŝariputa rapide, Bonvole diru al mi la signifon de la instruoj sen superfluaj vortoj!


  Bonege, respondis la asketo, Aŭskultu! La Budho instruas, ke kaŭzo troviĝas por ĉiuj aferoj, kaj tiel ankaŭ por la malestiĝo de la aferoj.

  Post kiam Honora Asaĝi finis tiujn vortojn, Ŝariputa tuj komprenis la signifon per sia saĝeco. Li komprenis la veron, ke ĉio ekzistanta aŭ ekzistonta devas malestiĝi. Li diris: Se tio estas la budha instruo, vi jam trovis la staton liberan de malĝojo kaj sufero, kaj plenan de paco kaj feliĉo. Espriminte sian dankemon al Asaĝi, Ŝariputa tuj trovis sian amikon Mogalana por informi lin pri la grava novaĵo.

  Antaŭ ol li ekparolis, Mogalana kriis, Ha, frato! Kiel klara kaj brila via vizaĝo estas! Ĉu finfine vi trovis tion, kion ni serĉas?

  Jes, Frato, vi pravas, respondis Ŝariputa ĝojplene. Li tuj eksplikis al li la instruon de la Budho.

  Tiel Ŝariputa kaj Mogalana aliĝis al la Budho kaj nur en mallonga tempo fariĝis du el liaj ĉefaj disĉiploj. Ŝariputa famiĝis pro sia saĝo kaj Mogalana pro la magia povo.
回复

使用道具 举报

您需要登录后才可以回帖 登录 | 立即注册

本版积分规则

QQ|Archiver|小黑屋|手机版|佛学世界语网

GMT+8, 2024-5-7 03:04 , Processed in 0.073862 second(s), 14 queries .

Powered by Discuz! X3.4

© 2001-2017 Comsenz Inc.

快速回复 返回顶部 返回列表